59-a Internacia Kongreso de Edukado – Esperanto ILEI
Por instruistoj, kursgvidantoj, universitatanoj kaj interesiĝantoj

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

La Kongreso okazos ĉe Zaozhuang-a Universitato, en urbo Zaozhuang de Shandong-Provinco de Ĉinio, de la 10-a ĝis la 16-a de julio 2026.

La evento okazos kunlabore kun la Universitato mem, kiu estas sidejo de la plej granda Esperanto-Muzeo de Azio kaj de la sola Esperanto-fako nuntempe aktiva oficiale agnoskata de la Ĉina Registaro.

La temo de la Kongreso estas “Eduki profesiajn esperantistojn kaj protekti Esperanto-kulturon”, dum la Simpozio esploros pli science la temon “Plialtigi lingvan konscion”, tre gravan en tempoj de Artefarita Intelekto (AI).

La unuaj tagoj de la Kongreso havos buntan preleg-programon, inkluzive de tri seminarioj pri la kongresa temo kaj de du-taga Simpozio kun la partopreno de doktoroj kaj profesoroj el diversaj landoj.

La lastaj tri tagoj de la Kongreso estos tute dediĉitaj al la esplorado de la kultur-riĉa provinco Shandong, hejmloko de famaj filozofoj kiel Konfuceo kaj Mozi.

Aliĝilo

Listo de aliĝintoj

Antaŭkongreso en Pekino, hoteloj kaj ekskursoj

Programo de la kongreso: Eduki profesiajn Esperantistojn kaj protekti Esperanto-Kulturon

Programo de la simpozio: Plialtigi lingvan konscion

Zaozhuang3.jpg 104 kB
Dosieroj
Informoj

www.ilei.info
ilei.kongresoj(ĉe)gmail.com
Zaozhuang-a Universitato

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto