Saltu al enhavo

Lilla Wagner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lilla Wagner
Persona informo
Naskonomo Wagner Lilla Laura
Naskiĝo 16-an de septembro 1903 (1903-09-16)
en Budapeŝto
Morto 22-an de januaro 1978 (1978-01-22) (74-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla • hungara
Ŝtataneco Hungario
Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Scienca Universitato de Szeged (–1926) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo sociologo
bibliotekisto
psikologo
verkisto
psikoanalizisto Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r

Lilla Wagner [vagner], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plia persona nomo Wagner Lilla Laura estis hungara-brita psikologo, psikanalizisto, bibliotekisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Vészi Mátyásné.

Lilla Wagner[1][2][3] naskiĝis la  17-an de septembro 1903 en Budapeŝto, ŝi mortis la 22-an de januaro 1978 en Londono.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Lilla Wagner devenis el juda familio. Ŝi maturiĝis en sia naskiĝurbo, podzr ŝi studis filozofion, psikologion kaj estetikon en Scienca Universitato Ferenc József, kie ŝi doktoriĝis en 1926. Ŝi aktivis en la virina movado, psikologio kaj literaturo. En 1951 ŝi disidis al Britio kun sia edzo. Ŝi en Londono sub nomo Veszy-Wagner unue laboris kiel bibliotekisto, poste psikoanalizisto ĝis sia morto. Intertempe ŝi verkis jurajn, sociologiajn, psikologiajn, psikanalizajn studojn, same romanojn, poemojn kaj fabelojn. Ŝi edziniĝis en 1922, 4 jarojn poste ŝi naskis filinon.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A hit szerepe a lelki életben (1926)
  • Az ügyvédi hivatás művészetéről (kun sia edzo, 1929)
  • A kitagadott asszony (romano, 1934)
  • Freud és Arany János (1937)
  • Ürmös (poemoj, 1940)
  • Alexandriai Szent Katalin (romano, 1943)
  • A lélektani antropológia vázlata (1946)
  • An Irish legend as proof of Freud's theory of joint parricide. (1957)
  • Zwangsneurose und latente Homosexualität. (1967)
  • A negyedik Petöfi (1972)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]