Saltu al enhavo

Ludwig Puff

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Puff
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1888 (1888-06-01)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto ekzakte nekonata, sed ĉiukaze post decembro 1946
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
metallaboristo Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r

Ludwig PUFF (naskiĝis la 1-an de junio 1888 en Frankfurto ĉe Majno) estis germana esperantisto kaj seruristo.

Li estis esperantisto de 1921. Li estis funkciulo en la laboristaj Esperanto-grupo kaj distrikto. Li gvidis (ankaŭ en Svedujo) kursojn laŭ rekta metodo kaj verkis lernolibrojn. Li estis kunfondinto de la Socialista Esperanto-Asocio kaj ties prezidanto. La persekutojn de la laboristaj esperantistoj ekde 1933 kaj de ĉiuj esperantistoj ekde 1936 en Nazia Germanio li pretervivis, kaj en la revuo Sennaciulo de decembro 1946 li notiĝas kiel centra kontaktulo de SAT al la postmilite restintaj germanaj laboristaj esperantistoj kaj ankaŭ kiel germana peranto de la revuo Sennaciulo.[1] Do en decembro 1946, 58-jara, li sendube ankoraŭ vivis.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]