San-Francisko

| San-Francisko hispane kaj angle San Francisco | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| charter city and county (en) unuiĝinta civito-kantono urbo sanctuary city (en) urbo de Usono urbego ĉarta urbo en Kalifornio | |||||
| Flago | |||||
| Devizo: Oro en paz. Fierro en guerra. | |||||
| Administrado | |||||
| Ŝtato | |||||
| Subŝtato | |||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Daniel Lurie | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 873 965 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 1 455 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 37° 47′ N, 122° 25′ U (mapo)37.775-122.41944444444Koordinatoj: 37° 47′ N, 122° 25′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 30 m [+] | ||||
| Areo | 600,592202 km² (6 005 9.2 202 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC-08:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
San-Francisko, Sanfrancisko aŭ San Francisko (angle kaj hispane San Francisco [san fransisko]) estas urbo en la usona ŝtato Kalifornio. Ĝi estas la ĉefa urbo de la Areo de la Golfeto de San-Francisko.
Ĝi estis fondita tie, kie nun lokiĝas la kvartalo Mission, fare de franciskanoj kaj nomita en 1847 laŭ sankta Francisko el Asizo.
Dum la ora febro de 1849, ĝi kreskis ĉar ĝi estis la enirejo al la ora minlando.
Ekzistas metroo, tramoj kaj publikaj busoj; urbo-specifa transportilo estas la Kablotramo (cable car), kies tri linioj grimpas la krutajn stratojn de la urbocentro helpe de ŝnurego, kiu sub la strato kuras kun konstanta rapideco de ĉirkaŭ 30 km/h. Por la trafiko inter la urbo kaj ĝiaj antaŭurboj, precipe aliflanke de la Golfo de San-Francisko, servas la fervoja sistemo BART. Ligon al la regiono sude de la urbo provizas la fervoja kompanio Caltrain.
San-Francisko iĝis unu el la ĉefaj urboj por gejoj (kvartalo Castro) kaj por usonaj ĉinoj (tipe en kvartalo Chinatown, "Ĉinio-urbo").
En la finaj 1990-aj jaroj, ĝi logis ankaŭ riĉajn komputilfirmaanojn laborantajn en proksima Silicon Valley.

Geografio
[redakti | redakti fonton]Historio
[redakti | redakti fonton]La Konferenco pri Internacia Organizado de Unuiĝintaj Nacioj (UNCIO laŭ anglalingva nomo, KIOUN en Esperanto), ofte konata kiel Konferenco de San-Francisko, estis kunveno de delegitoj el la 50 ŝtatoj de Aliancanoj, kiu okazis el la 25a de aprilo al la 26a de junio 1945 en San-Francisko. La kunveno rezultis en la kreo de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. La 24-an de oktobro 1945 fondiĝis Unuiĝintaj Nacioj en San-Francisko.
La flago de la urbo San-Francisko en Kalifornio bildigas fenikson leviĝantan el fajro. Ofte esprimiĝis la supozo ke temus pri simbolo de la urbo restariĝanta post la tertremo de 1906 kaj sekvaj bruloj. Tamen, la flago mem datiĝas plurajn jarojn pli frue, ĉirkaŭ la jaro 1900.
Vizitindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Supermara ponto Golden Gate ("Ora pordego") Ora-Pordega Ponto, apud ĝi la Golden-Gate-Parko
- Telegrafa monteto (Telegraph Hill, belvidejo) kun Colt-turo
- "Transamerika Piramido" (nubskrapulo)
- Kablotramo de San-Francisko (cable car), kun propra muzeo
- Insulo Alcatraz, eksa pun-malliberejo
- Ponto San Francisco – Oakland Bay
- Belarta Muzearo de San-Francisko
- Muzeo de Moderna Arto de San-Francisko
- Muzeo de la Afrika Diasporo
- Nuntempa Juda Muzeo
- Sanfranciska Urbodomo
- La Kastro
Konataj urbanoj
[redakti | redakti fonton]Interalie mortis en la urbo (plej bone estas ordigi laŭ naskiĝjaroj, kronologie. Pli kompleta listo, ordigita alfabete, ankoraŭ aperas en kategorio Mortintoj en San-Francisko):
- Maurice Bloomfield (1855-1928), aŭstra judo, usona lingvisto, hindologo kaj sanskritologo
- Gertrude Atherton (1857-1948), verkistino kaj novelistino
- Aleksandr Drankov (Алексаaндр Дранкоoв, 1879-1949), rusia kaj sovetunia reĝisoro kaj produktoro
- Imogen Cunningham (1883-1976), fotistino
- Helene Wolff (1889-1955), germana juda instruistino kaj esperantistino
- György Piller (1899-1960), hungara skermisto
- Gregory Bateson (1904-1980), brita antropologo
- Ruth Bernhard (1905-2006), fotistino
- Sári Bíró (1907-1990), hungardevena pianistino
- Melvin Belli (1907-1996), advokato kaj aktoro
- Ödön Gróf (1915-1997), hungara naĝisto, olimpiano kaj trejnisto
- Herb Caen (1916-1997), ĵurnalisto
- Robert Duncan (1919-1988), poeto
- Paul Ekman (1934-2025), psikologo
- Mike Bloomfield (1943-1981), gitaristo kaj komponisto
Servoj
[redakti | redakti fonton]- San-Franciska Ŝtata Universitato
- La Universitato de San-Francisko (angle University of San Francisco, ankaŭ nomita: USF) estas privata jezuita universitato en la urbo San-Francisko. Ĝi situas sur areo de 22 hektaroj en la areo inter la Golden-Gate-Ponto kaj la Golden-Gate-Parko.



- Universitato de Kalifornio en San-Francisko
- Kalifornia Akademio de Sciencoj
- Universitato Akademio de Arto
- GLAT Historia Societo
- Chase Center
Amaskomunikiloj
[redakti | redakti fonton]San-Francisko en Esperanto
[redakti | redakti fonton]En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma kaj poste Neil Armstrong la ĉiĉerono kiu vidigas la civilizajn atingojn de San-Francisko:
|
Esperanto en San-Francisko
[redakti | redakti fonton]Inter la 22-a kaj 29-a de aŭgusto 1915 en la urbo okazis la 11-a Universala Kongreso de Esperanto, kiun pro la tiutempe ardanta Unua Mondmilito sukcesis partopreni nur 163 aliĝintoj el 16 landoj, el Eŭropo nur malmultaj. Ĉeftemo de la kongreso estis "Kiel reorganizi la fortojn post la milito?"[2]
La urbo gastigis la Landan Kongreson de ELNA en 1970, 1976, 1979, 1983, 1986, kaj 1997, krom pluraj lokaj kaj regionaj Esperanto-renkontiĝoj. La golfa urbaro estas en lastaj jardekoj la plej forta regiono por la Esperanto-movado en Usono.
La loka e-klubo estas la San-Franciska Esperanta Regiona Organizo (SFERO Arkivigite je 2022-08-11 per la retarkivo Wayback Machine.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ohlonoj
- Germana Internacia Lernejo de la Silicia Valo, International School of Silicon Valley en San-Francisko, internacia lernejo
- Sanfranciska Renesanco
- Metroo de San-Francisko
- Trolebusa transporto en San-Francisko
- Golden State Warriors
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 129.
- ↑ konciza informo en la Enciklopedio de Esperanto de 1934 esperante
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala TTT-ejo de urbo kaj ĉirkaŭlando Arkivigite je 1996-10-31 per la retarkivo Wayback Machine
- Muzeo pri la urbo
- muzeo pri ŝnureg-tramo
- insulo Alcatraz
- [1] Unuetaĝa Usono ĉirkaŭ 31 "San Francisko"
| ||||||
| ||||||||||






