Saltu al enhavo

Rex Stout

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rex Stout
Persona informo
Rex Todhunter Stout
Naskiĝo 1-an de decembro 1886 (1886-12-01)
en Noblesville
Morto 27-an de oktobro 1975 (1975-10-27) (88-jaraĝa)
en Danbury
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Kansaso
Topeka High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Pola Stout (en) Traduki (1932–)
Fay Kennedy (mul) Traduki (1916–1932) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
sciencfikcia verkisto
novelisto
krimfikcia verkisto
radio-prezentisto
romanisto
scenaristo
humuristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

\Rex Todhunter STOUT /staʊt/ (n. la 1-an de decembro 1886 en Noblesville, Indianao ; m. la 27-an de oktobro 1975 en Danbury, Konektikuto) estis usona verkisto de krimromanoj. [1]

Li famiĝis pro siaj krimromanoj pri la obeza privata detektivo Nero Wolfe kaj lia asistanto Archie Goodwin.

Inter 1933 kaj 1975, li verkis entute 33 romanojn kaj 41 novelojn en ĉi tiu serio. Antaŭ ol verki sian unuan romanon pri Nero Wolfe en la aĝo de 46 jaroj, li estis sukcesa komercisto. Dum sia tuta vivo, li kampanjis por la protekto de individuaj civilaj liberecoj kaj estis aparte engaĝita en la protektado de la kopirajtoj de verkistoj. Dum la Dua Mondmilito, kiel reprezentanto de diversaj organizaĵoj, li plenumis senĉesan publikan rilaton kontraŭ Nazia Germanio per radio-elsendoj, gazetartikoloj kaj paroladoj. Li estis "vere politika aŭtoro", por kiu la serio pri Nero Wolfe funkciis kiel vehiklo por politika komentado.

Publika agado

[redakti | redakti fonton]

La publika agado de Stout trairis diversajn procezojn kaj ne ĉiam ricevis simpation de la publiko kaj la registaro.

En 1925, Stout estis membro de la Usona Unio por Civilaj Liberecoj. De 1926 ĝis 1927, li estis unu el la fondintoj de radikala marksisma revuo nomita The New Masses. En septembro 1942, Stout defendis la politikon de Roosevelt sendi japanajn usonanojn al koncentrejoj, kaj en tiu jaro priskribis sin kiel "por-laborista, por-New-Deal, por-Roosevelt-liberalulo".

Stout estis unu el la usonaj verkistoj, kiujn la FBI sekvis. J. Edgar Hoover konsideris lin komunisto kaj lia publikigo aparte ĝenis lin.

Jarojn poste, Stout havis hardan sintenon por la Vjetnama milito kaj malestimon por komunismo, en unu el siaj libroj el tiu periodo, Nero Wolfe kaj lia asistanto Archie Goodwin esprimas sian abomenon por "komunistoj".

Serio Nero Wolfe

[redakti | redakti fonton]
  • Fer-De-Lance (1934)
  • The League of Frightened Men (1935)
  • The Rubber Band (1936)
  • The Red Box (1937)
  • Too Many Cooks (1938)
  • Some Buried Caesar (1939)
  • Over My Dead Body (1939)
  • Where There's a Will (1940)
  • Black Orchids (1942)
  • Not Quite Dead Enough (1944)
  • The Silent Speaker (1946)
  • Too Many Women (1947)
  • And Be a Villain (1948)
  • Trouble In Triplicate (romano, 1949)
  • The Second Confession (1949)
  • Three Doors to Death (romano, 1950)
  • In The Best Families (1950)
  • Curtains for Three (romano, 1951)
  • Murder by The Book (1951)
  • Triple Jeopardy (romano, 1952)
  • Prisoner's Base (1952)
  • The Golden Spiders (1953)
  • Three Men Out (1954)
  • The Black Mountain (1954)
  • Before Midnight (1955)
  • Three Witnesses (romano) (1956)
  • Might as Well Be Dead (1956)
  • Three for the Chair (romano, 1957)
  • If Death Ever Slept (1957)
  • And Four to Go (romano, 1958)
  • Champagne for One (1958)
  • Plot It Yourself (1959)
  • Three at Wolfe's Door (romano, 1960)
  • Too Many Clients (1960)
  • The Final Deduction (1961)
  • Homicide Trinity (romano, 1962)
  • Gambit (1962)
  • The Mother Hunt (1963)
  • Trio for Blunt Instruments (romano, 1964)
  • A Right To Die (1964)
  • The Doorbell Rang (1965)
  • Death of a Doxy (1966)
  • The Father Hunt (1968)
  • Death of Dude (1969)
  • Please Pass the Guilt (1973))
  • A Family Affair (1975)
  • Death Times Three (romano, 1985)
Aliaj titoloj
  • Her Forbidden Knight (serio) (1913; libroformo 2000)
  • Under the Andes (1914)
  • A Prize for Princes (serio) (1914; libroformo 2000)
  • The Great Legend (serio) (1916; libroformo 1997)
  • How Like a God (1929)
  • Seed on the Wind (1930)
  • Golden Remedy (1931)
  • Forest Fire (1933)
  • The President Vanishes (1934)
  • O Careless Love (1935)
  • The Hand in the Glove (1937)
  • Mr Cinderella (1938)
  • The Mountain Cat Murders (1939)
  • Double For Death (1939)
  • Red Threads (1939)
  • Bad For Business (1940)
  • The Broken Vase (1941)
  • Alphabet Hicks (1941)
  • Justice Ends at Home and Other Stories (romano, 1977)
  • Target Practice (romano, 1998)
  • An Officer and a Lady and Other Stories (romano, 2000)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. McAleer, John J.. (1977) Rex Stout: A Biography. Boston: Little, Brown and Company. ISBN 9780316553407.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]