Saltu al enhavo

Prago 4

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prago 4
urba parto
Aviadila vido al Nusle, Krč kaj Braník (la norda parto de Prago 4)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Prago 4
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Urba parto Prago 4
Administrado Prago 4
Administra municipo Prago
Historia regiono Bohemio
Konstruaĵoj Barrandova ponto
Domoj 9 584 (2021)
Situo Prago 4
 - koordinatoj 50° 03′ 44″ N 14° 26′ 25″ O / 50.06222 °N, 14.44028 °O / 50.06222; 14.44028 (mapo)
Katastro 24,22 km² (2 422 ha)
Loĝantaro 136 348 (2025)
Plataĵo Praga plataĵo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 14x xx
Katastraj teritorioj 5 + 4 partoj de k.t.
Partoj de municipo 5 + 4 partoj
Bazaj setlejunuoj 83
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Prago
Situo enkadre de Prago
Situo enkadre de Prago
Prago 4
Prago 4
Prago 4
Vikimedia Komunejo: Prague 4
Retpaĝo: www.praha4.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Prago 4, aŭ pli formale la 4-a urbodistrikto de Prago, konsistigas parton de la sudoriento ĝis sudo en la urba areo de Prago. Ĝi situas oriente de la rivero Vultavo, sudoriente respektive rekte sude de la plej centra distrikto Prago 1, dividite de ĝi per la apudcentra distrikto Prago 2. Laŭ la stato de 2025 en la urbodistrikto vivis 136 348 loĝantoj sur areo de 24,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 634 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon en horloĝa direkto kun Prago 10 nordoriente, kun la periferia distrikto Prago 11 oriente, iom kun la urborando lime al la distrikto Prago-okcidento en la mezbohemia regiono sudoriente plus la same periferia distrikto Prago 12 sude, kaj fine Prago 5 okcidente aliflanke de la rivero Vultavo kaj Prago 2 nordokcidente.

En la 4-a urbodistrikto de Prago interalie okazis la 81-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto 1996, en la kvartalo Nusle.

Urba parto Prago 4 estas unuo de loka administrado de la teritorie membrigita statuta urbo Prago, kiu estas administrata de balotata reprezentantaro, konsilantaro kaj ofico de la urba parto.

Administra distrikto Prago 4 estas teritorio, en kiu plenumas la urba parto Prago 2 (unuo de teritoria mem-administrado) certan amplekson en transprenita efiko.

Distrikto Prago 4 estas unuo de la teritoria membrigo de ŝtato en simila nivelo kiel distrikto.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18699 112
188013 847
189023 367
190036 056
191051 024
192156 824
JaroLoĝantoj
193095 093
1950117 960
1961134 176
1970168 565
1980164 737
1991143 708
JaroLoĝantoj
2001131 597
2011131 793
2020131 863
2021130 957
2025136 348

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]