Saltu al enhavo

Riazuddin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riazuddin
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1930 (1930-11-10)
en Ludhiana
Morto 9-an de septembro 2013 (2013-09-09) (82-jaraĝa)
en Islamabado
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per prostata kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio islamo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Islamabado vd
Ŝtataneco Pakistano
Brita Hindio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Kembriĝo
Registara Kolegia Universitato
Universitato de Panĝabio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Fayyazuddin Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fizikisto • filozofo • akademiulo • teoria fizikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo teoria fiziko vd
Doktoreca konsilisto Abdus Salam vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Riazuddin (punĝaba/urdua: ریاض الدین [1][2]; naskiĝils la 10an de novembro 1930 en Panĝabio en Brita Hindio – mortis la 9an de septembro 2013 en Islamabado, Pakistano) estis pakistana teoria fizikisto, specialiĝanta pri alt-energia fiziko kaj nuklea fiziko. Li estas konsiderata unu el la fruaj pioniroj de la pakistana disvolviĝo de nukleaj armiloj kaj atom-malkuraĝigo. Komencante sian sciencan esploradon en 1958, li funkciis kiel direktoro de la Teoria Fizika Grupo (TPG) de la Pakistana Atomenergia Komisiono (PAEC) de 1974 ĝis 1984. Riazuddin estis lernanto de Abdus Salam, Nobel-premiito pri fiziko. [3]

Riazuddin efektivigis sian esploradon ĉe la Internacia Centro por Teoria Fiziko (ICTP), PAEC, la Eŭropa Organizo por Nuklea Esploro (CERN) kaj la Laboratorio Daresbury, kie li publikigis artikolojn pri matematiko kaj fiziko. Riazuddin ankaŭ ludis gravan rolon en edukado en Pakistano, kontribuante al la kresko de scienco en Pakistano. Riazuddin verkis plurajn sciencajn librojn pri partikla fiziko kaj kvantuma mekaniko. Poste en sia vivo, li aliĝis al la Nacia Universitato de Sciencoj kaj Teknologio (NUST) kiel vizitanta profesoro pri teoria fiziko.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Obituary: Noted physicist dies (Riazuddin) The Express Tribune (newspaper), Published 10 September 2013, retrieved 7 August 2020
  2. ↑ (2014) “Riazuddin: In Memoriam”, Physica Scripta 89 (8). doi:10.1088/0031-8949/89/8/080401. Bibkodo:2014PhyS...89h0401Q. 121181424.
  3. ↑ . Professor Riazuddin. IAS Fellows. Islamic Academy of Sciences (2000). Arkivita el la originalo je 14 February 2013. Alirita 7 August 2020 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]