Saltu al enhavo

Olomouc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olomouc
germane Olmütz, latine Eburum
urbo
Placo Horní náměstí kun urbodomo kaj kolono de La plej sankta Triunuo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Olomouc
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Olomouc
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Fervoja stacio Olomouc hlavní nádraží
 - fervojlinio n-ro 270, n-ro 310
Tipo de urbo Statuta urbo
Memorindaĵoj
Riveroj Moravo, Bystřice
Situo Olomouc
 - alteco 219 m s. m.
 - koordinatoj 49° 35′ 38″ N 17° 15′ 03″ O / 49.59389 °N, 17.25083 °O / 49.59389; 17.25083 (mapo)
Areo 103,36 km² (10 336 ha)
Loĝantaro 103 063 (2025)
Denseco 997,13 loĝ./km²
Valego Supramoravia valego
Estiĝo 10-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 779 00
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0712
NUTS 5 CZ0712 500496
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Kolono de la sankta Triunuo
Katastraj teritorioj 26
Partoj de urbo 0
Lokaj partoj 26
Bazaj setlejunuoj 82
Zoologia ĝardeno Zoo Olomouc
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Olomouc
Retpaĝo: www.olomouc.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Map

Olomouc [Olomoŭc] estas distrikta kaj regiona urbo de Regiono Olomouc en Ĉeĥio, situanta en meza Moravio, super kunfluejo de riveroj Moravo kaj Bystřice, centro de la regiono, kies nomo estas Hanakio. En Olomouc vivas 103 063 loĝantoj (2025). Troviĝas tie universitato Palacký kaj Scienca biblioteko. La urbo estas konata pro tutŝtataj flor-ekspozicioj Flora Olomouc, karakterizaj fromaĝetoj el Olomouc (forte fetoraj), maŝinfabriko Sigma Olomouc.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolany, Kožušany-Tážaly, Křelov-Břuchotín, Bukovany, Samotišky, Štěpánov, Bystrovany, Štarnov, Velký Týnec, Velká Bystřice, Ústín, Tovéř, Hlušovice, Bohuňovice, Bystročice, Hněvotín, Hlubočky kaj Horka nad Moravou.

La teritorio de la hodiaŭa urbo estas loĝigita jam ekde neolitiko. En la 11-a jarcento ĉi tie estis en loko de pli malnova burgejo fondita burgo, kiu fariĝis la plej signifa el tri sidejoj de moraviaj premislidaj princoj. Vratislav, la unua ĉeĥa reĝo, ĉi tie fondis episkopejon, kiu ekde la jaro 1131 havis sidejon rekte en la burgo. En la jaro 1253 estis fondita reĝa urbo. En la jaro 1306 ĉi tie estis murdita reĝo Venceslao la 3-a, kaj sekve de tio dinastio de Premislidoj estas formortanta laŭglave. Karolo la 4-a, ĉi tie ofte restanta kiel marggrafo moravia, fondis oficejon de moraviaj landaj tabuloj. En la tempo de husanaj militoj la urbo staris en flanko de imperiestro Zigmundo la 1-a, pli malfrue ĝi stariĝis kontraŭ reĝo Jiří z Poděbrad, kiam ĝi alkliniĝis al flanko de bofilo de Jiří, al hungara reĝo Matiaso la 1-a Korvino. Korvín ĉi tie estis eĉ proklamita de rezistmovadaj moraviaj nobelaroj en la jaro 1469 kiel ĉeĥa reĝo kaj Moravio poste dum kelke da jaroj estis administrata de la hungara reganto. La situacio solviĝis nur pro kronado de Vladislao la 2-a Jagello kiel hungara reĝo. En la jaro 1573 estis en la urbo fondita akademio de jezuitoj, kiu poste fariĝis universitato al kies tradicioj ligas la hodiaŭa universitato Palacký. Dum la tridekjara milito Olomouc estis okupita de svedaj soldataroj. Tiutempe la urbo perdis la postenon de la moravia metropolo kaj ĉefurbo de Moravio fariĝis Brno. En la jaro 1741 en la tempo de sileziaj militoj prusoj okupis la urbon, tial estis decidite, ke la urbo estos alikonstruita en barokan fortreson (tiel okazis en la jaroj 1742–1754). La remparoj ja savis la urbon en la jaro 1758 kontraŭ plua atako de prusoj, sed samtempe ili malhelpis ties kreskon kaj evoluon. Olomouc tial pro kunpremo de la barokaj remparoj estis industriigita eĉ ne post alkonduko de fervojo en la jaro 1841. Reviviĝo okazis nur post malvalidigo de la fortreso en lasta kvarono de la 19-a jarcento. En la jaro 1848 ĉi tie havis sidejon provizore la viena kortego kaj imperiestro Ferdinando la 5-a ĉi tie abdikis la tronon. Post la unua mondmilito la urbo estis forte industriigita. Nuntempe estas reprezentata maŝinindustrio, ĥemia kaj farmacia industrioj, teksindustrio, vestindustrio kaj nutraĵindustrio. En Olomouc okazas ankaŭ festivaloj – Akademiafilm kaj Internacia orgenfestivalo.

Ĉar en 1777 la urbo estis ĉefepiskopejo, Olomouc restis eklezia centro, tial ĝi povas fieri per historiaj memorigaĵoj (urbodomo kun astronomia horloĝo, preĝejo de Sankta Venceslao, palaco de Premislidoj, ĉefepiskopa palaco, barokaj fontanoj kaj statuoj).

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
186915 229
188020 176
189043 755
190052 607
191059 852
192166 060
JaroLoĝantoj
193066 440
195063 878
196170 071
197089 386
1980102 112
1991105 537
JaroLoĝantoj
2001102 607
2011101 003
201299 499
2016100 154
2017100 378
2018100 494
JaroLoĝantoj
2019100 523
2020100 663
2021106 063
202299 496
2023101 825
2024102 293
JaroLoĝantoj
2025103 063

Membrigo de urbo

[redakti | redakti fonton]
Katastraj teritorioj de Olomouc
Komisioj de la urbaj partoj de Olomouc
loka partokatastra teritoriokomisio de la urba partoareo
(hektaroj)
nombro de loĝantoj
(26-a de marto 2011)[1]
BělidlaBělidlaStaré Hodolany a Bělidla46779
ČernovírČernovírČernovír a Klášterní Hradisko552943
DroždínDroždínDroždín (web)6711 184
HejčínHejčínHejčín1562 570
HodolanyHodolanyNové Hodolany
Staré Hodolany a Bělidla
4248 634
HoliceHolice u OlomouceHolice (web)1 5813 923
ChomoutovChomoutovChomoutov (web)3841 007
ChválkoviceChválkoviceChválkovice7632 318
Klášterní HradiskoKlášterní HradiskoČernovír a Klášterní Hradisko951 817
LazceLazceLazce1065 983
LošovLošovLošov984676
NedvězíNedvězí u OlomouceNedvězí334425
NemilanyNemilanyNemilany993
NeředínNeředínNeředín9 628
Nová UliceNová UliceNová Ulice
Tabulový Vrch
19 153
Nové SadyNové Sady u OlomouceNové Sady13 747
Nový SvětNový Svět u OlomouceNový Svět992
OlomoucOlomouc-městoOlomouc – střed
Olomouc – západ
11 625
PavlovičkyPavlovičkyPavlovičky490
PovelPovelPovel8 676
RadíkovRadíkov u OlomouceRadíkov313
ŘepčínŘepčínŘepčín1 241
SlavonínSlavonínSlavonín2 265
Svatý KopečekSvatý KopečekSvatý Kopeček792
TopolanyTopolany u OlomouceTopolany357
TýnečekTýnečekTýneček472

Transporto

[redakti | redakti fonton]

Trajna transporto

[redakti | redakti fonton]

Olomouc situas je grava elektrizita fervoja linio de Bohumín al Česká Třebová (temas pri linio numero 270). Do, tra Olomouc veturas trajnoj de Prago al Ostrava kaj al aliaj lokoj. Pro la graveco de Olomouc, haltas ĉi tie ĉiuj longdistancaj trajnoj (krom unu konekto de Prago al Třinec kaj male). Regulaj konektoj estas dum tago ankaŭ kun Brno, Břeclav, Jeseník kaj Šumperk. La trajnoj veturas ankaŭ al Opava sur fervojlinio Olomouc – Opava.

Urba transporto

[redakti | redakti fonton]

Pri la urba transporto zorgas urba transporta entrepreno. En Olomouc oni uzas tramojn (7 linioj sume) kaj aŭtobusojn. Entuta longeco de tramlinioj estas 39 km[2].

Esperanto-Movado

[redakti | redakti fonton]

La loka Esperanto-klubo (vidu informon ĉi tie) estis fondita jam la 14-an de marto 1911[3]. En 1987 okazis en la urbo la 5-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 1992 la "Mezeŭropa Junulara Semajno" de la junularaj Esperanto-organizaĵoj en Aŭstrio, Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Slovakio kaj Pollando.

Esperantistoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]
Panoramo de Olomouc de sudokcidento.
Panoramo de Olomouc de sudokcidento.

Geografia ĉirkaŭaĵo

[redakti | redakti fonton]
Příkazy, Skrbeň, Křelov-Břuchotín Horka nad Moravou, Bohuňovice, Hlušovice Samotišky, Tovéř, Hlubočky
Drahanovice, Těšetice, Ústín

North
West  Olomouc  East
South

Velká Bystřice, Přáslavice, Doloplazy, Daskabát
Olšany, Lutín, Hněvotín Bystročice, Kožušany-Tážaly, Grygov, Blatec Velký Týnec, Krčmaň, Svésedlice

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Statistický lexikon obcí 2013. Základní údaje za obce, části obcí a základní sídelní jednotky podle krajů a okresů. Olomoucký kraj – okres Olomouc. Český statistický úřad. Alirita 2015-07-04 .
  2. ↑
  3. ↑ informo el saluto de la tiutempa vicurbestro Vladimir Pokorny al la "Mezeŭropa Junulara Semajno" de aŭgusto 1992