Saltu al enhavo

NF-Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
NF-Ligo
New Football Federations-Board
internacia sporta federacio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 12-a de decembro 2003 vd
Landoj Francio vd
Sidejo Saint-Christophe-et-le-Laris
Moto If a world that plays is beautiful, then it is even more beautiful if everyone plays!
C'est beau un Monde qui joue, mais si tout le Monde peut jouer !
¡ Es lindo un mundo que juega, pero si todo el mundo puede jugar!
So that everyone can play!
Pour que tout le monde Joue !
Now everyone can play!
Retejo Oficiala retejo
vdr
NF-Ligo
Nouvelle Fédération-Board
Moto Permesu ludi al ĉiuj popoloj!
Fondaĵo 12-a de decembro 2003
Tipo Sporta federacio
Sidejo Francio Narbono, Francio
Membroj 39 membroj [1]
Prezidanto Christophe Croze
Retejo www.nf-board.org

La NF-Ligo aŭ (duon) angle NF-Board - eblaj longigoj "Nova Federacia Ligo" (el la franca vortumo Nouvelle Fédération kaj la angla vorto Board), respektive "Ne-FIFA-Ligo" (el la angla vortumo Non-FIFA-Board) - estas asocio internacia el futbalteamoj de regionaj, minoritataj kaj senŝtataj popoloj, kiuj ne membras en la Federacio Internacia de Futbalo Asocia, mallongigata FIFA. Kelkaj el ĉi tiuj teamoj apartenas al teritorioj kies suvereneco ne estas agnoskita internacie, krom Kiribato kaj Monako kiuj ja estas sendependaj landoj. La NF-Ligo estis fondita la 12-an de decembro 2003 kaj sia sidejo troviĝas en Narbono, Francio. La membroj ludas futbalmatĉojn inter si por partopreni la Futbalan Pokalon VIVA, kiu okazis unuafoje de la 19-a ĝis la 25-a de novembro 2006 en Okcitanio kaj la ĉampiono estis la nacia teamo futbala de Sameio.

Nuntempe la NF-Ligo laboras por ke la FIFA helpu ilin pri la organizado kaj matĉoj dum la teamoj akiras sian membrecon en FIFA.

La Futbala asocio de Skanio iĝis membro de NF-Ligo en aprilo 2011.[2][3]

En sia celo, la ligo konkurencas kun alia alternativa ligo de regionaj naciaj futbalaj asocioj ekster FIFA, nomata ConIFA (akronimo de la angla nomo Confederation of Independent Football Associations, en Esperanto Konfederacio de Sendependaj Futbalaj Asocioj), establita dek jarojn pli poste, en 2013.

La jena estas listo el futbalaj asocioj kiuj membras en NF-Ligo.[1]

Nacia Teamo Liga kodo Membra kategorio Partoprenoj en la Futbala Pokalo VIVA
Okcidenta SaharoFA00000Membro1 (6-a loko en 2012)
Monako Monaka PrinclandoFA00001Membro1 (2-a loko en 2006)
SameioFA00002Membro3 (Ĉampiono en 2006, sidejo kaj 3-a loko en 2008 kaj 3-a en 2009)
Turka Respubliko Norda KiproFA00003Membro(2-a loko en 2012)
TibetoFA00004Membro0
ĈagosojFA00005Membro0
ZanzibaroFA00006Membro1 (3-a loko en 2012)
SomalilandoFA00007Membro0
ĈeĉenioFA00008Membro0
Suda Malsupra Saksio[4]FA00009Membro0
SaŭĝezoFA00010Membro0
OkcitanioFA00011Membro4 (Sidejo kaj 3-a loko en 2006, 5-a en 2009, 3-a en 2010 kaj 5-a en 2012)
CiganojFA00012Membro0
Princlando de SelandoFA00013Membro0
Okcidenta Nov-GvineoFA00014Membro0
Suda MolukioFA00015Membro0
Suda KamerunoFA00016Membro0
GronlandoFA00017Membro0
KiribatoFA00018Membro0
Fiumio FA00019Membro0
MasajojFA00020Membro0
PaskinsuloFA00021Membro0
JapoFA00022Membro0
ValonioFA00023Membro0
KazamancoFA00024Membro0
GozoFA00025Membro2 (6-a en 2009, sidejo kaj 5-a loko en 2010)
Padanio (Norda Italio)FA00026Membro3 (Ĉampiono en 2008, 2009 kaj 2010)
KurdioFA00027Membro4 (4-a en 2008, 2-a en 2009 kaj 2010, ĉampiono en 2012)
ArameojFA00028Membro1 (2-a en 2008)
ProvencoFA00029Membro4 (5-a en 2009, 4-a en 2010, 6-a en 2010 kaj 4-a en 2012)
SardioFA00030Membro0
Du Sicilioj (Suda Italio)FA00031Provizora membro1 (4-a en 2010)
CilentoFA00032Membro0
SkanioFA00033Provizora membro0
RaetioFA00034Provizora membro1 (8-a loko en 2012)
DarfuroFA00035Provizora membro1 (9-a loko en 2012)
KaskadioFA00036Provizora membro0
FrankonioFA00037Provizora membro0
KozakojFA00038Provizora membro0
Okcidentaj IndiojFA00039Provizora membro0
VatikanoFA00040Provizora membro0

Esperanta teamo

[redakti | redakti fonton]

Dum la 99-a UK okazinta en Bonaero, Argentino okazis amika matĉo inter la teamo de la armen-devena komunumo de Argentino kaj la Elektitaro de Esperanto, kiu estis komponita de partoprenintoj de la universala kongreso kiuj mem sinproponis por ludi tiun matĉon.[5]

La matĉo okazis la la 31-an de julio 2014, je la 20:30 laŭ la argentina horo ĉe la stadiono "Polideportivo Colegiales", ankaŭ okazis trejnada matĉo la 26-an vespere. Ambaŭ teamoj ricevis la pokalojn de "Internacia Amikeco" kaj membriĝis post la matĉo en la CSANF.[6] La esperanta teamo ankaŭ iĝis membro de la NF-Ligo.

La matĉo estis apogata de la Subsekretario pri Sporto de la Bonaera registaro, la Sudamerika Konsilio pri Novaj Federacioj (CSANF, d:Q2350894) kaj UEA.[6]

Filioj kontinentaj

[redakti | redakti fonton]

La NF-Ligo havas unu federacian filion: La Sudamerika Konsilio pri Novaj Federacioj (CSANF), kiu havas nur unu teamon de NF-Ligo (Paskinsulo) kaj aliajn 3 teamojn kiuj ankoraŭ ne apartenas al la NF-Ligo. La CSANF ankaŭ havis rilatojn kun la malaperinta Eŭropa Konsilio pri Novaj Federacioj (CENF).

En 2009 CSANF starigis kontakton kun la ĵus kreita Konsilio Nordamerika kaj Arkta pri Novaj Federacioj (NAANF) kiu reprezentas la naciajn teamojn el Nordameriko, Centra Ameriko, Karibio kaj arkta regiono kiuj ne membras en FIFA.

Rang-ordo de la NF-Ligo

[redakti | redakti fonton]
# Teamo
Padanio
Arameoj
Kurdio
Zanzibaro
Turka Respubliko Norda Kipro
Sameio
Okcitanio
Du Sicilioj
Provenco
10° Cilento
11° Gronlando
12° Gozo
13° Sardio
14° Monako
15° Ĉagosoj
16° Okcidenta Saharo
17° Tibeto
18° Selando
19° Raetio
20° Ciganoj
21° Vatikano

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Laŭ Football Associations Members of the N.F.-Board - NF-Board.org. La informoj pri membreco tre varias laŭ fontoj, kaj multaj antaŭaj ligaj membroj ekde 2013 konsideratas membroj de la nova konfederacio ConIFA. Ĉi-tie tamen menciiĝu tendence pli vasta listo, laŭ la informoj el la liga retejo.
  2. Informo en sia retejo. Arkivita el la originalo je 2011-08-14. Alirita 2014-07-20 .
  3. Informo en sia retejo. Arkivita el la originalo je 2012-01-19. Alirita 2014-07-20 .
  4. germanlingva statuto de la Futbala Asocio de Suda Malsupra Saksio (precipe [[distrikto Göttingen]]); la teamo de la asocio certe ne nomeblas "nacia". Arkivita el la originalo je 2014-08-08. Alirita 2014-07-30 .
  5. aliĝilo enreta
  6. 1 2 Gazetara Komuniko de UEA #547. Alirita 2014-07-20 .
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo NF-Board hispane.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]