Saltu al enhavo

Sankta Kiliano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Kiliano
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 640
en Mullagh
Morto 689
en Würzburg
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo katolika episkopo misiisto katolika sacerdoto episkopo Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
kopio de ligna skulptaĵo pri la sanktulo de Tilman Riemenschneider (1460-1531)

Sankta Kiliano[1] (origine irlande CilianCillian, germane Kilian), naskita ĉirkaŭ 640, laŭ pli posta kaj nefidinda tradicio en Mullagh, graflando Cavan, insulo Irlando; mortis, laŭ legendo, en 689 kiel martiro en Würzburg) estis irlanda migranta kristana predikisto kaj, laŭ la tradicio, irland-skota misia episkopo. Li estas adorata, kune kun siaj du kunuloj Kolonat kaj Totnan, kiuj ankaŭ laŭdire mortis kiel martiroj, en la katolika eklezio kiel la "Apostolo de Frankonio", kiu supozeble iniciatis la irland-skotan mision en Frankonio ĉirkaŭ la ŝanĝo de la 7-a ĝis la 8-a jarcentoj. Papo Zakario donis permeson por adorado de la martiroj en 751.

statuo de la sanktulo sur ponto super la rivero Majno en Würzburg

Kiel kutime ĉe mezepokaj informoj pri sanktigitaj kristanoj, la informoj en la legendoj estas tre malprecizaj. La klerulo Rabano Maŭro (780-156) mencias lin en sia vasta verko pri kristanaj martiroj, manskribita aldonaĵo de ĉ. 838 al pli frua verko de Bede la Honorinda en Würzburg ankaŭ atestas la sanktulon, kaj du apartaj hagiografiaj manuskriptoj, kiuj kune ricevis la latinan titolon Passio Kiliani ("sufera vojo de Kiliano") teames nur pli li: la unua el tiuj manuskriptoj estis el la 2-a duono de la 8-a jarcento, laŭ iuj historiistoj 50 jarojn pli poste, la dua, pli vasta, el la 2-a duono de la 10-a jarcento, estis de la italdevena kronikisto Stefano de Novara, kiu ekde 952 vivis en Würzburg. Rimarkindas ke fruaj irlandaj fontoj pri la temo estas tre raraj: manuskriptoj de 800 mencietas lin, sed videble ĉerpis el kontinentaj fontoj, kaj nur en la 2-a duono de la 12-a jarcento la intertempe tradicia adorado de la irlandano en Germanlingvio kaŭzis literaturajn menciojn ankaŭ en Irlando.

Origine la vira persona nomo CilianCillian estis irlanda alnomo, ol pli formala noma aldonaĵo ol la neformalaĵo, kiun oni en Esperanto kutime nomatas kromnomo, pli komparebla al aldonajo "la granda" en Karlo la GrandaAleksandro la Granda. Temas aŭ pri diminutivo de ceallach 'konflikto', 'disputo', aŭ de ceall 'monaĥejo', 'preĝejo'.[2] La nomo en Irlando ekde la 2000-aj jaroj spertis enorman populariĝon. Ekde 1990 la nomo en la Respubliko Irlando estas inter la 100 plej popularaj knabaj personaj nomoj, kaj ekde 2021 ĝi estas iunter la 10 plej oftaj.[3] Kompare en Norda Irlando la nomo Cillian nur ekde 2007 estas inter la 100 plej popularaj knabaj personaj nomoj kaj tuj en 2008 estis la 8-a plej ofta nomo por knabaj novnaskitoj.[4]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • La germanlingva teksto pri la sanktulo, ankaŭ la tekstoj Kilian (Name) kaj Cillian, en versio de la 27-a de marto 2026

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La esperantigo de la nomo ŝajnas pravigebla, ĉar la nomo estas ĉiutaga, ĝis fino de marto 2026 jam estas 39 mencioj de la esperantigo en la vikipedio de Esperanto, kaj eĉ estas jam kvar apartaj esperantaj paĝoj pri kristanaj kirkoj de lia nomo: preĝejo Sankta Kiliano (Mühlhausen), preĝejo Sankta Kiliano (Gispersleben), preĝejo Sankta Kiliano (Suhl) kaj preĝejo Sankta Kiliano (Udestedt). Tamen atentindas ke nek PIV nek Reta Vortaro jam dokumentigas la esperantlingvan personan nomon.
  2. Patrick Hanks, Kate Hardcastle, Flavia Hodges: Cillian. En: A Dictionary of First Names (vortaro de personaj nomoj). eldonejo Oxford University Press, 2006, ISBN 978-0-19-861060-1 (angle)
  3. Mike Campbell: teksto Cillian - popularity in Ireland en la verkaĵo kaj retejo Behind the Name (angle)
  4. Mike Campbell: teksto Cillian - popularity in Northern Ireland en la verkaĵo kaj retejo Behind the Name (angle)