Orbito

| Orbito | ||
|---|---|---|
| trajektorio | ||
Laŭ fiziko, orbito estas kurba linio, kiun objekto sekvas ĉirkaŭ alia objekto pro fonto de centripeta forto, kiel gravito.
Por priskribi ekz. orbiton de satelito ĉirkaŭanta la Teron sufiĉas ses orbitaj elementoj (aŭ orbitaj trajtoj, aŭ orbitaj parametroj):
- la formo de la elipso per la granda duonakso a kaj la discentreco e
- la orbitebeno per la inklinacio i kaj la nodlongitudo Ω
- la situo de la elipso per la argumento de la periapsido ω kaj la tempo de periapsido T.
En astronomio, rivoluo estas movo de astro, kiu turniĝas laŭ sia orbito ĝis reveno al la deirpunkto.
Historio
[redakti | redakti fonton]Keplero estis la unua, kiu analizis matematike la leĝojn de planeda movo. Li trovis, ke la orbitoj de la planedoj de nia sunsistemo estas elipsaj – ne cirklaj aŭ epicikloidaj, kiel oni antaŭe kredis.
Isaac Newton demonstris, ke tiuj leĝoj sekvis aŭtomate de lia teorio de gravito, kaj ke ĝenerale gravitaj orbitoj de korpoj en spaco estas konikoj.
Por kompreni la diversajn specojn de orbitoj ĉirkaŭ planedo (aŭ stelo), utilas la sekvanta pensa eksperimento de Newton. De la pinto de alta monto, imagu potencan pafilegon kapablan pafi kuglojn horizontale kaj diversrapide. Oni neglektu la efikon de aero.[1]

Se la pafilego pafas la kuglon malrapide, la vojo de la kuglo kurbas malsupren kaj trafas la grundon (A). Kun pli alta komenca rapido, la kuglo trafas la grundon pli malproksime (B). Ambaŭ vojoj apartenas al elipsoj, pli ĝuste ili estas arkoj de elipsoj (nekompletaj elipsoj).
Se la pafilego pafas la kuglon kun sufiĉa komenca rapido, la grundo kurbiĝas sub ĝi almenaŭ tiom multe kiom la kuglo falas, tiel ke ĝi neniam atingas la grundon. En tia kondiĉo, la vojo de la kuglo estas plena elipso, kaj ĝi orbitas ĉirkaŭ la planedo, neniam falante sur ĝi. Estas iu preciza komenca rapido, danke al kiu la orbito estas cirklo (C), por pli altaj rapidoj la orbito estas vera elipso (D).
Estas tamen sojlrapido, nomata liberiga rapido, kiu sendas la kuglon laŭ parabolo vojo (E). Pli altaj rapidoj sendas la kuglon laŭ hiperbolaj vojoj. Parabolaj kaj hiperbolaj vojoj estas malfermaj orbitoj, kaj la kuglo neniam revenos al la lasitaj lokoj, kvazaŭ liberigante sin de la altirforto de la planedo. (Verdire, la altirforto de la planedo malaltiĝas pli kaj pli, sed en tiu penseksperimento neniam ĉesas; la realo, kie estas aliaj planedoj kaj steloj kun iliaj altirfortoj estas multe pli malsimpla.)
Specialaj orbitoj
[redakti | redakti fonton]- Samdaŭra orbito estas orbito tia, ke la orbitperiodo de la satelito ĉirkaŭ la ĉefa astro egalas al la turniĝperiodo de la astro mem.
- Fiksa orbito estas samdaŭra orbito kaj plie ekvatora kaj samdirekta orbito. Ĝia nomo devenas de tio, ke satelitoj en fiksa orbito ĉiam situas super la sama punkto de la supraĵo de la ĉefa astro. Ekzemple, veterprognozaj satelitoj bezonas ĉiam observi la saman regionon de Tero, kaj pro tio ili situas en terfiksa orbito.
- Terfiksa orbito estas ronda orbito, kiu situas 35 768 kilometroj super la Tera ekvatoro kaj kie korpo rotacias ĉirkaŭ la Tero havante angulan rapidon egalante angulan rapidon de la Tera rotacio. Sekve la korpo je tiun ĉi orbito estas nemovanto relative al la spektanto sur la Tera surfaco.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Fontoj kaj notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vidu p.6-8 de "Treatise of the System of the World" de Newton (angle).

