Psarokolioj
| Biologia klasado | ||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Psarokolioj enhavas du aŭ tri genroj de sudaj kaj centramerikaj paserinaj birdoj de la familio de Ikteredoj. Tamen plej ofte oni konsideras psarokoliojn la membroj de la genro Psarocolius.
Ĉiuj Psarokolioj estas grandaj birdoj kun pintakraj bekoj, kaj longaj vostoj kiuj estas ĉiam almenaŭ parte brilflavaj. Maskloj estas kutime pli grandaj ol inoj.
La plumaro estas tipe bruna, malhelbruna aŭ nigra, kvankam la Verda kaj la Oliveca psarokolioj havas, kiel ties nomoj implicas, olivecan koloron en kapo, bruston kaj supran dorson. Kruroj estas malhelaj, sed la beko estas kutime rimarkinda kontrasta karaktero, ĉu palflava aŭ ruĝpinta kun verda aŭ nigra bazo. Ĉe kelkaj specioj estas ankaŭ blua aŭ roza nuda vangomakulo.
Psarokolioj estas birdoj asociaj kun arbaroj aŭ, ĉe malmultaj specioj, pli malferma arbaro. Ili estas koloniaj reproduktantoj, kun kelkaj longaj teksitaj kestaj nestoj en arbo, ĉiu pendanta el fino de branĉo.
Tiuj gregemaj birdoj manĝas grandajn insektojn kaj fruktojn. Ili estas tre voĉemaj, kaj elsendas ampleksan gamon de kantoj, foje inklude imitadon.
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]Genron Psarocolius unue enkondukis en 1837 germana naturalisto Johann Georg Wagler.[1] La genra nomo estas kunmetaĵo de antikvaj grekaj radikoj ψαρ/psar, ψαρος/psaros ("sturno") kaj κολοιος/koloios ("monedo").[2] La tipa specio de la genro angla zoologo George Gray en jaro 1855 deklaris specion Oriolus cristatus Gmelin, 1788.[3] Ĝi estas la pli juna sinonimo de Xanthornus decumanus Pallas, 1769, kiu nun nomiĝas Psarocolius decumanus, la kresta kasiko.[4][5]

Laŭ la nuna sistematiko, la genro enhavas 9 speciojn:[6][7]
| Bildo | Komuna nomo | Scienca nomo | Distribuo |
|---|---|---|---|
| Rufdorsa kasiko | Psarocolius angustifrons | ||
| Malhelverda kasiko | Psarocolius atrovirens | ||
| Verda kasiko | Psarocolius viridis | ||
| Kresta kasiko | Psarocolius decumanus | ||
| Kaŝtankapa kasiko | Psarocolius wagleri | ||
| Montezuma kasiko | Psarocolius montezuma | ||
| Nigra kasiko | Psarocolius guatimozinus | ||
| Ĉokoa kasiko | Psarocolius cassini | ||
| Amazonia kasiko | Psarocolius bifasciatus | ||
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ffrench, Richard; O'Neill, John Patton & Eckelberry, Don R. (1991): A guide to the birds of Trinidad and Tobago (2a eldono). Comstock Publishing, Ithaca, N.Y.. ISBN 0-8014-9792-2
- Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-6418-5
- Jaramillo, Alvaro & Burke, Peter (1999): New World Blackbirds. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-4333-1
- Price, J. Jordan & Lanyon, Scott M. (2002): A robust phylogeny of the oropendolas: Polyphyly revealed by mitochondrial sequence data. Auk 119(2): 335–348. DOI: 10.1642/0004-8038(2002)119[0335:ARPOTO]2.0.CO;2 PDF plena teksto[rompita ligilo]
- Stiles, F. Gary & Skutch, Alexander Frank (1989): A guide to the birds of Costa Rica. Comistock, Ithaca. ISBN 0-8014-9600-4
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmetoj, fotoj kaj sonoj de Psarokolioj ĉe Internet Bird Collection
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wagler, Johann Georg. (1827) Systema Avium (latine). Stuttgart: sumtibus J.G. Cottae, p. 337–338.
- ↑ . Psarocolius. The Key to Scientific Names. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 21 March 2026 .
- ↑ Gray, George Robert. (1855) Catalogue of the Genera and Subgenera of Birds Contained in the British Museum. London: British Museum.
- ↑ (1968) Check-List of Birds of the World 14. Museum of Comparative Zoology.
- ↑ (2014) The Howard & Moore Complete Checklist of the Birds of the World, 4‑a eldono 2: Passerines, Eastbourne, UK: Aves Press. ISBN 978-0-9568611-2-2.
- ↑ AviList Core Team (2025) AviList: The Global Avian Checklist, v2025. Alirita 21 March 2026 .
- ↑ Ornitologia taksonomio surbaze la listo de AviList kun Esperantaj nomoj far Alain Gerard
| ||||||||||||||||||


