Mohamed Reza Pahlavi
Aspekto
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Reza Pahlavi aŭ Reza Ŝaho Pahlavi. |
Mohamed Reza Pahlavi (naskiĝis 26-an de oktobro 1919 en Teherano; mortis je 27-a de julio 1980 en Kairo) estis ŝaho de Persio (Irano) kaj lasta reganto sur la pava trono. Li estis filo de Reza Ŝaho Pahlavi. Unua edzino de Mohamed Reza Pahlavi estis la egiptia princino Faŭzia Ŝirin, dua edzino ekde la 12-a de februaro 1951 Soraja Esfandijari Baĥtijari. Sed ĉar post Faŭzia ankaŭ la imperiestrino Soraja dum sep jaroj ne naskis knabon, kiu kiel princo povus heredi la imperiestran postenon, la geedzeco el politikaj kialoj estis nuligita la 6-an de aprilo 1958. Tria edzino, kiu ja naskis filon, nomiĝis Farah Diba.


