Saltu al enhavo

Nador

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nador
urbo
municipo de Maroko
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 62000
Demografio
Loĝantaro 158 202  (2024) [+]
Geografio
Geografia situo 35° 10′ N, 2° 56′ U (mapo)35.173851944444-2.9292361111111Koordinatoj: 35° 10′ N, 2° 56′ U (mapo) [+]
Alto 42 m [+]
Nador (Maroko)
Nador (Maroko)
DEC
Situo de Nador

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nador [+]
v • d • r

Nador (berbere: ⴻⵏⵏⴰⴹⵓⵔ, arabe: الناظور) estas grandurbo kaj havenurbo en Maroko. Ĝi estas la dua plej granda urbo de la nordorienta regiono Orienta Maroko kaj ĉefurbo de samnoma provinco Nador.

Mapo pri fervoja reto de Maroko, kie estas signita Nador en la nordorienta landoparto

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Nador situas inter Rif-montaro kaj Mediteraneo, en la nordorienta sekcio de la lando. Melilo situas 13, Taza 210 km. Ĝia urba areo limas al Melilo, kun kiu ĝi formas urban kontinuumon, kaj ĝi situas je 60 km de la alĝeria limo kaj je 200 km de Almerio.

Laguno

Mar Chica (hispana por "malgranda maro"), ankaŭ "Laguno de Nador", Sebkha bou Areq (arabe) aŭ Rbhar Amezyan (tamaziĥte), estas salaakva laguno kun areo de proksimume 80 km². Ĝi situas ĉe la mediteranea marbordo de la provinco Nador en norda Maroko kaj apartigas la provincan ĉefurbon Nador de la maro.

La Laguno Nador estas listigita kiel malsekregiono de internacia graveco en la Ramsar-Konvencio.[1]

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

Nador, la ĉefurbo de la samnoma provinco, estas grava banka centro en la regiono Oriental. En 2024, la urbo havis proksimume 158,202 loĝantojn en 2024, dum la provinco Nador havis pli ol 600 000. Ĉi tiun loĝantaron plifortigas signifa diasporo, precipe el Eŭropo, kiu aktive subtenas la lokan ekonomion.

La oficiala lingvo en Nador estas la tamaziĥta. Krome, la plej multaj loĝantoj ankaŭ parolas la marokan araban (Maghrebi Darija)[2] kaj iom malpli la hispanan kaj la francan.

Nador kuŝas en la koro de regiono kiu estas kaj agrikultura kaj industria kaj kiu ekde 2025 spertas rapidan ekonomian disvolviĝon.

En Nador oni okupiĝas pri industrio, komercadoj kaj agrikulturo (fruktoj, fiŝoj kaj brutoj). La industrio precipe kreskis fine de la 20-a jarcento. Oni minadas ferercojn kaj karbon en la montaro, kiu ebligas la pezan industrion, sed gravas ankaŭ la teksaĵoj, kemiaĵoj elektronikaĵoj. La urbo estis longe centro de kontrabando.

Post 40 jaroj da neaktiveco, la ferminejoj Iksane en Nador rekomencis sian agadon danke al partnereco inter ONHYM, Seif Rif kaj la ĉina grupo China Railway Construction Corporation (CRCC) .

Nador havas internacian flughavenon, Nador-Al Aroui, kiu estas la plej granda en la regiono. Ekde 2011 funkcias ankaŭ branĉa fervoja linio. Aŭtovojo kuras laŭ la maro. Pluraj rektaj aŭtobusaj konektoj estas inter Nador kaj la gravaj marokaj grandurboj. En la haveno Beni Ensar pramoj trafikas precipe al Hispanio.La tutan areon servas la norda marborda ringa vojo de Maroko, faciligante regionan kaj nacian komercon. Kvankam nuntempe neniu tramo estas konstruita en Nador, tram-trajna ligo estas planita inter la Internacia Flughaveno Nador-Al Aroui kaj la haveno Beni Ansar. Ĉi tiu projekto finfine provizus efikan ligon inter la ĉefaj enirejoj al la regiono, tiel faciligante la interŝanĝon de homoj kaj varoj

Malgraŭ tion, ke Nador estis loĝata ekde la antikvaj tempoj, hispanoj fondis la urbon en 1908 por minadi en la proksimeco. En 1934 ĝi iĝis administra centro. Precipe amaziĥoj (berberoj) loĝas en la urbo.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Konataj personecoj

[redakti | redakti fonton]
  • Najat Vallaud-Belkacem, franc-maroka politikistino, estas la proparolantino de la franca registaro. Ŝi estas la Ministro pri Nacia Edukado, Supera Edukado kaj Esplorado, Ministro pri Virinaj Rajtoj, kaj Ministro pri Urbaj Aferoj, Junularo kaj Sportoj. Ŝi naskiĝis en Maroko en 1977.
  • Mimoun El Walid, unu el la unuaj berberoj en sia lando, li komencis prezenti kantojn en sia gepatra lingvo, la tamziĥta.
Superrigardo de la urbo Nador

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ (en) "Sebkha Bou Areg". Ramsar Sites Information Service. la 18-an de aprilo 2018. Arkivita de la originalo, la 18-an de aprilo 2018. Alirdato: la 25-an de aprilo 2024.
  2. ↑ (en) Kiun lingvon marokanoj parolas?, En: The Ultimate Guide to Learning Arabic and other Information about Language in Morocco