Saltu al enhavo

Lazura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lazuraj supraj partoj de alciono

Lazura estas en PIV la blua koloro de la ĉielo aŭ de Mediteraneo.[1]

Lazura estas la koloro inter cejana kaj blua en la kolor-rado. Ĝi estas ofte priskribita kiel la koloro de la ĉielo dum luma tago.[2]

Sur la RGB-kolorrado, "lazuro" (deksesuma numero #0080FF) estas difinita kiel la koloro je 210 gradoj, t.e., la nuanco duonvoje inter bluo kaj cejano. En la RGB-kolormodelo, uzata por krei ĉiujn kolorojn sur televida aŭ komputila ekrano, lazuro estas kreita per aldono de 50% da verda lumo al 100% da blua lumo.

En la kolorsistemo X11, kiu fariĝis modelo por fruaj koloroj por retkoloroj, lazuro estas prezentita kiel pala cejana aŭ blanka cejana.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Lazurŝtono.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. PIV NPIV Alirita la 21an de Aprilo 2026.
  2. "azure". Lexico UK English Dictionary. Oxford University Press. Arkivita el la originalo la 4an de Februaro 2020.