Okcidento
| Kompasdirektoj |
|---|
Okcidento[1][2][3] estas unu el la kvar kompasdirektoj. Ĝi estas la direkto kontraŭa al la turniĝo de la tero, do la direkto en kiu okazas la sunsubiro. Ĝi estas la direkto kontraŭa al oriento.
La esprimo "okcidento" foje estas uzata en kultura aŭ politika kunteksto rilate al la "Okcidenta civilizo".
"Uesto"
[redakti | redakti fonton]Apud la Fundamenta vorto "okcidento" kelkaj esperantistoj uzas ankaŭ la esprimon "uesto" (kaj simile uzas "eosto" anstataŭ "oriento"). Tiuj du novradikaj vortoj, kiuj en Esperanto dokumentiĝas ekde 1970, ebligas mallongigi la kvar kompasdirektojn per kvar malsamaj literoj (E-S-U-N). Eblas opinii ke tiuj du vortoj havus la avantaĝon, ke ili ne portas la aldonan kulturan signifon, kiun la vortoj "okcidento" kaj "oriento" havas (en la angla krom la ĉefaj "West" kaj "East" oni fojfoje uzas "Occident" kaj "Orient", prenitaj el la franca, do kelkaj erare pensas, ke "okcidento" kaj "oriento" estas tradukoj pli ĝuste de tiuj vortoj, ol de la ordinaraj "west" kaj "east", sed tio ne ĝustas). Ĉiukaze la vorto uesto estas en la ĉiutaga lingvouzo multege pli malofta ol la kutima vorto okcidento kaj al plej multaj lingvanoj sentiĝas fremda: la tekstaro de Esperanto eĉ entute ne mencias uzon de la vorto uesto,[4] kvankam PIV kaj aliaj vortaroj konfirmas ke la vorto (ekde 1970) estas permesebla.
La fakto, ke oni en multaj lingvoj mallongigas la kompasdirektojn per unu litero, ja devenas de tio, ke tiuj lingvoj havas malsamajn komencliterojn por tiuj direktoj. Ne ekzistas efektiva kontraŭargumento al la uzado de dulitera mallongigo en Esperanto: Or-Su-Ok-No. La vortoj "nordo" kaj "sudo" nun ankaŭ havas politikan kromsignifon, sed tio ne estas kialo por enkonduki novajn vortojn sen tiu kromsignifo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo orient/o en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita eldono de 1970 (esperante)
- ↑ ankaŭ jam en paĝo 230 de la Plena vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca de Émile Boirac, 1909, Dijon: Presejo Darantiere, jen skanite en formato PDF en la Interreta Arkivo (esperante)
- ↑ Vidu ankaŭ la referencon en Reta Vortaro, videbla per la ligilo en la kesteto sube dekstre
- ↑ serĉilo en la retejo tekstaro.com
