Sudcentra Alasko

| Sudcentra Alasko | ||
|---|---|---|
| regiono [+] | ||
| - koordinatoj | 60° 0′ 0″ N, 150° 0′ 0″ U (mapo)60-150Koordinatoj: 60° 0′ 0″ N, 150° 0′ 0″ U (mapo) [+] | |
![]() |
||
| Sudcentra Alasko | ||
Sudcentra Alasko (angle Southcentral Alaska aŭ Gulf Coast Region, ruse Юго-Центральная Аляска) estas regiono en la usona subŝtato Alasko, situanta inter la Aleutaj insuloj kaj la Patotenilo kaj limigita norde de la Alaska montaro. Ĝi konsistas el la marbordo kaj altebenaĵoj de la centra Golfo de Alasko.
La regiono ampleksas la Alaskan duoninsulon, la insulon Kodiak, la Kenai-duoninsulon, la fjordon Cook, kaj la fjordon Prince William, same kiel la Kenai-fjordojn kaj la naciajn parkojn Wrangell-St. Elias
Granda parto de la loĝantaro de Alasko vivas en ĉi tiu regiono, ĉefe en kaj ĉirkaŭ Anchorage.[1] Krom Anchorage, sudcentra Alasko inkluzivas la urbojn Kenai, Valdez, Homer, kaj Seward. Fiŝkaptado kaj naftoprilaborado estas la ĉefaj industrioj.
La klimato de suda Alasko estas subarkta. Temperaturoj varias de averaĝa maksimumo de 18 °C (65 °F) en julio ĝis averaĝa minimumo de −12 °C (14 °F) en decembro. Taglumaj horoj varias de 20 horoj en junio kaj julio ĝis 6 horoj en decembro kaj januaro. La marbordaj regionoj konsistas el moderklimataj pluvarbaroj kaj alnoj. La internaj areoj estas kovritaj de borealaj arbaroj.
Sudcentra Alasko enhavas plurajn dormantajn kaj aktivajn vulkanojn. La vulkanoj Wrangell estas pli malnovaj, situantaj oriente, kaj inkluzivas Monton Blackburn, Monton Bona, Monton Churchill, Monton Drum, Monton Gordon, Monton Jarvis, Monton Sanford, kaj Monton Wrangell. La vulkanoj Cook Inlet, situantaj en la Tordrillo-Montaro kaj ĉe la norda fino de la Aleuta Montaro, estas pli novaj, situantaj okcidente, kaj inkluzivas Monton Redubit, Monton Iliamna, Vulkanon Hayes, Monton Augustine, Monton Fourpeaked, kaj Monton Spurr. La plej lastatempaj erupcioj estis Augustine kaj Fourpeaked en 2006, kaj Monto Redubit en marto 2009, kio kaŭzis flugnuligojn.
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]- Anchorage antaŭ la Ĉugaĉaj Montoj (d:Q1089367)
- Nacia Parko Wrangell-St. Elias
- Nacia Parko de la Kenai-Fjordoj
- Ursa Glacieja Lago kaj la Pacifika Oceano en la Kenai Fjords
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Travel Information on South Central Alaska (2006). Arkivita el la originalo je 2011-04-19. Alirita 22 April 2011 .





