Saltu al enhavo

Ĝermolisto de germanaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kurt Mathiak)
A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P Q R S Ŝ T U Ŭ V W X Y Z

Robert Alm (naskiĝis la 20-an de junio 1897, mortis la 16-an de aŭgusto 1992)[1] estis esperantisto kaj trajnvagona inĝeniero en Wismar.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Diana BABEC (naskiĝis la  21-an de septembro 1969, do nun 57-jara) estas germana esperantistino. Ŝi en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis komisionano de Germana Esperanto-Junularo pri publikaj rilatoj, dum ŝi estis studento en Soest.[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 11

Gottlieb Baumann (mortis en 1917) estis esperantisto el Eger dum la komenco de la 20-a jarcento.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n209 jan 1918

Andreas Bender estis esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento en Neunkirchen - estas pluraj loĝlokoj tiunomaj, probable temas pri Neunkirchen (Saar), sed tio ne certas.

Josef Benning (mortis probable en 1919 aŭ fine de 1918) estis esperantisto komence de la 20-a jarcento en Bochum. [1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n222 feb 1919

Anneliese (Lisa) Elsa BEPPERLING (naskiĝis en 1919, mortis la 11-an de novembro 1990 en Hamburgo, Germanio, pro rajd-akcidento) estis dum multaj jaroj fakdelegitino de UEA.

Katja BERTRAM (naskiĝis en 1966 aŭ 1967) estas germana esperantistino, kiu kreskis en la komunumo Bissendorf en Malsupra Saksio kaj esperantistiĝis en lerneja aĝo, kiel lernantino en la tiam ankoraŭ nur-knabina Ursula-gimnazio de Osnabruko - intertempe la privata katolika mezlernejo akceptas ankaŭ knabajn lernejanojn. Fine de la 1980-aj kaj en la 1990-aj jaroj ŝi estis estraranino kaj komisianino pri internaciaj rilatoj de Germana Esperanto-Junularo, kaj krome plurajn jarojn aktivis kiel esperantlingva aktorino en la teatra grupo Kia Koincido.

Rita BEUG (naskiĝis en 1916, mortis fine de aŭtuno 1997) estis dumviva membro de UEA, animo de la Esperanto-grupo en Würzburg (Germanio) kaj iama vic- kaj turisma fakdelegito de UEA.

A. Binder

[redakti | redakti fonton]

A. Binder estis esperantisto el Stade, militkaptito en 1915 dum la Unua mondmilito arestita ĉe Dorset en Anglio.[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n179 jul 1915

D-ro W. D. Ekkehard BINK (naskiĝis en 1924, mortis julie 1992 en Hamburgo) estis UEA-fakdelegito pri matematiko.

Sascha BITTNER en la 2000-aj jaroj estis juna germana esperantistoj kaj aktivulo de GEJ. Ekzemple li okaze de la 51-a IS en Würzburg (2007/2008) faris edukan programeron pri geokaŝado. Pri lia naskiĝjaro aŭ studado resp. profesio ĝis nun estas neniuj informoj, sed konatas ke li en 2007 vivis en Hoppstädten, distrikto Kusel, Rejnlando-Palatinato.[1] Se la indikoj en la retejo registercheck.de ĝustas, li naskiĝis en la jaro 1983 kaj laŭ la stato de 2026 vivas en la komunumo Bremm, distrikto Cochem-Zell , Rejnlando-Palatinato.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

D. Borchers

[redakti | redakti fonton]

D. Borchers estis esperantisto el Stade militkaptita en 1915 dum la Unua mondmilito en Nevers.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n184 dec 1915

Bruno Kuberski estis esperantisto el Bochum militkaptita en 1915 dum la Unua mondmilito en Cassis.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n186 jan 1916

Hans Joachim BORGWARDT (naskiĝis la 2-an de marto 1924, mortis en novembro 2003) estis delegito pri humanismo kaj homaj rajtoj (1991-2003) en Stralsund (Germanio). Li estis ano de la Centra Estraro de GDREA.

Marta BOXHAMMER [bokshama] (naskiĝis la 14-an de marto 1882 en Sänitz (ekde 1954 pole Sanice apud Rothenburg (Saksio) en Malsupra Luzacio, mortis la 30-an de novembro 1931) estis pioniro de la laborista Esperanto-movado.

Rudolf BRAND (naskiĝis en 1921, mortis la 6-an de novembro 1992 en Bamberg, Germanio) estis UEA-fakdelegito pri instruado kaj turismo.

En 1966 li estis la ĉeforganizanto de la tiujara Germana Esperanto-Kongreso en Bamberg.

Franz Josef BRAUN (mortis en aĝo de 86 jaroj la 30-an de junio 2023 en Bühl,[1] do naskiĝis en 1936 aŭ 1937) estis germana esperantisto aktiva en Germana Esperanto-Asocio GEA kaj en ties suborganizo BAVELO en la germana federacia lando Baden-Virtembergo. Li en 1984 estis gvida kunfondanto de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (intertempe Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio, IKEF) pri uzado de Esperanto en komerco kaj ekonomio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Gisela BRAUN (mortis 36-jara la 15-an de novembro 1970) estis germana esperantistino kaj fakdelegito en Frankfurto ĉe Majno. Sub tragika cirkonstanco ŝi perdis la vivon surstrate.

Johanna Brautigam (naskiĝis la 4-an de februaro 1898) estis esperantistino en Meißen.

Otto BRANDT (naskiĝis en 1891, mortis komence de junio en 1970) estis germana esperantisto en Krefeld. Li lernis Esperanton 50 jarojn antaŭ la morto kaj estis malnova membro kaj fakdelegito por blinduloj. En 1962 al li estis atribuita la honorbroŝo de GEA.

Historio de Esperanto, fare de Karl Brüggemann.

Karl Brüggemann estis germana esperantisto en la unua duono de la 20-a jarcento.

Verkoj

  • Unua legolibreto. (19 Rakontoj, fabeloj kaj popollegendoj). Eld. Friedrich Ader, Dresden, 1922. - 64 paĝoj, 16 cm. - (Universala biblioteko no. 1, *AB: 97 A 5 dl 6)
  • Dua legolibreto. (16 prozaĵoj el literaturo , arto kaj scienco). Eld. Friedrich Ader, Dresden, 1922. - 63 paĝoj, 16 cm. - (Universala biblioteko no. 2, *AB: 96 B 10 dl 10)
Citaĵo
„ La enhavo estas senriproĉa, kaj la eldono boneqe prizorgita. ”
— Belga Esperantisto n092-093 (okt-nov 1922)
  • Esperanto-Lehrbuch für Schul-, Kursus- und Selbstunterricht, Eld. Friedrich Ader, Dresden, 1922 - 144 paĝoj, 2 volumoj, 8-a klaso[1]
  • Historio de Esperanto. Eld. Friedrich Ader, Dresden, 1923. - 16 cm. - (Universala biblioteko no. 3)
  • Wilhelm Hauff: La Almozulino de la "Pont des Arts": novelo el la germana lingvo tradukita de Karl Brüggemann. Eld. Friedrich Ader, Dresden 1923. - 144 paĝoj, 16 cm. - (Universala biblioteko no. 4, *AB: 96 B 10 dl 14)
  • Johann Heinrich Daniel Zschokke: Aventuro en la Novjara Nokto: novelo el la germana lingvo esperantigita de Karl Brüggemann. Eld. Friedrich Ader, Dresden, 1923. - 72 paĝoj, 16 cm. - (Universala biblioteko no. 6, *AB: 96 B 10 dl 15)
  • El la mitologio de antikvaj popoloj. Eld. Friedrich Ader, Dresden, 1923. - 80 paĝoj, 16 cm. - (Universala biblioteko no. 5, *AB: 97 C 7 dl 2)

La kodoj estas de la Standlijst collectie "Kunsttalen" (lista kolekto "Artaj lingvoj") de la universitata biblioteko Utrecht, arkivigita en junio 2008

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Arthur Brühe estis esperantisto, militkaptita en aŭtuno 1916 dum la Unua mondmilito en Handforth (Q971521), vilaĝo kaj civila paroĥo en la historia graflando Cheshire de Anglio en Britio.[1] La germana esperantisto Paul Tauche samtempe iĝis militkaptito en la sama vilaĝo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n 193-194 sep-okt 1916

Harry Brühl estis esperantisto en Germanio dum la komenco de 20-a jarcento.

Verko:

Willi Bruhn (mortis probable fine de 1914) estis esperantisto el Potsdam, kiu mortis komence de la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n173 jan 1915

Paul Bühring (mortis en 1920) estis esperantisto en Oberschöneweide, ĝis 1920 industria komunumo apud Berlino kaj ekde 1920 kvartalo en la urbodistrikto Treptow de Granda Berlino komence de la 20-a jarcento.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n236 apr 1918

Adolf Bruse (mortis probable en 1917) estis esperantisto el Lubeko, kiu mortis dum la Unua mondmilito sekve de malsano kaptita en la servo de la Ruĝa Kruco.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n209 jan 1918

B. Böning

[redakti | redakti fonton]

B. Böning estis esperantisto el Bremen militkaptita en 1915 dum la Unua mondmilito en Le Havre[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n184 dec 1915

Pri Martin BURKERT vidu sub Martin Markarian.

Max Büschel estis esperantisto en Lepsiko, dum la komenco de 20-a jarcento. Li ellernis Esperanton en 1903[1].

Verkoj:

  • D. Zamenhofs Esperanto-Sprache zum Selbstunterricht. Eld. Verlag von Rudolf Uhlig, Leipzig, 1907 (probable)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Nicola BUSKOTTE (naskiĝis la  17-an de julio 1966, do nun 60-jara) estas germana historiistino kaj esperantistino, kiu kreskis en la komunumo Ostercappeln en Malsupra Saksio kaj esperantistiĝis en lerneja aĝo, kiel lernantino en la knabina Ursula-gimnazio de Osnabruko. Fine de la 1980-aj kaj en la 1990-aj jaroj, grandparte dum sia studado en la universitato de Monastero, ŝi estis estraranino de Germana Esperanto-Junularo, interalie pri renkontiĝoj kaj pri financoj.

Walter Busse (naskiĝis la 24-an de januaro 1899) estis esperantisto el Magdeburg.

Henriette de Chalmot

[redakti | redakti fonton]

Henriette de Chalmot (naskiĝis nederlanda baronino la 4-an de aŭgusto 1867 en Arnhemo, Nederlando, mortis la 26-an de decembro 1928 en Kolonjo) estis esperantistino kun adreso en Göttingen citita en Adresaro de la Esperantistoj, serio XXV/peco 1,[1] kiu signifas ke ŝi ellernis Esperanton en 1904. En 1909 ŝi verkis kun Frieda Döninghaus kalendaron en kvar lingvoj: Esperanto, la franca, germana kaj angla. En 1910 ŝi edziniĝis al al la signife pli juna hispana esperantisto Baldomero Zapater (1883-1961), ekde tiam nomiĝis Henriette Zapater kaj la geedza paro translokiĝis por vivi en Kolonjo.

Pli pri la vivo ekde 1910 vidu en la teksto Henriette Zapater kaj aparte en la teksto pri la edzo Baldomero Zapater.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Max Chamrol (mortis la 20an de decembro 1980) estis germana esperantisto.

G. Daub (mortis probable fine de 1914) estis germana esperantisto ekde la 19-a jarcento (n-ro 7964), kiu mortis komence de la Unua mondmilito.[1]

Noto: La n-ro 7964 en la Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto” ĉiukaze ne ĝustas. Kontrolu tie kaj tie ĉi. Se la nombro estus ĝusta, ĝi signifus esperantistiĝon en 1903, ne "ekde la 19-a jarcento". Se ĝi ne estas, kaj ĝis nun ne sukcesis ie ajn trovi la nomon en la "Adresaro".

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto, n173 jan 1915

Pastro Ferdinand Delkliseur (mortis en 1910) estis Esperantisto el Hamburgo. Li estis "konsulo" (t.e. delegito de UEA), en Frankfurto ĉe Majno komence de la 20-a jarcento [1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n80 20 jun. 1910

Carl Denker (mortis la 30-an de aprilo 1933), vegetarano kaj konfidata supera registara konsilisto de titolo Geheimrat, estis germana esperantisto.

Florentin Dentler (mortis probable fine de 1914) el Grimma, Saksio, estis unu el pioniroj de esperanto en Germanio ekde la 19-a jarcento (n-ro 6614), kiu mortis dum la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n173 jan 1915

Ernst Diedrich (naskiĝis la 30-an de marto 1909) estis esperantisto en Warin. Li mortis la 11-an de oktobro 2005, en aĝo de 96 jaroj.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Alfred DIETRICH (naskiĝis en 1926, mortis la 2-an de aprilo 1995 en Elsfleth), estis germana fervojisto kaj esperantisto. Li fondis la Esperanto-grupon en Elsfleth.

Walter Dietze (mortis la 10-an de novembro 1978) estis esperantisto el Großpösna, Saksio, ekde 1949 en GDR.

Frieda Döninghaus estis germana esperantistino en Kolonjo komence de la 20-a jarcento. En 1909, ŝi verkis kun H. de Chalmot la kalendaron Kalendaro por lingva ripetado en kvar lingvoj : Esperanto-Franco-Germana kaj Angla. Ŝi pagis la eldonon sur 53 folioj (en formato de 25 oble 15 centimetroj).

Citaĵo
„ Jen ŝirkalendaro, enhavanta por ĉiu tago de la jaro kvarlingvan tekston pri la ĉiutaga vivo, proverboj kaj ceteraĵoj. La aŭtorinoj elektis kiel devizo de sia publikaĵo : Ripetado estas la fonto de scipovo. Estas ankaŭ mia opinio, kaj traleginte la tre laŭdindan verkon de la estimataj aŭtorinoj, mi plezure esprimas al ili mian sinceran gratulon kaj mian tutkoran bondeziron pri sukceso. ”
— Amatus Van der Biest-Andelhof. Belga Esperantisto n.15 (jan 1910)

Felix Dyba, gimnazia instruisto, estis germana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento. Li instruis stenografio kaj aperigis original-sistemon „Ĉies“.

Verko

  • ESPERANTA STENOGRAFIO INTERNACIA. Unua Parto. Korespondada Skribo. 14 paĝa (10.5 X 16.5 cm.) broŝuro hektografiita. Eld. la aŭtoro: Berlino, probable en 1926.

Otto EBERLER (naskiĝis la 9-an de marto 1891 en Altusried, Algovio) estis germana esperantisto kaj advokato. Li estis komponisto de moderna dancmuziko kaj propagandisto de Esperanto en Germanio kaj eksterlando.

Alois EDER (naskiĝis en la 26-an de novembro 1940 en Bruck an der Großglocknerstraße, mortis la 21-an de aŭgusto 2026[1][2]) estis aŭstra-germana esperantisto kaj pensiiĝinta religia pedagogo. Li esperantiĝis 14-jara en la internulejo de Kollegium Borromaeum Salzburg, ekde ties fondojaro en 1982 estis li estrarano de BAVELO, poste inter la jaroj 2001 kaj 2005 estis li estrarano de GEA kaj almenaŭ de 2012 prezidanto de BAVELO. Li loĝis en Gärtringen.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Friedrich Ehrhardt (mortis la 8-an de oktobro 1925) estis esperantisto en Berlino en la unua duono de 20-a jarcento[1].

Erich Ehmig (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1898) estis esperantisto en Hildburghausen.

D-ro Ulrich ENDER (naskiĝis la 30-an de aprilo 1955, kutime nomata Uli Ender) - estas germana esperantisto vivanta en Munkeno. De jardekoj aktiva en la loka Esperanto-movado, li interalie estis inter la organizantoj de la 69-a Germana Esperanto-Kongreso de pentekosto 1991 en sia hejmurbo, kadre de kiu reunuiĝis la du landaj asocioj de UEA el okcidenta kaj orienta Germanio al unu asocio.

Otto Erbs (mortis la 24-an de decembro 1981) estis kunfondinto de la Esperanto-grupo Waltershausen, Turingio.

Elisabeth Fassbind (mortis la 22-an de aprilo 1926) estis esperantistino en Berlino en la unua duono de 20-a jarcento.[2]

Paul FAST estis germana esperantisto kaj instruisto en komerca lernejo. Li naskiĝis la 21-an de septembro 1853 kaj mortis la 28-an de oktobro 1928. En 1907 li estis kunfondinto de Esperanto-grupo de Kenigsbergo en Orienta Prusio (Königsberg i.Pr.). Fast verkis Esperantan gramatikon kun W.B. Mielck, "Die Weltsprache, ein Hilfsmittel für jedermann", Leipzig (Lepsiko) 1912, 181 p.

Bernd FINGER (naskiĝis la  30-an de aŭgusto 1972, do nun 54-jara) estas germana esperantisto kaj filologo pri romanidaj lingvoj. Li en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo pri renkontiĝoj.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Esperanto n304 dec. 1925
  2. ↑ Esperanto n311 jul 1926
  3. ↑ ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 8

Karl FOEHR estis germana esperantisto kaj direktoro de komerca kaj industria altlernejo en Köthen (Anhalt). Li naskiĝis la 25-an de marto 1860 en Stuttgart (Stutgarto) kaj mortis la 21-an de aprilo 1930 en Freiberg. Esperanto estis lernofako en lia altlernejo. Paroladoj, vizito de Universalaj Kongresoj.

Clemens FRIES [klemens fris] (naskita en 1984) estas germana esperantisto. Li komence de la 2010-aj jaroj estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo kaj respondeca pri ties Interreta Komisiono. (Esperanto aktuell 2012/1, paĝo 25.)

la kovrilo de Universala Legolibro (1922)

Wilhelm Fricke estis germana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

  • Universala Legolibro. Modelaj tradu­kaĵoj el la tutmonda literaturo kaj originaloj Esperantaj. Eldonejo Ellersiek & Borel, Berlin-Dresden, 1922, 176 paĝoj, 18,5 x 13 cm.
Citaĵo
„ Enhavas 90 bone elektitaj versaĵoj kaj prozaĵoj de niaj plej bonaj Esperantistaj stilistoj. La libro estas presita sur bona papero kaj tre zorge eldonita. ”
— Belga Esperantisto n092-093 (okt-nov 1922)

Heike FRITZ, naskonomo Heike LÜHMANN, estas germana esperantistino, vivanta en Hennef, Nordrejn-Vestfalio. Aparte en la 1970-aj jaroj, ankoraŭ konata per la fraŭlina familia nomo, ŝi estis tre aktiva en la junulara Esperanto-movado, en TEJO, GEJ kaj la junulara grupo de la universitata urbo Bonno. En la Esperanto-movado ŝi ankaŭ konatiĝis kun la posta edzo Klaus-Peter, kun kiu ŝi vivis ĝis ties morto en 2020. La paro estis gepatroj de tri infanoj, Marina, Benjamin kaj Fabian.

Helmut Fuchs (n. la 18-an de aprilo 1909, m. nekonata) estis esperantisto en Pirna, kie li estis honora civitano, estis membro de Centra Laborrondo Esperanto, ĝia estrarano ekde la fondiĝo en marto 1965, kaj membro de la Internacia Komitato de MEM.

Heinrich FUNK (mortis la 1-an de marto 1970) estis germana esperantisto, multjara prezidanto kaj estrarano de la Esperanto-Societo Fulda en orienta Hesio. Li lernis la lingvon en 1907, kunfondis grupon en Heilbronn kaj estis malnova membro kaj delegito de UEA.

Arno Gallandt (mortis en 1915) estis germana esperantisto el Berlino komence de la 20-a jarcento. Li mortis en 1915 batalante dum la Unua mondmilito.[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n178 jul 1915

Gerard Goldberg estis esperantisto malaperinta en 1916 dum la Unua mondmilito en Barleuse.[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n193-194 sep-okt 1916

Martin GOLDBERG estis germana esperantisto kaj popollerneja instruisto en Lepsiko (Leipzig), kiu naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1890 en Groß Schönau (hodiaŭ Velký Šenov en Ĉeĥio). Dum pluraj jaroj li plenumis valorajn servojn por Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE) kaj ĉe la eldono de Internacia Pedagogia Revuo.

Cornelius GÖBEL estis doktoriĝinta esperantisto aktiva en la unua duono de la 20-a jarcento en Görlitz. En 1910 li elektiĝis prezidanto de la urba Esperanto-Societo Zamenhof, kaj plurfoje faris festparoladojn en kaj pri Esperanto antaŭ publiko de plurcent personoj. Proksime li kunlaboris kun la komercisto kaj esperantista aktivulo Ferdinand Maly, kiu forte instigis la fondon de la urba grupo, subtenis ĝin en la unuaj jaroj kaj poste iĝis honora membro de la grupo.

Fontoj:

  • „Germana Esperantisto”, decembro 1910, N-ro 12, p. 253, 254
  • „Germana Esperantisto”, januaro 1913, N-ro 1 A, p. 7, 8

Wolfgang Göpel (mortis la 31-an de marto 1984) estis esperantisto el Wolmirstedt, GDR (ekde 1990 en la federacia lando Saksio-Anhalto).

Wally Graetz (naskiĝis la 8-an de julio 1908) estis esperantistino en Berlino, edzino de Rudi Graetz.

Ursula GRATTAPAGLIA (naskiĝis en Berlino en 1933) estas german-devena brazila esperantistino, administrantino de fondaĵo Bona Espero en Brazilo kun ŝia edzo Giuseppe. Ŝi estas membro de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj.

Hellmut GREBE (naskiĝdato ankoraŭ ne notita ĉi-tie, intertempe pensiulo, antaŭe instruisto pri la latina en Bremeno)[1] estas germana esperantisto. Ekde la 1980-aj jaroj li estas la prezidanto de la Esperanto-grupo de la urboŝtato Bremeno.[2] Ankaŭ lia filino Maren estas esperantistino kaj aparte en la lernejaj jaroj en Bremeno kaj poste la studa tempo de protestantisma religio en Marburgo en la 1980-aj kaj komencaj 1990-aj jaroj aktivis en Germana Esperanto-Junularo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Alexander Greeven (mortis en 1915) estis germana esperantisto el Dortmund, de kies grupo li estis kasisto, en la komenco de la 20-a jarcento. Li mortis en 1915 batalante dum la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n178 jul 1915

Hermann Greff, kemiisto, estis esperantisto komence de la 20-a jarcento en Elbing.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n166 apr 1914

Hans Grosse (mortis en 1915) estis esperantisto el Radebeul mortinta dum la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n181 sep 1915

Fr. Gruhlke

[redakti | redakti fonton]

Fr. Gruhlke estis esperantisto el Bodenbach militkaptita en 1915 dum la Unua mondmilito en Rusio[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n182 okt 1915

Johannes GRUNDKÖTTER (naskiĝis en 1900, mortis la 16-an de marto 1991 en Landau, Germanio) estis aktiva esperantisto en sia loĝurbo Landau kaj ties regiono Palatinato.

Walther GSCHEIDEL (naskiĝis en 1902, mortis la 29-an de marto 1993 en Crailsheim, Germanio) estis aktiva esperantisto ekde 1928.

Pri siaj malfacilaj travivaĵoj en- kaj post-militaj li estis intervjuata de Konrad Grammelspacher kadre de la projekto Rettet die Erinnerung - Sekurigu la rememoron.

Kurt Günther' (mortis la 9-an de februaro 1983) estis esperantisto en Schwarzenberg.

Werner Gürges (mortis probable en 1915[1]) estis germana esperantisto el Dresden, vundita kaj malaperinta en la vilaĝo Sompuis apud Vitry-le-François en la departemento Marne de la histora regiono Ĉampanjo la 10-an de septembro 1914 dum la Unua mondmilito.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n175 feb 1915
  2. ↑ revuo Esperanto n173 jan 1915

Kurt Güse (naskiĝis la 14-an de majo 1924) estis prezidanto de la Distrikta Estraro Schwerin kaj membro de Centra Estraro de GDREA.

Jakob Hanau (mortis 1926) estis esperantisto en Wiesbaden dum la unua duono de 20-a jarcento.[1]

Thomas Händel (naskiĝis la  26-an de aŭgusto 1972, do nun 54-jara) estas germana esperantisto kaj teologo. Li en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis komisionano de Germana Esperanto-Junularo, jam dum li estis lernejano, kaj ekde 1995 estis la redaktoro de la nacia bulteno GEJ-gazeto (poste alititolita al "kune"), estante studento pri teologio en Münster (Vestfalio).[2].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Esperanto n314 okt 1926
  2. ↑ ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 8

S-ro Hanke

[redakti | redakti fonton]

sinjoro Hanke (mortis en 1915) estis esperantisto el Dresdeno, kiu mortis dum la Unua mondmilito.

Christ. Stoll

[redakti | redakti fonton]

Christ. Stoll (mortis en 1922) estis esperantisto el Hanau, kiel li estis delegito de UEA, komence de la 20-a jarcento. [1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n259 mar 1922

Alois HANS (naskiĝis en 1928, mortis en 1992 en Maikammer, federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio) estis dumviva membro de UEA.

Heinrich Harasin eldonisto, estis esperantisto en Mainz (Majenco) dum la mezo de 20-a jarcento.

Pri Detlef HAUSSNER vidu ĉe Susanne Warmuth.

Emmerich Haussmann (mortis probable fine de 1914) estis esperantisto el Krefeld (n-ro 884), kiu mortis komence de la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n173 jan 1915

Johannes Heyn (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1916) estis esperantisto en Leipzig kaj Dresden. Li fondis Centran Komercejon por Esperantujo en Dresden kaj poste ĝin daŭrigis kun gazeto, La Duonmonata, en Leipzig[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ La Brita Esperantisto - numero 141, septembro (1916)

Manilius Herbig estis esperantisto en Germanio dum la komenco de 20-a jarcento.

Verko:

  • Preĝkanto “ Patro Nia”. Eld. Esperanto Librejo, Leipzig, probable en 1912.
Citaĵo
„ Jen tre interesa kaj esprimplena muziko, en ellaborita formo, aŭ la vortoj de la Krista preĝo, tradukita de D-ro Zamenhof. La kantistoj certe ĝin ŝatos. Sed, bedaŭrinde la akompano estas tiel malfacila por legado, ke ĝi timigos multe da pianistoj. La malfacileco devenas de la kapricoj de la ordinara muzika signosistemo, kombine kun la ŝanĝoj de gamo. Granda parto de tiu malfacileco estus forigita se la lerta verkisto nur volus ĝin subigi je duontono, donante ĝin en E maldura, anstataŭ F maldura. En ĉiu okazo, ĝi multe gajnus per pli simpla ortografio. Se, en la nuna gamo, la unua ŝanĝo estus en signon de Cb (sep subsignoj) anstataŭ B (kvin supersignoj), tiu signo povus daŭri ĝis la ŝanĝo en la GĜ-signon (unu supersigno). Tiel oni evitus du ŝanĝojn, kaj multajn duoblajn supersignojn, kiuj tre embarasas la nemetiistan ludiston tute sem iu muzika, aŭ eĉ teĥnika, neceso. ”
— E,L.Y. La Brita Esperantisto - Numero 090, Junio (1912)

Kurt Heeg estis germana esperantisto en Fraureuth, distrikto Karl Marks-urbo de orienta Germanio (intertempe en la distrikto Zwickau de la federacia lando Saksio), kiu en 1978 estis distingita per la komunisma Johannes-Becher-Medalo en bronzo.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

D-ro Fritz HEGEMANN (naskiĝis en 1935, mortis en 1991 survoje al la UK en Bergeno) estis kuracisto el Fürfeld, Germanio kaj deĵoris kiel UEA-fakdelegito pri motorbiciklado.

Roland H. HEGEN (naskiĝis en 1930, mortis en 1994) estis dumviva UEA-membro, fakdelegito pri humanismo en Elmstein (Germanio), prizorginto de Esperanto-Centro Humanismo en Elmstein-Iggelbach.

Kurt Henke (mortis en 1915) estis esperantisto el Barmen, mortinto dum la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n179 jul 1915

Max HEINRICH [maks hajnriĥ] (naskiĝis en 1871) estis germana esperantisto kaj mezlerneja instruisto. Li vivis en Potsdam kaj interesiĝis pri stenografio.

Paul HEINRICH (naskiĝis en septembro 1880, mortis la 19-an de junio 1980 tri monatojn antaŭ sia centa datreveno) estis membro de la Esperanto-grupo en Wiesbaden, Germanio.

Werner HEINRICH (n. la 19-an de novembro 1904, m. la 6-an de oktobro 1999 en Berlino) estis dumviva membro kaj longtempa ano de Societo Zamenhof, honora membro de Germana Esperanto-Asocio en Berlino, ĝis la ŝtata reunuiĝo de 1990 en okcidenta Berlino. Esperantisto de post la dua mondmilito, dum multaj jaroj li gvidis grupon en Esperanto-Ligo Berlino.

Richard Herr (mortis la 29-a de januaro de 1983) estis esperantisto en Potsdam.

Herbert Hesse, poeto, estis germana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko

Citaĵo
„ Fine, ree poezio. Bela formo, sonora vorto, ne nur, feliĉe, sed ankaŭ ideoj, simple, nature esprimitaj sen afekto. Ni citu kiel ekzemplon de la verketo, la sekvantan trilinian verseton:

Vivo.
El nevidebla man’ monero falis.
Ekbrilis. Eksonoris voĉ’ metala.
Momento — malaperis son’ kaj brilo.

Ĉiu Esperantisto devus almenaŭ konatiĝi kun la juveleto «Nia Lingvo» sur paĝo 22, kiu revokos en lia koro korŝvelantan senton iam ankaŭ sentitan. ”
— Belga esperantisto n188 (sep-nov 1931)

Konrad HINSEN estas germana fizikisto kaj esperantisto, vivanta en Munkeno, post kiam stude li labore pasigis multajn jarojn en Kanado. Li estas inter la kunlaborintoj de la eldono 2005 de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.

Josef Hock estis esperantisto laŭ la revuo Esperanto el Bayer malaperinta la 15-a de septembro 1916 dum la Unua mondmilito en Francio. [1]

Noto: Tutmonde ne konatas iu loĝloko kun nomo Bayer. La vorto estas germanlingva familia nomo, interalie de la fondinto de la kemia fabriko Bayer, kaj kutime signifas "bavaro" (en iuj maloftaj kazoj ankaŭ estas variaĵo de la germana nomo "Bauer", kamparano). Sed la esperantisto Josef Hock dummilite malaperinta en 1916 garantiite venis el alia loĝloko.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n198 feb 1917

Obergast Holst (mortis en 1918) estis esperantisto komence de la 20-a jarcento[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n215-216 jul-aŭg 1918

Hugo Hohmann (mortis en 1923) estis esperantisto en Lehe komence de la 20-a jarcento. Li fariĝis esperantisto dum lia militkaptiteco en Siberio je Unua Mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n275 jul 1923

Marie Hommel (mortis probable fine de 1918) estis esperantisto en Dresdeno komence de la 20-a jarcento.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n222 feb 1919

Jakob HOTZ estis esperantisto en Mannheim meze de la 20-a jarcento.

Wilhem Hotzelt, ano de IKUE, estis esperantisto en Strullendorf komence de la 20-a jarcento.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n257 jan 1922

Reinold HUBER (naskiĝis en 1937, mortis la 28-an de januaro 2002 en Salzburg-Gnigl, Aŭstrio) estis germana dumviva membro de UEA.

Ernst Hübscher (mortis en 1918) estis esperantisto el Regensburg komence de la 20-a jarcento[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n219 nov 1918

S-ro Hunger

[redakti | redakti fonton]

Sinjoro Hunger estis esperantisto el Frankenberg. Dum la Unua mondmilito li estis civilkaptito internigita en Le Vigan (Francio)[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n173 jan 1915

Klemens M. Hütter (mortis en 1921) estis esperantisto el Bad Reichenhall komence de la 20-a jarcento.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n257 jan 1922

Ludwig ISTEL estis germana asekura direktoro kaj esperantisto. Li mortis la 17-an de decembro 1933 en Wiesbaden. De 1908 ĝis la morto li estis delegito de UEA[1] kaj laboris amplekse por Esperanto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Bianka Jacobsen-Mulongo, ĝis edziniĝo nur Bianka Jacobsen, estas germana esperantistino, kiu tre aktivis en lernejaj kaj studentaj jaroj fine de la 1980-aj kaj en la 1990-aj jaroj en Germana Esperanto-Junularo. Interalie ŝi unu jaron deĵoris kiel plentempa volontulo de TEJO en Roterdamo, kaj ŝi aktive kunsukcesigis interalie la 34-an (1990-1991), 35-an, kaj 36-an IS-on (1992-1993). Ekde komenco de la 21-a jarcento ŝi vivas en Rüsselsheim, ekde kie ŝi ekzemple vizitis la proksiman IJK-on 2015 en Wiesbaden.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Josef JAKOB estis germana esperantisto en Munkeno. Ĉirkaŭ 1888 li estis volapukisto kaj iĝis esperantisto nur 1919. Jam 1920 li publikis en munkena gazetaro kaj paroladis pri Esperanto al 1500 homoj.

Alois Jauernig (naskiĝis probable en 1899; mortis la 31-a de julio 1982) estis esperantisto el Sangerhausen, kiu movadis en Quedlinburg. Ekde 1949 ĝis sia morto li estis civitano de la socialisma ŝtato GDR, do orienta Germanio.

Rudolf JOCHMANN (naskiĝis en 1902, mortis en 1986 en Grafing apud Munkeno, Bavario, Germanio) estis esperantisto, arkitekto, delegito kaj fakdelegito de UEA pri konstruado, lia profesio. Li estis inter la ĉeĥaj germanoj, ĝis la fino de la dua mondmilito vivis en Langenau, nun ĉeĥe Lánov, kaj en 1929 en gazetare multe atentata internacia movada geedziĝo en Langenau edziĝis al la bulgara esperantistino Dalinka Spasova.[1] Ankaŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934 menciis la nupton.[2]

Publikaĵoj

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Victor Jung estis esperantisto el Bayer malaperita la 15/16-a de decembro 1916 dum la Batalo apud Verdun en Francio. [1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n198 feb 1917

August JUNKER estis germana esperantisto kaj komercisto. Li naskiĝis en Kolonjo. Li estis kunfondinto de Revelo kaj prezidanto de la ekzamena komitato de la Germana Esperanto-Instituto. Li aperigis originalajn prozaĵojn en gazetoj.

Rudolf Jurig estis esperantisto el Zittau, reĝlando Saksio, Germana Regno, militkaptita en 1916 dum la Unua mondmilito en Dordogne[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n193-194 sep-okt 1916

Walter KAUKAL (vivdatoj ankoraŭ ne konataj), aparte en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj estis aktiva esperantisto en Neustadt ĉe la Vinvojo (Neustadt/Weinstr.), kiu estis aparte agema en varbado de novaj individuaj membroj de UEA, nelaste de dumvivaj membroj, ĉe homoj kiuj jam lernis la lingvon sed ankoraŭ ne plene aktivas movade, kaj fokusiĝis pri la administra progreso de la internacia Esperanto-movado.

Eksteraj ligiloj

Paul Theodor Kempe (naskiĝis probable en 1871, mortis en 1923) estis esperantisto en Radebeul, Saksio komence de la 20-a jarcento. Li estis unu el la unuaj pioniroj de Esperanto en Radebeul kaj antaŭ la Unua Mondmilito delegito de UEA. [1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto, n278 okt 1923

Karl Keßner (naskiĝis la 24-an de junio 1888) estis germana esperantisto en Berlino.

Ernst KLEMM (mortis ĉ. la 14-an de junio 1930), supera instruisto en Chemnitz, estis longjara, agema kunlaboranto de la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj en la unua duono de la 20-a jarcento.

Gerhard KLINGENHÖFER (naskiĝis la 21-an de majo 1932 en Leverkusen, mortis la 21-an de majo 2017 en Erlangen, ekzakte je la 85-a naskiĝtaga reveno) estis germana inĝeniero en la firmao Siemens AG kaj ekde 1994 estis esperantisto. Multajn jarojn li funkciis kiel prezidanto de la Esperanto-grupo en Erlangen kaj aparte flegis intensajn rilatojn kun esperantistoj kaj Esperanto-grupoj en Pollando.

Linde KNÖSCHKE (naskiĝis en 1936, mortis la 10-an de decembro 2001) estis multjara estrarano de Esperanto-Asocio de GDR, aganto por la scienc-teknika apliko de la lingvo kaj aŭtoro de sociologiaj studoj.

Fritz König estis esperantisto militkaptita en 1917 dum la Unua mondmilito en Britio [1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n207 nov. 1917

Josef KÖNIG (1887 - 1978) estis instruisto kaj esperantisto en Stockum (Sundern). Dum sia vivo, li certigis, ke la universala lingvo Esperanto postlasis spurojn en Stockum. Nur danke al li, la militmonumento, unu el la preĝejaj sonoriloj, kaj lia tombo havas surskribojn en Esperanto. Kaj kompreneble la Esperantostrato - en kiu ankaŭ la hejmo de Josef König troviĝas.

Otto König (mortis en 1918) estis esperantisto el Zittau, reĝlando Saksio de la Germana Regno, komence de la 20-a jarcento.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n219 nov 1918

Karl Konz (mortis 1924) estis esperantisto en Stutgarto en la komenco de 20-a jarcento.[1]

Richard Kropfgans (mortis 1926) konstruestro, estis esperantisto en Plauen en la unua duono de 20-a jarcento.

Franz Körbing estis esperantisto en la universitata urbo Göttingen meze de la 20-a jarcento.

Carl Koess estis esperantisto, civila militkaptito en 1915 dum la Unua mondmilito ĉe Cannes[2]. Li estis sendita al Svisio en 1918 [3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Esperanto n292 dec 1924
  2. ↑ revuo Esperanto n181 sep 1915
  3. ↑ revuo Esperanto n213 majo 1918

Paul KÖSTER (mortis la 3-an de decembro 1998) dum multaj jaroj prezidis la Esperanto-grupon en Rostock. Paul vojaĝis tra Eŭropo de 1931 ĝis 1933. Pri lia vojaĝo ekzistas lumdisko de la 2-a de decembro 2001, aranĝita de la Ŝverina esperantisto Ralf Kuse.

Rudolf Kracht (mortis en 1918) estis esperantisto el Münster (Vestfalio) komence de la 20-a jarcento. Li verkis versaĵojn.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n219 nov 1918

Josef KREITZ estis blinda esperantisto de la 20-a jarcento, vivinta en Kreuzau,[1] distrikto Düren, ekde 1945 en Nordrejn-Vestfalio. Li estis la unua prezidanto de Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj (UABE), fondita en somero 2024, kadre de la Kvara Kongreso de blindaj Esperantistoj en Vieno sine de la UK 1924, post kiam jam la antaŭaj tri samspecaj kongresoj ekde la unua de 1921 en Prago sine de la UK 1921 preparis tiun fondon. En 1960 li honoriĝis per la meritmedalo de GEA.

Eldonaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Franz KREUTZBERG (mortis la 10-an de majo 1959, 65-jara) estis germana esperantisto, industria komercisto, multjara UEA-delegito de Kolonjo.

Fervora esperantisto-propagandisto dum 48 jaroj, li estis fondinto de loka grupo, kies konstanta prezidanto kaj kursestro li estis pli ol 25 jarojn.

E. Kröber

[redakti | redakti fonton]

Dr. E. Kröber (mortis en 1915) estis esperantisto el Leipzig mortinta dum la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n181 sep 1915

Rita Krips (naskiĝis en 1953) en 1975 estis prezidantino de la junulara komisiono de Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo de GDR[1]. Ekde 1971 la junulara komisiono estis landa sekcio de TEJO kaj internacie estis nomata Esperanto-Junularo de GDR.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Der Esperantist - numeroj 073-074, majo - junio (1975)
la domo Kaiser-Friedrich-Ring 60 en Wiesbaden

Karl Küchler (naskiĝis 1858 - mortis la 23-an de decembro 1924) estis esperantisto en Frankfurto ĉe Majno en la komenco de 20-a jarcento. Li estis honora civitano de la Universitato de Frankfurt.[1]

d-ro Kunschert

[redakti | redakti fonton]

D-ro Kunschert estis esperantisto en Wiesbaden dum la komenco de 20-a jarcento. Li aperis en la Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon Esperanto/Serio XXVII/Parto 2 sub la adreso Kaiser-Friedrich-Ring 60, III, Wiesbaden". Tio signifas ke li lernis la lingvon en 1906 aŭ 1907.

Verko

  • D-ro Burwinckel: La Kormalsanoj, priskribo popularo (sic). Traduko de d-ro Kunschert. Eld. Esperanto-Verlag Möller & Borel, Berlino, probable en 1909 (24 x 15), 40 paĝoj.
Citaĵo
„ Ĝenerale la publiko nenion legas pri medicino krom... malfeliĉe, kelkajn ĉiam trompemajn anoncartitolojn. Jen nun interesa libreto, skribita kaj esperantigita de kuracistoj, tute komprenebla de ĉiu, pli ol rekomendinda, ne nur utila, sed necesa. La klareco de l'stilo, la akurateco de l'ideoj estas admirindaj ; mi legis la verkon kun granda plezuro, kaj mi estos feliĉa, se multaj el niaj gelegantoj bonvolos konatiĝi je ĝi. ”
— D-ro Amatido (pseŭdonimo de Willem Van der Biest). Belga Esperantisto n.15 (jan 1910)

Internaj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Viktor Kutschert (mortis probable en 1917) estis esperantisto el Bromberg en la komenco de la 20-a jarcento mortinta dum la Unua mondmilito.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Esperanto n293 jan 1925
  2. ↑ revuo Esperanto n209 jan 1918

Hermann Krueger estis esperantisto el Güstrow, vundita kaj malaperinta en 1915 dum la Unua mondmilito.[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n179 jul 1915

Otto LAUCKNER, n. la 27-an de septembro 1901,[1] m. nekonata, estis laborista esperantisto en Großenhain, distrikto Dresdeno de la komunisma orienta Germanio (intertempe en la distrikto Meißen de la federacia lando Saksio).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Michael LENNARTZ estas germana esperantisto aparte aktiva en la epoko de la socialisma ŝtato GDR, kiu multe verkis en Der Esperantist.

Eksteraj ligiloj

Rudolph Leonhardt (mortis probable fine de 1914) estis germana esperantisto el Dresden, mortinta komence de la nua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n173 jan 1915

Siegfried LIEBECK (libek) estis germana d-ro jura, advokato kaj notario. Li naskiĝis la 12-an de februaro 1885 en Kenigsbergo, Orienta Prusio, kaj aparte propagandas inter juristoj. Li estis edzo de Trude Liebeck. Siegfried Liebeck en 1931 verkis Jurista Terminaro Germanan-Esperantlingvan.

Trude Liebeck (mortis 1927) estis esperantistino el Berlino en la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi estis edzino de Siegfried Liebeck kaj mortis pro akuŝo.[1]

Karl Lind (mortis 1926) estis esperantisto en Altona en la unua duono de 20-a jarcento.[2]

A. Mobus Lübeck

[redakti | redakti fonton]

Dr. Phil. A. Mobus Lübeck, estis germana esperantisto komence de la 20-a jarcento. Eĉ ne klaras, ĉu lia familia nomo vere estis "Mobus Lübeck" aŭ ĉu li nur aldonis la indikon pri sia vivurbo "Lübeck" (Lubeko) al la familia nomo "Mobus".

Verko

Demonstraciaj tabeloj, pri la konstruo de Esperanto, 8 tabeloj pri la konstruo de la lingvo Esperanto. Eld. Möller & Borel, Berlino, probable en 1910, grandformate en dimensioj de 80 x 106 centimetroj.
Citaĵo
„ En tiuj tabeloj estas sinoptike montrataj : 1. Alfabeto, 2. deklinacio, 3. la numeraloj, 4. pronomoj, adverboj, 5. verbo, ĉefaj formoj, 6. konjugacia tabelo laŭ latina skemo, 7. afiksoj, 8. rolo de Esperanto. La tabeloj enhavas do la plej gravan parton el la gramatiko esperanta. Ili povas tre utili en tiuj instruejoj, kie nigra tabulo kaj kreto mankas, kaj ŝpari la tempon kiun la skribado sur la nigran tabulon necesigas. ”
— Belga Esperantisto n025 (nov 1910)

Maria Lutz (mortis 1926) estis esperantistino el Rheydt en la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi estis edzino de Josef Lutz.[3]

Willi MACHLEIDT (naskiĝis en 1934; mortis la 15-an de novembro 1999 en Berlino) estis germana esperantisto. En la 1950-aj jaroj li apartenis al la tiam aktiva junulara Esperanto-grupo de Berlino.

Hermann Mangelsdorf (mortis en 1920) lernejestro, estis esperantisto komence de la 20-a jarcento en Cöthen. Li estis redaktoro de la semajna Germana-Esperanto-Gazeto kaj lektoro de Esperanto ĉe la Politeknikejo en Cöthen. En 1920 li revenis al Magdeburg por estri muzikan konzervatorion.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Esperanto n323 jul 1927
  2. ↑ Esperanto n311 jul 1926
  3. ↑ Esperanto n311 jul 1926
  4. ↑ revuo Esperanto n245 jan 1921

Ferdinand MALY (mali) estis germana esperantisto kaj policadministranto. Li naskiĝis la 1-an de junio 1867 en Leitmeritz (ĉeĥe Litoměřice en Bohemio), kaj estis esperantisto ekde 1903. Ferdinand Maly fondis 11 Esperanto-grupojn kaj gvidis 26 kursojn. Li elektiĝis honora membro de la Esperanto-grupoj en Görlitz kaj Eisleben (Germanio). En 1910 li verkis gramatikon de la internacia lingvo.

Wilhelm Marienfeld estis esperantisto en Hanovro meze de la 20-a jarcento.

H. Martano

[redakti | redakti fonton]

H. Martano estis esperantisto en la komenco de la 20-a jarcento.

Verko:

  • Esperanto-Normal-Grammatik für Deutsche. Bamberg, 1912 [1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n147 jun 1913

Julius Mathes estis esperantisto en Freiburg meze de la 20-a jarcento.

Kurt Mathiak (mortis probable fine de 1914) estis esperantisto el Danzig, mortinta komence de la Unua mondmilito [1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n173 jan 1915

Arthur May (mortis en 1917) estis esperantisto el Frankenberg mortinta dum la Unua mondmilito.[1]. Estas pluraj loĝlokoj Frankenberg, kaj ne konserviĝis scio kiu el tiuj estis lia vivloko.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n207 nov. 1917

Fritz MAYERHAUSER, formale Friedrich Mayerhauser, estis komercisto kaj esperantisto en Bad Reichenhall ĉe la limo inter Bavario kaj Salcburgio en Aŭstrio. Interalie li estis gastiganto de la propaganda piedvojaĝo de Parizo al la UK 1912 en Krakovo, kiu gastis en Bad Reichenhall inter la 28-a ĝis 29-a de julio de tiu jaro. En la familio esperantistis precipe li kaj lia filino Manjo. Laŭ Amerika Esperantisto, numero junio 1922, paĝo 18[1] dokumentiĝas ke li ĝis Usono komercis pri gravuritaj aluminiaj pordoplatoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Max Mayr estis germana esperantisto, kiu verkis

  • „Mondosteno“. la plej klara. mallonga kaj facila stenografio esperanta, originale verkita ĉe Reichertshausen, Post Au-Hallertau, Bayern.
Citaĵo
„ La sistemo malgraŭ sia titolo ne ŝajnas originala, sed aranĝita laŭ germana stenografio vokalskriba. La signoj por konsonantoj estas malsuprenstrekoj kaj honzontalstrekoj. Sed ne ĉiuj signoj estas bone elektitaj laŭ la principoj de ofteco kaj legebleco. Tamen la kunligado estas vere simila kaj la formoj estas relative mallongaj. Personoj, kiuj ne scipovas alian stenografion, povus rapide kaj facile uzi tiun sistemon, almenaŭ por la tiel nomita „koresponda skribo“ ”
— E. W. Aŭstria Esperantisto (revuo) n. 104 (jan 1934)

Maria MERLA estas germana esperantistino kaj lingvoinstruistino, aktiva movade de la 1980-aj jaroj, ekde la lernejaj jaroj en Paderborno kaj posta studado en Hamburgo. Ankaŭ pli poste, dum instruista posteno en Francio, ŝi estis en proksima kontakto kun la regionaj esperantistoj. Ŝi de almenaŭ la jaro 2000 estas la precipa motoro de la loka Esperanto-grupo en Darmstadt, vivanta en la tradicia urboparto Bessungen, sed petis ke ne pli da biografiaj informoj de ŝi aperu en vikipedio.

Maria MEYER (en vikidatumoj) estas germana esperantistino, lingvoinstruistino kaj verkistino de lingvolerniloj en vasta gamo da lingvoj. Ŝia naskiĝjaro ĝis nun ne estas konata, sed konatas ke ŝi pasigis la infanajn jarojn en Kamp-Lintfort kaj ekde la plenkreskiĝo vivas en Berlino. Origine ŝi membris en la estraro de interreta esperanta grupiĝo E@I, antaŭ ol demisii, organizis kaj gvidis laborgrupojn en kunvenoj pri Lingva ideologio, Aktivula Maturigo, la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj kaj pri tielnomata "Plurlingvula kunveno" en Berlino (la lasta interalie kun Chuck Smith). Kun Chuck kaj eta kroma teamo ŝi ankaŭ starigis la socian retejon Amikumu, kaj en 2018 kunaŭtoris kun la brito Tim Owen la lernolibron Complete Esperanto.

Eksteraj ligiloj

Artur Mildner (naskiĝis la 22-a de septembro 1898) estis esperantisto en Pirna.

Hans MODER estis germano ĉeĥoslovaka. Li estis longjara sekretario de la Esperanto-unuiĝo „Verda Stelo“ en Prago, kaj estis instruisto pri Esperanto en blindulejo. En Esperanto li verkis aron da humoraj skizoj.

Emil Momber (mortis probable fine de 1918) estis esperantisto el Bad Honnef komence de la 20-a jarcento.[1]. Adam Zakrzewski en sia Historio de Esperanto citas iun Momber, kiu partoprenis literaturan konkurson dum la Universala kongreso de Antverpeno.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n222 feb 1919

Marieta MOSCHNER (naskiĝis en 1914, mortis la 8-an de oktobro 1999 en Aŭgsburgo) estis germana esperantistino. Ŝi estis regula membro de Germana Esperanto-Asocio, de UEA kaj de Societo Zamenhof, sindona movadano kaj gastiganto.

Walter MUTSCHLER (mortis en marto 1987 en Freudenstadt, Germanio) estis dumviva membro de UEA.

Anton Neitzel (mortis en 1919) estis esperantisto el Hannover komence de la 20-a jarcento.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n224 apr 1919

Karl Niedling (mortis en 1985) estis germana esperantisto en Thale, GDR, kunfondinto de la laborist-movada Esperanto-grupo en Ruhla.

Serĝento Karl Nopitsch estis esperantisto el Bayer malaperita la 15-a de septembro 1916 dum la batalo apud Verdun en Francio. [1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n198 feb 1917

H. Nonnenmann estis socialista esperantisto en la Germana Regno dum la unua duono de 20-a jarcento, citita en artikolo Germanio de Enciklopedio de Esperanto, ano de la lingva komisiono de GLEA.

Verko

Citaĵo
„ La antaŭvorto diras, ke la libro servas al la bezonoj de la ĉiutaga praktiko de la laborista movado, de la kolektiva internacia laborista kaj terkulturista korespondado. « La ĝis nun aperintaj burĝaj vortaroj estas tiurilate tute malkontentigaj, ĉar unue ilia vort-eksplikado estas ideologie burĝa, ne marksisma... ili reakcie ignoras progresajn lingvoformojn eĉ jam vaste aplikatajn en la praktiko (ekz. finaĵo io). Tiel ni trovas la formojn administra apud administracio, aritmetio apud aritmetiko, botanio apud botaniko, gimnastiko apud gimnastiko, didakio apud didaktiko, profilakso apud profilaktiko, kosmetio

apud kosmetiko. Logike daŭrigante , ni atendis, sed ne trovis fizio por fiziko, ankaŭ ne metafizio por metafiziko, tie strange ne la tre konatajn kaj uzitajn formojn telegrafio, telefonio, stereotipio, kinematografio. Ni ankaŭ ne trovis la supozeblajn formojn teknio por tekniko, praktio por praktiko, lirio por liriko, etio por etiko, politio por politiko, polemio por polemiko. Kio montros al la laboristoj kiam ili uzu la finaĵon « iko » aŭ « io » Krom tio in trovas la formojn butro, kvaze, ant, ĉirk, kvazaŭ la forntoj butero, kvazaŭ, antaŭ, ĉirkaŭ, ktp. ne bone ludas sian rolon. En la frazo : "agu, kvazaŭ mi ĉeestis" , mi eĉ ne kapablas diri "agu, kvaze mi ĉeestus", ĉar la vorto tute ne estas adverbo sed konjunkcio. Entute la vortaro donas al ni la konfuzan bildon de senorda laborado. Sed ni lernas ke "klasaneco obligas" traduko "Klassenzugehorigkeit verpflichtet ". Verdire, ĉiam la sama povas esti konstatata: la simpleco estas

multe pli malfacile atingebla ol komplikeco. Tion jam spertis D-ro Zamenhof; nur finfine li alvenis al simpleco, la supera eleganteco kaj perfekteco. Kompilketo devenas ordinare de ne klaraj ideoj. Precipe por laboristaj rondoj simpleco estas deviga se ne "obliga". Ekzemplo plia : ŝajnas ke la vorto "apartigi" ne plu sufiĉas. Oni bezonas la radikon "separ". Mi havas do tute simple de tio. separi-apartigi, separo-apartigo, separita-apartigita. En la vortato, mi trovas separinta. Jen kion oni faras el la facila Esperanto. ”
— Belga esperantisto n201 (maj-jun 1933)

Friedrich Nüchter estis germana esperantisto (aŭ minimume simpatizanto) komence de la 20-a jarcento.

Verko

Citaĵo
„ Unu el la plej konataj kaj plej grandaj artistoj mezepokaj estas la eminenta Nurnberga majstro Albrecht Dürer. Certe hodiaŭe, kiam preskaŭ kvar centjaroj disigas nin de lia laborado, klarigoj pri liaj verkoj estas bezonaj. Ne estas manko de riĉenhavaj libroj por pli profunda studado, kiuj certe estas tradukitaj en ĉiujn vivantajn lingvojn. Sed inter ili ne estas libro kuniganta malmultekostecon kaj plej impresan artan ornamon kun tiom kompetentaj, facile kompreneblaj kaj vivplene klarigantaj vortoj, kiel la laboro de Dr. Friedr. Nüchter. Tia lia verko en sia originala teksto estis salutata kun sincera laŭdo de la gazetaro, de artkonantoj kaj kompetentaj personoj kaj rekomendata, precipe kiel donaca verko, por plej granda vastigado pro sia alta valoro por praktika artedukado.
La tradukado estas farita de granda nombro da konataj esperantistoj de Germana Esperanto-Asocio sub direktado de s-ro d-ro Maximilian Kandt kaj s-ino prof. Marie Hankel; s-ro Antoni Grabowski tralegis la tekston. Ĉiu esperantisto certe salutas ĝoje la eldonadon de tiu verko kaj devus opinii ĝin sia honora devo, helpi al la disvastigado de la belega arteldonaĵo, kiu tion plene meritas. Al tiu teksto, ĉerpita el la anonccirkulero de la verko, ni povas nur aldoni ke tiu libro estas la plej arte eldonita verko de la tuta esperanta literaturo. Ĝi devas esti en la biblioteko de ĉiu artamanta samideano. ”
— Belga Esperantisto n038 (dec 1911)
Citaĵo
„ Germano Esp. Asocio faris grandan servon al Esperanto kaj al nia propagando, eldonante tradukon de tiu grava kaj belega verko de D-ro Fr. Nüchter. Ĉe tiu tradukado laboris aro da Esperantistoj sub la lerta direktado de S-ro Kandt kaj S-ino Hankel. Aliaj sindonemuloj zorgis pri la korektado kaj line S-ro A. Grabowski trarigardis la tuton kaj aprobis la tradukon. Oni vidas, ke niaj germanaj samideanoj, kiel kutime, metode penadis

por liveri al la Esperantistaro bonstilan kaj fidindan tekston.
Cetere la originala verko indis tian metodemon kaj zorgemecon por la okula kaj spirita ĝuado de la artamantoj kaj la nepra artemiĝo de multaj aliaj.
Tiu enfolia kajero (cm. 34,5x26) enhavas 75 pagojn, 54 tabulojn kaj bildojn (t. p. pentraĵoj, mandesegnaĵoj, kupro-kaj ligno-gravuroj, unikolorpresaĵo). La plej bonaj verkoj de Dürer estas modele reproduktitaj, grandparte laŭ originala grandeco.
Mi rimarkis inter aliaj rimarkindaĵoj la portretojn de la patro kaj patrino de Dürer kaj de Dürer mem — la leporon, mirida mandesegnaĵo — Adamo kaj Evon — la faman Kavaliro, Morto kaj Diablon — Melancholia'n - la kvar Apostolojn — la portreton de Holzschuher, k. t. p.

La teksto kiu akompanas la bildojn interese rakontas pri la vivo kaj tempo de Dürer, kaj ĝi tiel klare priskribas la represitajn pentraĵojn kaj gravurojn, ke la desegnitaj scenoj kaj personoj, kun la tuta Dürer-a epoko, kun la tiamaj kredoj, karakteroj kaj moroj, ŝajne revivigas kaj movigas sub la mirigitaj okuloj. Certe, traleginte kaj trarigardinte tiun libron, ĉiu esperantisto povos pli multe koni pri la fama XV-XVI jarcentata artisto ol multaj profesiaj artkritikistoj. ”
— revuo Esperanto n.118 5 mar. 1912

Hans Nüsslein (mortis la 2-an de januaro 1922) estis esperantisto en Regensburg komence de la 20-a jarcento. [1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n259 mar 1922

A. Omlor estis esperantisto el Sankt Ingbert militkaptita en 1915 dum la Unua mondmilito en Francio[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n182 okt 1915

Grafino Luise von Osenburg (mortis en 1918) estis esperantistino el Birstein komence de la 20-a jarcento. [1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n214 jun 1918

Guido Otto, instruisto, estis germana esperantisto komence de la 20-a jarcento, pioniro en Plauen, kie li gvidis la unuan Esperanto-kurso en 1900. Lia lernolibro havis multajn reeldonojn kun pli ol 30 mil ekzempleroj.

Verko
  • Elementar-Lehbuch zum gründlichen Erlernung der int. Hilfssprache Esperanto.
Citaĵo
„ La tuta lernoperiodo estas dividita en 10 lecionojn, ĉiu kun parola kaj skriba ekzerco. La parto de praktikaj tekstoj enhavas anekdotojn, ekzemplojn de komercaj leteroj, eltiraĵojn el paroladoj kaj artikolojn de plej famaj esperantistoj. ”
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)
Citaĵo
„ Laŭ la antaŭparolo de l’verkinto, lia metoda kurslibro prezentas jenajn kvalitojn utilajn por faciligi la instruadon: vortoj estas laŭteme kolektitaj; reguloj estas konkludeblaj el antaŭdonitaj tekstoj; taŭgaj ekzercoj senpene lernigos ilin; parola uzado estas ebligata per multaj frazoj demandorespondaj; tradukaj tekstoj estas zorge gradigitaj. Laŭ tiuj pedagogiaj principoj instruas la 15 lecionoj de libro. Kvar tutpaĝaj bildoj ankaŭ donas okazon por interparolado. En aldono estas diversaj legajoj, listoj de rilataj vortoj kaj afiksoj, deksesregula fundamenta gramatiko kaj du vortaroj. Lernolibro plena je cio bezonata, kiu profitis la spertecon de l’aŭtoro kaj la rimarkojn pri la tri unuaj eldonoj. ”
— Georges Stroele en revuo Esperanto n259 mar 1922

Johanna PAGENSTECHER (mortis la 1-an de februaro 1959) estis sekretariino de la Esperanto-grupo en la universitata urbo Bonn, kiu tiutempe estis la ĉefurbo de okcidenta Germanio..

Richard Partecke (naskiĝis lan 15 de decembro 1923) estis esperantisto en Eisenach. Li gvidis la Scienc-Teknikan Komisionen de GDR. Li studis terminologion de aviado en Esperanto[1]. Li prezentis komunikaĵon Temo kaj amplekso de mikroelektronika fakvortlisto kiel parto de elektronika fakvortaro en Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 1980.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Der Esperantist n119_mar. 1983

Otto Pick (mortis en 1915) estis germana esperantisto el Breslau, prusia Silezio, Germana Regno, en la komenco de la 20-a jarcento. Li mortis en 1915 batalante dum la Unua mondmilito[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n178 jul 1915

Isy Pindur estis esperantisto el Schweldnitz militkaptita en 1917 dum la Unua mondmilito en Francio [1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n198 feb 1917

Josef PONTZ (ponc), germano, doktoro jura kaj notario en Jablonec a. N. (germane Gablonz, Ĉeĥoslovakio). Naskiĝis la 5-an de julio 1895 en Haslau (ĉeĥe Hazlov) apud Aŝ. Esperantisto ekde 1909. Aktive kunlaboris en la landa organizo, prezidis la organizaĵon Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio (GEL).

Rosemarie Post (mortis en 1985) estas esperantistino el Apolda, GDR.

Theodor Pyl (mortis fine de 1914 aŭ en januaro 1915) estis esperantisto el Greifswald mortinta komence de la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n175 feb 1915

Uli RAU (naskiĝis la  13-an de majo 1973, do nun 53-jara) estas germana esperantisto. Li en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis komisionano de Germana Esperanto-Junularo pri renkontiĝoj, dum li estis lernejano en Rheinsheim kaj Philippsburg, civilservanto en 1994 kaj 1995 kaj poste ĝis 2001 estis studento en la Teknologia universitato Dresdeno.[1]. Poste li kompletigis siajn studojn pri ekonomio kaj komerco en la universitato de Trento, kaj ekde la fino de la 2000-aj jaroj laboras en Oslo, Norvegio.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 9
  2. ↑ paĝo en la retejo facebook

Robert Raupp, kuracisto, estis germana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko

  • Esperanto-paradigmaro. Kondukilo por instruado en kursoj kaj kluboj. Eld. la aŭtoro, Freiberg en Saksio, probable en 1932. 48 paĝoj 22x15 cm.

Sinjoro Reber

[redakti | redakti fonton]

Sinjoro Reber (mortis probable fine de 1914) estis esperantisto el Bamberg, reĝlando Bavario en la Germana Regno, mortinta dum la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n173 jan 1915

Barono de Reinsperg

[redakti | redakti fonton]

La Barono de Reinsperg (mortis en 1915) estis esperantisto el Breslau, Prusia Silezio, Germana Regno, mortinta dum la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n182 okt 1915

F. Reifschneider

[redakti | redakti fonton]

F. Reifschneider (mortis en 1915) estis esperantisto el Berlino mortinta dum la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n180 aŭg 1915

- kio? -

Matthias REIMANN estas esperantisto el Nordhausen, urbo en la federacia lando Turingio de Germanio, kiu interalie aktivas en la regiona Esperanto-Societo Sudharco, sed internacia plej elstaras kiel estrarano de de Esperantista Go-Ligo Internacia kaj kiel organizanto de retaj Goo-turniroj sur interreta KISEIDO Go-Servilo, kiun partoprenas interesatoj pri goo kaj Esperanto el la tuta mondo uzante komputilojn.

Hermann REMERS estas germana tornisto kaj historia esperantisto, kiu naskiĝis en 1891 en Duseldorfo (Düsseldorf) kaj mortis la 14-an de oktobro 1928. Li estis aktivulo en la loka laborista grupo, kunfondinto de la eldon-kooperativo de SAT kaj la kasisto ĝis 1924. Kunlaboris al SAT-gazetoj. EdE-R

Karl-Heinz RENSCHLER (naskiĝis en 1923, mortis la 20-an de aŭgusto 1993) estis UEA-fakdelegito pri turismo en Bad Krozingen (Germanio).

Ursula RICHTER (naskiĝis en 1919, mortis la 7-an de majo 2001) estis longe aktiva en la Esperanto-grupo Frankfurta, kiu organizis kursojn en sia hejmo.

Kurt RIEDEL (ridel), naskiĝis la 29-an de oktobro 1891 en Jugelsburg, urboparto de Adorf (Vogtland), estis germana esperantisto, doktoro pri filologio kaj docento ĉe la pedagogia instituto de la Teknologia Altlernejo en Dresdeno. Riedel prelegis pri Esperanto en la Pedagogia Instituto kaj estis redaktanto de „Internacia Pedagogia Revuo“ de 1929 ĝis 1933.

Johann RIEDL (naskiĝis en 1913, mortis en 1999) estis germana esperantisto kaj iama delegito de UEA en Esslingen, Virtembergo, Germanio.

Johan Röder (mortis en 1921) estis socialista esperantisto el Werden komence de la 20-a jarcento. Li estis ano de Germana Laborista Esperanto-Asocio (fondita en aprilo 1911). Li mortis pro apopleksio.

A. Rosenberg

[redakti | redakti fonton]

A. Rosenberg (mortis en 1915) estis esperantisto el Berlino mortinta dum la Unua mondmilito.[1] La familia nomo indikas ke probable li estis juda germao, sed pri tio mankas skriba konfirmo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n180 aŭg 1915

Eugen Rüdig (mortis en 1915) estis esperantisto el Gummersbach, kiu mortis dum la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n176 apr 1915

Elli Rühle (naskiĝis la 9-an de marto 1913) estis esperantisto en Meißen.

Georg Chr. SACK (naskiĝis en 1912, mortis la 4-an de januaro 1975 en Heidelberg, Germanio) estis altlerneja muzikinstruisto, unu el la plej agemaj komitatanoj de Muzika Esperanto-Ligo kaj de 1963 ĝis 1975 la sekretario de la liga Muzika Terminara Komisiono.

Martina SACHS-BOCKELMANN (instruistino vivanta en Stromberg, Rejnlando-Palatinato), filino de la esperantisto Rüdiger Sachs, naskiĝinta komence de la 1960-aj jaroj en Namibio, ĝis nun menciiĝas nur per unu frazo en la artikolo pri sia patro, kvankam ŝi tre aktivis en Germana Esperanto-Junularo dum ŝi estis lernejano en Eschwege, norda Hesio, kaj en la sekvaj unuaj jaroj de studado. Ŝi daŭre aktive partoprenas UK-ojn kaj aliajn esperantistajn eventojn, ekzemple en aŭgusto 2024 estis en la 109-a UK en Aruŝo, Tanzanio.

Maria Sahler (naskiĝis probable en 1896 - mortis la 2-an de septembro 1923) estis flegistino kaj esperantistino en Hattingen komence de la 20-a jarcento. Ŝi salutis en la Universala Kongreso de Nurenbergo.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n279 nov 1923

Franz Salzbrenner (mortis en 1920) estis esperantisto el Seelingstädt komence de la 20-a jarcento. Li estis fervora pacifisto, antialkoholisto, antitabakisto, ter- kaj loĝejoreformisto[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n244 dec 1920

Hans SCHÄPER, estis germana esperantisto loĝinta en la unua duono de la 20-a jarcento en Essen, Germanio. Li estis la edzo de la brita esperantistino Mabel Victoria Schäper, naskita Hewetson (naskiĝjaro nekonata, mortis la 6-an de februaro 1933), kiu pro li translokiĝis al Germanio[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ La Brita Esperantisto - numero 335, marto (1933)

Gustav SCHATTAT [ŜA:tat] estis germana esperantisto kaj revizoro. Li naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1885 en Königsberg.

Verkis:

  • „Esperanto-Führer“, lernolibro, 1926; „Einführung in die deutsche Sprachlehre“ (kursa helplibro kun ideoj por Esperanta teorio), 1927 en Hamburgo.

Hanna Scheffs (naskiĝis la 23-an de novembro 1914) sindikata sekretariino, estis germana esperantistino en Potsdam, kies grupo ŝi estis estrarano, ŝi ankaŭ estis kaj membro de la Centra Estraro de GDREA. Ŝi lernis Esperanton en 1974. Ŝi ricevis la plej altan distingon de Kulturligo de GDR, la Johannes-R.-Becher-medalon en oro[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Der Esperantist n124_feb.1984

Selma Schlesinger (mortis en 1919) estis esperantistino el Breslau, prusia Silezio, Germana Regno, komence de la 20-a jarcento. Ŝi post la fondiĝo de la urba klubo en 1908[1] plurajn jarojn estis estrarano de la loka grupo.[2].

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Laborista urba Esperanto-grupo jam fondiĝis en 1905, sed ĉi tie temas pri la ĝenerala grupo, kiu fondiĝis interalie pro la multaj gazetaraj artikoloj lige al la UK 1908 en la same sudorienta germana urbo Dresdeno.
  2. ↑ revuo Esperanto n233 jan. 1920

Natalia von SCHENCK (naskiĝis la 26-an de julio de 1840; mortis la 19-an de majo 1921) estis germana esperantistino el Arnsberg. Ekde 1905 ŝi loĝis en Almoloya de Alquisiras, Meksiko, en la bieno "Los Arcos". Ŝi kune kun la amikino Alice L. Nohl estis unu de la ĉefaj propagandistoj de Esperanto en Meksiko. Krome ŝi ankaŭ aktivis en la socia vivo. Ŝi estis protektantino de la blinduloj kaj ŝi enkondukis la brajlo-sistemon al Meksiko. Estas infanlernejo (escuela preescolar general) en la kolonio Santa Teresa en Huehuetoca nomita omaĝe al ŝi.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
iuj partoprenantoj de la IFEF-kongreso 1967 en Fulda, 5-a de dekstre Heinz Schindler

Wilhelm Schimmel (naskiĝis 1829 - mortis 1925) kantisto, estis esperantisto en Dresden en la unua duono de 20-a jarcento.[1]

Heinz SCHINDLER [ŜI:NDla] (1920-2012) estis germana esperantisto, emerita fervoja oficisto, vivanta en la urbeto Schwelm de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. La apuda foto de la IFEF-kongreso 1967 en Fulda pruvas ke li jam en la 1960-aj jaroj estis aktiva esperantisto. Laŭ nekrologo en revuo Esperanto (januaro 2013) li mortis la 27-an de septembro 2012. La revuo Esperanto aktuell 4/2013 indikas, ke li mortis inter printempo 2012 kaj printempo 2013.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Julie SCHINDLER estis esperantistino aktiva en la unua duono de la 20-a jarcento en Görlitz. Interalie, en 1913 ŝi elektiĝis kasistino de la urba Esperanto-Societo Zamenhof. Julie Schindler estas ŝia naskiĝnomo, kiun ŝi havis kiel fraŭlino. Ĝis nun mankas informoj, ĉu ŝi poste edziniĝis kaj eble ŝanĝis la familian nomon. Evidente, ankaŭ mankas datoj pri naskiĝo kaj morto.

Hans SCHIEBL [ŜI:bl] komence de la 20-a jarcento estis germandevena aŭstra poŝtdirektoro en Vieno, laŭ la stato de la jaro 1934 jam pensiiĝinta. Li speciale laboris en katolikaj rondoj por Esperanto, kaj multajn jarojn estis kasisto de katolika Esperanto-unuiĝo en Vieno.

Maria Schmalzl (mortis la 30-an de septembro 1923) estis esperantistino el Weiden.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n279 nov 1923

Willy Schmitt (mortis en 1915) estis germana esperantisto el Kronach in Oberfranken komence de la 20-a jarcento. Li mortis en 1915 batalante dum la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n178 jul 1915

Adolf Schmidheim (mortis en 1920) estis germana esperantisto el Narva, kies loka grupo li estis prezidanto. Li estis mortpafita fine de 1918 de la sovetunia armeo.

Bodo SCHNEIDER (naskiĝis en 1931 kaj mortis la 24-an de januaro 2000 en Porvoo, Finnlando, prononco [BO:do ŜNAJ:da]) estis fakdelegito pri fiziko.

Josef SCHNEIDER [JO:zef ŜNAJ:da] estis germana esperantisto kaj inĝenieria profesoro ĉe la germana komerca akademio en Karlovy Vary (Karlsbad, Ĉeĥoslovakio). Li naskiĝis la 13-an de majo 1895 en Moravská Ostrava, kaj estis esperantisto de 1924. Josef Schneider fondis Esperanto-grupon en Karlovy Vary, kaj oficiale instruis Esperanton kiel laŭvolan fakon en sia lernejo.

Ernst Schonert (naskiĝis la 13-an de junio 1907) estis germana esperantisto. Li instruis esperanton en Berlino dum la 1960-aj jaroj, inter lia lernintoj estas Hella Sauerbrey, kaj estis redaktoro de Berlina informilo de 1974 ĝis 1979.

Hermann SCHRÖDER [HERman ŜRE:da] (naskita en 1920; mortinta komence de 1999) estis prezidanto de Budhana Ligo Esperantista kaj inter la jaroj 1974 kaj 1979 redaktoro de ties Budhana Kuriero, iama delegito de UEA pri budhismo, kaj aŭtoro de la libreto Budho kaj la moderna homo (1979).

Nathalie SCHUCHERT (naskiĝis la  29-an de aprilo 1974, do nun 52-jara) estas germana esperantistino. Ŝi en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis komisionanino kaj ekde 1995 estraranino de Germana Esperanto-Junularo pri kulturo, dum ŝi estis lernantino en Germersheim kaj poste ekde 1995 studento de romanistiko en Majenco.[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 20

Edmund SCHULZ (mortis en 1921[1]) kalkulkonsilanto, estis germana esperantisto en la urbo Schweidnitz de Silezio, kies loka Esperanto-grupo li fondis. En 1909 li lernis Esperanton en la unua urba kurso de Esperanto, gvidita fare de Julie Wolfson el Breslau; sekve de tiu kurso fondiĝas vigla urba Esperanto-grupo, kies prezidanto iĝas Edmund Schulz. Jam en la sekva jaro, 1910, li en la najbara urbo Liegnitz okazigas publikan paroladon pri Esperanto kaj sekvan Esperanto-kurson, sekve de kio tie fondiĝas propra urba Esperanto-grupo. Post la unua Mondmilito li vivis en Überlingen ĉe la Bodenlago.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n250 jun. 1921

Heinrich Schuster (mortis 1928) estis esperantisto el Zwickau en la unua duono de 20-a jarcento.[1]

Steffen PIETSCH [ŜTEfn PI:Ĉ], ekde la edziĝo Steffen SCHÜSSLER [ŝisler] (naskita la  5-an de januaro 1970, do nun 56-jara) estas germana esperantisto kaj informadikisto. Li en la 1990-aj jaroj, dum studado de ekonomika matematiko en la Teknologia Universitato Berlino, estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo kaj gvidis ties oficejon en Berlino.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Esperanto n332 apr 1928
  2. ↑ ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 5

Hans SCHÜTT (naskiĝis en 1908, mortis la 2-an de decembro 1993 en Hamburgo, Germanio) estis tra 37 jaroj UEA-fakdelegito pri komerco kaj regula membro de Societo Zamenhof.

E. Schwarz

[redakti | redakti fonton]

E. Schwarz (mortis en 1915) estis esperantisto el Berlino mortinta dum la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n180 aŭg 1915

Karl Schwingshandl (mortis 1927) policano, estis esperantisto en Salzburg en la unua duono de 20a jarcento. [1]

Andreas Sebald estis esperantisto malaperita la 15-a de septembro 1916 dum la Unua mondmilito en la batalo de Somme. [2]

Erich Seidemann (naskiĝis la 22-an de majo 1903[3]) estis esperantisto en Dresdeno. Germanlingva referenco[4] asertas, ke li fine de la 1920-aj jaroj estis tre akcita socialisto en la urbo kaj funkciis kiel sekretario de la kamarado Herbert Wehner, kiu poste de la diktaturo de Nazia Germanio fuĝis al Svedio kaj post la Dua Mondmilito decidis ne reveni al Dresdeno, kiu nun situis en la Sovetunie okupita zono de postmilita Germanio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Esperanto n323 jul 1927
  2. ↑ revuo Esperanto n195 nov 1916
  3. ↑ Laŭ Der Esperantist n.119 mar. 1983, p. 69, li naskiĝis en 1908
  4. ↑ informoj en la publikaĵo Wehnerpost, eldono 20, paĝoj 6 kaj 7

G. Sellin

[redakti | redakti fonton]

G. Sellin (mortis en 1921) estis esperantisto el Schwerin, tradukinto de germanaj popolkantoj. Unu el siaj tradukoj aperis en la kantaro "Germanaj Popolkantoj".

Sengewald (mortis probable fine de 1914) estis germana esperantisto el Hirschfelde, mortinta komence de la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n173 jan 1915

Th. Sherer

[redakti | redakti fonton]

Th. Sherer (verŝajne la familia nomo misskreibiĝis kaj vere estis Scherer, n. probable en 1836, m. komence de 1919) estis esperantisto el Lubeko. [1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n225 majo 1919

Tobias Sigel estis germana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento. Li esperantigis:

Citaĵo
„ La malspertulo estas la aŭtoro mem, kiu vojaĝis Usonon dum sia junaĝo por trovi porviron (sic) kaj kies komenca restado en la Nova Mondo estis intersekvo de mizeroj, de suferadoj, de seniĝadoj kaj mankoj, kiujn li rakontas kun neelĉerpebla bonhumoro, ne ŝparante tamen merititan ungoskrapon al tiu aŭ alia riĉa senkorulo. La traduko estas entute bonefarita, kvankam ĉi tie kaj tie la atenton de l' leganto trafos ĉu vorto malbonsence uzita, aŭ ne ĝuste kunmetita, ĉu esprimo tro laŭvorte tradukita, ĉu gramatika nekorektaĵo. (Ekzemploj: kompanio, anst. kunularo aŭ ĉeesto; sklavofoirejo; anst. sklavofoiro; «ĉio bone marŝis»; anst. sukcesis; la adiaŭo de tiu arbara idilio, anst. «al»; Ĉio estis plenega per laboristoj, anst. «de»; laboro kio, anst. kiu.) ”
— Belga esperantisto n124 (jun 1925)
  • Hugo Erichson. Kremacio kontraŭ Enterigado. Eld. Kremecia Asocio de Ameriko, Cincinnati, probable en 1923.
Citaĵo
„ Jene pledo por kremacio estis perdite en Indianopolis (Usono) ke en le Instituto de Carnegie (Pittsburgh) en 1913. Gi bone klerigas la kialon de tiu progresema movado, gian historion, ĝian gravecon je higiena vidpunkto, gian ekonomian profiton, la kontraŭajn ergumentojn. La temo, se ne distra, estas studinda. Ĉar la broŝuro estas senpage dissendate kej klere melgraŭ kelkaj lingv- au preseraroj, ĝia instruiga legedo estes rekomendinde. ”
— revuo Esperanto n274 jun 1923

Karl SIMON (naskiĝis en 1896, mortis la 12-an de aŭgusto 1989 en Munkeno, Germanio) estis UEA-fakdelegito pri fervojoj dum trideko da jaroj. Ne konfuzu lin kun la forst-sciencisto Karl-Hermann Simon.

Rudolf SKORUPPA (naskiĝis en 1930, mortis en 2003) estis delegito kaj fakdelegito pri fotografio, katolikismo kaj naturkuracado (1995-2002), mortis la 2-an de novembro 2003 en Bad Wörishofen (Germanio).

F. Soegel

[redakti | redakti fonton]

F. Soegel (mortis probable fine de 1914) estis germana esperantisto el Den Hof mortinta komence de la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n173 jan 1915

Josef SOMMER estis germana esperantisto en la mezo de 20-a jarcento. Nenio plia jam konatas, kvankam lia vortaro (vidu sube) ekstis ekstreme populara inter germanaj esperantistoj en la dua duono de la 20-a jarcento kaj lia nomo do estis tre konata.

Verko:

Prof. Dr. Georg Sörgel botanikisto (naskiĝis en 1911 - mortis la 12an de julio 1961) estis germana esperantisto el Quedlinburg. Li ludis gravan rolon en la unua etapo de la revigligo de organizita Esperanto-movado de GDR. Georg Sorgel jam eklernis Esperanton en sia junaĝo. Kiam li post la milito, en la jaro 1948, eklaboris en Quedlinburg ĉe la Planinstituto post kelkaj jaroj en tiu urbo ekfunkciis la unuaj Esperanto-kursoj, laŭ lia iniciato.

Dr. Harmut Sögel esperantisto en Germanio. En januaro 1984 li doktoriĝis per disertacio kun la temo "Ein System der deutschen Verben im EDV-Bereich ais Grundlage für die linguistische Datenverarbeitung mit einem Vergleich zu englischen und Esperanto-Verben" (Sistemo de germanaj verboj en la elektronika, datumprilabora sfero kiel bazo por la lingvistika datumprilaborado, kompare kun anglaj kaj Esperantaj verboj) ĉe la Humboldt-Universitato en Berlino. La disertacio ekestis sub gvido de prof. d-ro Georg F. Meier[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Der Esperantist n126_apr. 1984

Stefan Sklepik estis esperantisto en Posen komence de la 20-a jarcento.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n166 apr 1914

Emil Sprotte (mortis en 1920) estis esperantisto en Berlino komence de la 20-a jarcento je hispana gripo. Li estis aŭtoro de stenografio "Aoro" kaj multe tradukis el Korano. Li propagandis en Azio.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n236 apr 1920

Adolf Steinhagen (mortis en 1915) estis germana esperantisto el Hagen en la komenco de la 20-a jarcento. Li mortis en 1915 batalante dum la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n178 jul 1915

Georg S. STREIDT estis germana esperantisto de la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

  • Esperanto-Lehrbuch für Volksschulen: auf Grundlage der Anschauung und des Erlebnisses in zwei Teilen mit 30 Bildern. Eldonis Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig. 1922.
Citaĵo
„ La germanaj propagandistoj ja ne rajtis plendi pro manko de lernolibroj en sia lingvo. La ĵus aperinta libro de G. Streidt tamen ne estas troa. Ĝi celas speciale la instruon de Esperanto al lernantoj de la popol-lernejoj, do al infanoj. Kaj ni povas senhezite diri, ke ĝi bonege trafas sian celon. Ĝi estas bazita sur la aktiva metodo. Ni estas certaj ke per tiu nova libro la instruantoj atingos bonegajn rezultatojn. ”
— Belga Esperantisto n085-086 (mar-apr 1922)
Citaĵo
„ Nenecese estas, laŭ ni, ripeti laŭdojn, kiujn meritis la apero de la unua parto de tiu libro. Bonega instruilo, kiu certe havos grandan influon super la enkonduko de nia lingvo en la lernejoj de germanlingvaj landoj. ”
— Belga Esperantisto n088-089 (jun-jul 1922)
Citaĵo
„ Ankaŭ tiun novan lernilon verkis pedagogia fakulo. Uzota nur de junaj lernantoj, ĝia metodo estas tiu de vido kaj vivo. Unua parto liveras la prilaborotan materialon, t. e. frazoj, dialogoj, tekstoj, bildoj, el kiuj la lernantoj, gvidataj de sia instruisto, eltiros mem la regulojn de l’lingvo. Dua parto konsistas el resumo de tiuj reguloj, el diversaj ekzercoj parolaj aŭ skribaj; tria, donas la necesajn vortojn kaj ilian tradukon. Aranĝita por instruado en la du lastaj jaroj de l'popola lemejo, la verko ampleksos du apartajn volumojn; la unuan ni nun povas taksi. Per sia taŭga aranĝo, per la nura rekta metodo uzata, per la libereco lasata al instruisto, ankaŭ per la klareco de l'bildoj kaj de l’preso, la libreto meritas laŭdon kaj espereble estos latata de multaj germanlingvaj geknaboj.G. S. revuo Esperanto n259 mar 1922 ”
Citaĵo
„ Jam estis priparolita kaj laŭdita la unua parto de tiu ĉi instrulibro por popollernejoj. La dua parto, por duajara studado estas same bonega. La ĉapitroj rilatas al la sama temo: la onklo de l’geknaboj, kun kiuj ni konatigis en la unua libro, faras vojaĝon komercan ĉirkaŭ la mondo; rakonto pri tiu vojago, anekdotoj kolektitaj en la trapasitaj landoj, leteroj de la onklo al la nevo, ĉio ornamita per belaj instruaj bildoj, formas la baztekstaron por instruo; al ĝi la praktika utilo kaj la idealo de nia movado estas lerte aldonitaj. Sur postaj paĝoj venas la resumaj reguloj eltireblaj el la tekstoj, la taskoj por lernantoj kaj fine la vortlistoj. Certe germanaj instruistoj kaj geknaboj posedas, por esperantaj kursoj dum la du lastaj jaroj de l’ unuagrada lernejo, la plej bonajn ĝis nun eldonitajn lernolibrojn. ”
— revuo Esperanto n261 maj 1922

Paul STRING, naskiĝis la 5-an de marto 1930 kaj mortis 82-jara la 29-an de julio 2012,[1] estis germana esperantisto kaj elektronikisto el Dresdeno, Saksio. La revuo Esperanto aktuell 4/2013 indikas, ke la jarkunveno de GEA la 19-an de majo 2013 kadre de la Germana Esperanto-Kongreso aparte memorigis pri li.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Theodora Stubenrauch (naskiĝis probable en 1850 - mortis en 1921) estis esperantistino el Charlottenburg, kvartalo de Berlino, komence de la 20-a jarcento.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n250 jun. 1921

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Erwin STOLPE (naskiĝis en 1894, mortis la 13-an de aprilo 1970) estis germana esperantisto, vic-prezidanto de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj. Li partoprenis la organizitan Esperanto-movadon jam de 1913. Inter 1947 kaj 1960 li deĵoris kiel juĝisto ĉe la supera tribunalo de Berlino.

Eduard Szynianowski (mortis en 1918) estis esperantisto el Bromberg, kiu mortis en batalo ĉe la pola limo dum la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n224 apr 1919

J. Tamke (naskiĝis probable en 1886; mortis en 1919) estis esperantisto el Agathenburg, distrikto Stade en la nordokcidenta Germana Regno (provinco Hanovro de la reĝlando Prusio). Li propagandis precipe inter la senalkohola movado de Bontemplanoj, al kiuj li apartenis. Li mortis pro la pandemio hispana gripo en 1919[1]. En la listoj de partoprenantoj de la UK 1913 en Berno li aperas kun iom malpli mallongigata persona nomo "Joh.", [2] kio supozigas ke lia plena persona nomo estis Johann aŭ Johannes. En la samaj listoj de partoprenantoj de la UK 1913 en Berno aperas ankoraŭ la nomoj de esperantistino Grete kaj esperantisto Klaus Tamke el Agathenburg, kiuj ĉiukaze estis familianoj, probable gefratoj. Krome en la jarlibro de UEA el 1922 listiĝas iu esperantistina fraŭlino O. Tamke, evidente pli juna familiano, same el Agathenburg. Ŝi en la jarlibro de 1922 listiĝas kiel unu el la financaj garantiantoj de la asocio. [3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Paul Tauche estis esperantisto militkaptita en 1916 dum la Unua mondmilito en Handforth (Q971521), vilaĝo kaj civila paroĥo en la historia graflando Cheshire de Anglio en Britio.[1] kaj poste en Hawick (Q68815654), civila paroĥo en Skotlando, Britio.[2] La germana esperantisto Arthur Brühe samtempe iĝis militkaptito en la sama vilaĝo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n193-194 sep-okt 1916
  2. ↑ revuo Esperanto n195 nov 1916

E. Thiele

[redakti | redakti fonton]

E. Thiele (mortis en 1922) estis esperantisto el Elberfeld, kies loka Esperanto-grupo li estis prezidanto ekde 1910, komence de la 20-a jarcento.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n258 fev 1922

Franz Thiele (mortis en 1917) estis esperantisto el Rudolstadt mortinta dum la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n207 nov. 1917

Hans TRESSEL estis komercisto kaj dum pli ol duonjarcento esperantisto en Munkeno. Li plenumis la funkcion de UEA-delegito en la bavara ĉefurbo dum 53 jaroj. Interalie li estis gastiganto de la propaganda piedvojaĝo de Parizo al la UK 1912 en Krakovo, kiu gastis en Munkeno inter la 24-a ĝis 26-a de julio de tiu jaro.

Luise TRESSEL (naskiĝis en 1888, mortis la 9-an de julio 1975), vidvino de la iama UEA-delegito Hans Tressel en Munkeno, Germanio (kiu sian delegitan funkcion plenumis dum 53 jaroj). Ankaŭ s-ino Tressel estis dum multaj jaroj aktiva en la movado kaj mem estis membro de UEA.

Wilhelm TREUDE (mortis la 12-an de julio en Stuttgart, Germanio) estis dumviva membro de UEA kaj malavara subtenanto de ĝia laboro - speciale ĉe Unuiĝintaj Nacioj.

Claude TRÉSORIER, naskiĝis la  4-an de majo 1948, do nun 78-aĝa, estas franca esperantisto vivanta en la germana urbo Göttingen. Li estas la filo de Jacqueline Trésorier. Claude Trésorier laboras kiel docento en la instituto pri romanistiko de la universitato de Göttingen, kaj movade interalie estas delegito de UEA.

Reinhard UHDE estis aktiva laborista esperantisto en la nordgermana havenurbo Bremeno, aparte aktivema interalie en la 1950-aj jaroj. Li estis redaktoro kaj eldoninto de la germanlingva gazeto Grenzenlos ("senlime"), subtitolo Blätter von heute für Weltbürger von morgen ("folioj de hodiaŭ por mondcivitanoj de morgaŭ"), kunlabore kun la Libera Esperanto-Asocio (de SAT por germanlingvaj teritorioj) kaj la asocio TANEF (Turisma Asocio de Naturamikoj - Esperanto-Fako).

Ernst Ulitzsch (mortis en 1919) estis esperantisto kaj instruisto el Gera dum la komenco de 20-a jarcento.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n224 apr 1919

Robert Veigel (naskiĝis la 6-an de julio 1904, mortojaro ne konata, sed sendube post la 70-a naskiĝtaga reveno en 1974) estis germana esperantisto kaj prezidanto de DLR Suhl en GDR[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Gerhard VOGEL (naskiĝis en 1910, mortis post longa malsano la 30-an de marto 1979) estis esperantisto kaj multjara fakdelegito de UEA pri turismo en Kolonjo, Germanio.

Meta Voigt (mortis en 1918) estis esperantistino el Hirschberg, prusia Silezio, Germana Regno, komence de la 20-a jarcento.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n219 nov 1918
Friedrich Volk en 1955

Friedrich VOLK (naskiĝis la 15-an de aprilo 1894, mortis komence de decembro 1993) estis dumviva membro de UEA, honora membro de Germana Esperanto-Asocio kaj multjara gvidinto de la Esperanto-grupo en Würzburg.

Paul Voss estis germana esperantisto en Leipzig en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko
  • La evoluo de la Leipziga foiro. Eld. la aŭtoro, probable en 1925.
Citaĵo
„ En lukse eldonita 32-paĝa broŝuro la aŭtoro pritraktas la historion kaj la evoluon de la Leipzig’a fojro [tiel] de la 12-a jarcento ĝis nun (do, 1925). Multaj fotografaĵoj prezentas la diversajn fakojn de la foiro. Por vizitontoj nepre posedenda libro. ”
— Bulgara Esperantisto, j06 n11-12 jul-aŭg, 1925

Vincenz WACHUTA estis esperantisto en Germanio dum la unua duono de 20-a jarcento.

Traduko

  • W. Weith. Al la Homojkoneco! Enkondukskribo kun bildoj. Komunike krimuloj-studajoj. Longjaraj studadoj kaj multnombraj spertecoj (tiel). Trad. Vincenz Wachutka. Eld. la aŭtoro. Mittelwalde, probable en 1933.
Citaĵo
„ La titolo klarigas la celon de la aŭtoro, al kiu ni rekomendas ke li estonte sin turnu al pli kapabla tradukanto por siaj venontaj Esperanto-eldonoj. ”
— Belga esperantisto n199 (jan-feb 1933)

Hermann WAGNER (naskiĝis en 1898, mortis la 17-an de julio 1975 en Fürth, Germanio) estis membro de UEA ekde 1947, dum la lastaj 20 jaroj de sia vivo regule en la kategorio de membro-subtenanto. Li estis ankaŭ delegito kaj fakdelegito. Pli konata estas lia samnomulo Hermann Wagner.

Erich Wald (naskiĝis la 22-an de aprilo 1902) estis esperantisto en Dresdeno, Saksio, ekde 1949 en GDR.

Oskar Walter (naskiĝis la 1-an de decembro 1903) estis esperantisto en Zittau, Saksio, ekde 1949 en GDR. Li loke konatiĝis precipe kiel fotisto de malurbaj pejzaĝoj.[1] En 1979 li ricevis honoran medalon de la Centra Laborrondo Esperanto (germane Zentraler Arbeitskreis Esperanto, ZAKE) en la Kulturligo de GDR.[2] Mortodato de li ne estas konata.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Walter Weckel (mortis en 1917) estis esperantisto mortinta dum la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n209 jan 1918

Ludwig Wegener estis germana esperantisto kaj verkisto.

Verko:

  • La arto fariĝi centjara, eld. Limburger Vereinsdrückerei - Esperanto-fako, unua eldono 1953, Limburg (Lahn).
Citaĵo
„ En ĉi tiu interesa verketo, la aŭtoro traktas klare kaj koncize pri unu el la plej gravaj problemoj de nia epoko, nome: la nutrado, kiu, bedaŭrinde, estas sufiĉe malzorgata de nia socio. Sekvante tiel nekompreneblan konduton, la nunaj generacioj riskas plej evidente sian ekziston. La solvo, kiun prezentas la germana kuracisto, ne estas — kiel eble maliculo povas supozi — la greftado de bestaj glandoj en la homan organismon, aŭ la apliko de nova kaj mirakla eliksiro. Tute neniel! Ambaŭ sciencaj metodoj malsukcesis. La programo estas alia: «Modera vegetara manĝado, sufiĉe da laboro, necesa ripozo, abunda movado, multe da akvo, suno, aero, saŭno, k. t. p. krom spirita laboro kaj interna trankvileco». Unuvorte: praktiki la naturajn rimedojn por konservi la sanon, sekvante regule la veran vojon. Rilate la aplikon de saŭno (varmoprodukta aparato) mi rimarkigas, ke D-ro V. Ferrandiz perfektigis ĝin. Per tiu moderna aparato, nomata «Vigorsauna», nia organismo estas saturita de pura oksigeno. D-ro Wegener insistas emfaze pri la graveco de la nutrado. Certe, li plene pravas, ĉar ju pli simpla kaj natura estas la nutraĵo ricevita, des pli bela kaj harmonia rezultas la propra vivo. Oni ne forgesu, ke multe glavas konstrui bonajn fundamentojn. La aŭtoro ankaŭ rekomendas daŭran intelekton laboron, kun la celo plivigligi nian spiriton. Li donas etikan ekzemplon, dirante: «Mi havis pli ol sesdek jaroj, kiam mi komencis lerni Esperanton!» Ĉu vi volas esprimon pli elokventan? Nu, fine jam, varme mi rekomendas al vi, kara leganto ĉi tiun mirindan libreton. Ĝia filozofia kaj scienca enhavo nutros vian personecon per altaj pensoj kaj valoraj principoj, ununura maniero efektivigi per naturaj rimedoj la sinceran deziron de l' aŭtoro, t. e. fariĝi centjara! ”
— Boletín n060 (dec 1953)

Hermann WEHRHEIM (naskiĝis en 1885, mortis la 4-an de majo 1977, en Hildesheim, Germanio), estis germana esperantisto. D-ro Wehrheim estis membro de UEA seninterrompe dum la lastaj 30 jaroj de sia vivo.

Josef WEIDACHER (naskiĝis en 1920, mortis la 8-an de julio 2000) estis germana esperantisto kaj fervojista aktivulo. Li estis honora membro de la Esperanto-Klubo Munkeno.

Albert Weinhold (n. en 1904, mortis la 12-an de aŭgusto 1981) estis esperantisto en Leipzig. Li estis aktik´va membro de GLEA, ĝis ĝi malpermesiĝis en 1933 fare de la regantoj de nazia Germanio, kaj ankaŭ aktivis en la Centra Laborrondo Esperanto de GDR ekde 1965. Lia dokumenta heredaĵo konserviĝis en la Centra Laborrondo, kiu ĝuste en 1981 fariĝis la Esperanto-Asocio de GDR.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Rudi WEISS (naskiĝis la 22-an de aprilo 1910) estis esperantisto el Zwickau.

Uwe WEISS (n. en la 1960-aj jaroj en la tiama ŝtato GDR) apud Adrian Bourcevet, Sabine Trenner, Heidi Schiller, Torsten Bendias, Steffen Pietsch, Andreas Jacobs kaj Sandra Kinast aktivis en la fonda periodo de „Die Esperanto-Jugend“ (GDR), post kiam la Junulara Komisiono de GDREA en novembro 1989 decidis, krei sendependan junularan organizon. En januaro 1990 ĝi estis jure allasita.[1] Li aparte engaĝiĝis en la Esperanto-Junularo Brandenburgio/Berlino (EJB). Pliaj datumoj pri naskiĝjaro aŭ -loko, studado, profesio kaj nuna vivloko estas ankoraŭ ne notitaj en Vikipedio, sed kiel ĉe ĉiuj nomoj en tiu ĉi listo bonvenas ampleksigoj - kaj aparte bonvenas ekstervikipediaj referencoj, aldonataj piednote.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Bendias, Torsten: Die Esperanto-Jugend in der DDR. Zur Praxis und Lebenswelt sozialer Strömungen im Staatssozialismus. LIT-Verlag Dr. W. Hopf, Berlin 2011, p. 212

M. Weissbach

[redakti | redakti fonton]

M. Weissbach (mortis probable fine de 1914) estis esperantisto el Geyer, reĝlando Saksio, Germana Regno, mortinta komence de la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n173 jan 1915

Heinz WEISSFLOG (mortis la 17-an de junio 1993) estis germana esperantisto vivanta en la komunumo Bergen auf Rügen. Laŭ nekrologo en la revuo Esperanto aktuell, n-ro 8/1993 (paĝo 7), li estis ekde novembro 1987 vigla esperantisto, seninterrompe agis por la humanisma ideo kaj fondis en 1988 subdistriktan ligon de GDREA de la insulo Rügen.

Ehrenfried Wengler (naskigis la 12-an aprilo 1891 - mortis la 2-an de julio 1915) estis esperantisto el Berlino, sekretario de la praa Esperanto-Gruparo Berlin kaj post 1913 delegito de UEA. Li estis mortinta dum batalo de Champagne ĉe atakado de Galicio[1].

Noto: Kion ĝuste celas la lasta frazo, restas malklara. Estis Unua Batalo de Ĉampanjo (Q989093) en decembro 1914-marto 2015 kaj Dua Batalo de Ĉampanjo (Q548680) en septembro-novembro 1915 kadre de la Unua mondmilito, do ke li estis mortinta dum batalo de Champagne en julio 1915 teknike ne eblas, maksimume ke li mortis en armeo lazareto pro vundiĝo en la unua batalo duonjaron pli frue, sed la duonfrazo "ĉe atakado de Galicio" restas plene nekomprenebla.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n185 jan 1916

Agnes WERMKE estis germana instruistino. Ŝi deĵoris kiel parolintino por Esperanto ĉe la unua radio-sendstacio en Königsberg de 1927, ĝis la detruo de la demokratio en 1933. Ŝi verkis: „La konsonant-kombinoj de Esperanto kaj la demando de l' silabo-disigo“ (1910, 62 paĝoj).

Ernst Wichert (naskiĝis la 29-an de julio 1886; mortis la 8-an de junio 1977) estis germana esperantisto en Berlino.

Walter WICHMANN (naskiĝis la 23-an de februaro 1929 en Perkuhnen*, Orienta Prusio, hodiaŭ Перекрёстное (Perekrjostnoje), Kaliningrada provinco, mortis la 11-an de aŭgusto 2021 en Wiesbaden) estis germana esperantisto. Li lernis la lingvon ĉirkaŭ la jaro 1950 kaj estis dum preskaŭ dudek jaroj prezidanto de Esperanto-Grupo Wiesbaden.

* Pri la origino de la loknomo vidu la tekston pri Perkūnas, la ĉefa dio de la balta mitologio.

Fritz WICKE (n. la 1-an de majo 1881 en Dresdeno, m. dum 1940 en Chemnitz,[1] en vikidatumoj) estis germana esperantisto, matematikisto kaj filologo. En 1905 li 24-jara doktoriĝis (Dr. phil.) en la Friedrich-Schiller-Universitato Jena. En la Esperanto-literaturo konatiĝis aparte lia esperantlingva traduko de la novelo La Nigra Galero de Wilhelm Raabe eldoniĝta en 1912 [2][3] ĉe la Centra Eldonejo en Magdeburgo, kun dua eldono en 1922 ĉe Ferdinand Hirt & Sohn en Lepsiko, kiel kvara volumo de la serio "Internacia Mondliteraturo". Li post la studado profesie agis kiel altlerneja instruisto, do docento, de matematiko kaj parencaj fakoj en la ŝtata akademio pri tekniko Chemnitz,[1] kiu ekde 1986 estas la Teknologia Universitato Chemnitz.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Klemenz Wieczorek estis germana esperantisto meze de la 20-a jarcento.

Verkoj:

  • Kiel aŭtodidakto al pedagogia scienco. Eld. Limburger Vereinsdruckerei, Limburg (Lahn), 1952
Citaĵo
„ Verketo pri la edukado, en kiu la aŭtoro citas diversajn pensojn kaj regulojn de filozofoj kaj edukistoj kaj proprajn opiniojn pri la volo, la animo de infano, k. t. p. Li montras ankaŭ siajn vidpunktojn pri la rolo de Esperanto kiel kulturfaktoro, videble influda de la t. n. humanismo, kiu anstataŭ baziĝis sur la instruado de la socia scienco, baziĝas sur la instruado de literaturo kaj lingvoj. Pri la jenaj pensoj: «Esperanto estas la sola taŭga ilo por solvi la problemo de la komuna interkompreno kaj reunigo de la homaro » (p . 25 ) kaj «Unu el la plej gravaj ŝtupoj de la pedagogio estas la fremda lingvo» (p . 39 ), oni povas aserti ke lingvo estas nur komunikilo de ideoj kaj Esperanto estas helpilo por solvi la internacia problemon kreitan de la diverseco de lingvoj. Sed la sperto mem konvinkis la homojn, ke komuna lingvo ne havigos al ili pacan reuniĝon, sen oni ne forigas antaŭe, nacie kaj internacie, la ekonomiajn kaŭzojn de disigo, mizero, malkonfido, ribelo kaj milito. ”
— Boletín n043 (jul 1952)

Heinrich Wielgus (n. en la 1920-aj jaroj, mortis en oktobro 2009) estis esperantisto kaj policano en Hamburgo.[1] Pli ol 60 jarojn li estis membro de Germana Esperanto-Asocio, delegito de UEA en la federacia lando Hamburgo kaj kunmotoro de la federacilanda asocio Hamburga Esperanto-Societo. Esperanton li eklernis en 1948 en kurso de August Weide, kune kun sia posta edzino Elsbeth Wielgus,[2] kiu dum plurjardeka profesiado kiel sekretariino kaj ankaŭ post pensiiĝo meze de la 1980-aj jaroj, multajn jarojn estis la ĉefa motoro de la klubejo "Klaus-Groth-Straße 95" de Hamburga Esperanto-Societo, funkciis kiel prezidanto, kunordigis ties gastejon, kuiris kaj organizis festojn kaj kunvenojn. La paro loĝis en la sama kvartalo, fakte nur kelkajn domojn for de la klubejo, kaj tiel povis ĉiam rapide helpi.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ ekzemple laŭ la[rompita ligilo] jarlibro de UEA, jen en la eldono de 1988, paĝo 231
  2. ↑ laŭ nekrologo de la edzino en la revuo Esperanto aktuell 2011/5, p. 15, pli amplekse ankaŭ en „Esperanto Hamburg“, 2011/4 (esperante)

Heinrich WIENERS (naskiĝis en 1900; mortis la 30-an de aprilo 1988 en Lahr) estis germana esperantisto kaj dumviva membro de UEA.

Otto Wilde, pentristo, estis unu el la pioniroj de esperanto en Magdeburgo.

Georg Wimmer (mortis 1975) kasisto de la esperanto-grupo el Weißenfels.

Arthur Winkler estis esperantisto el Kreiensen, vundita kaj malaperinta en Chamonille (en la regiono Tergnier kaj Laon) la 14-an aŭ 15-an de septembro 1914 dum la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n173 jan 1915

Hans Wingen, vortaristo el Bergisch Gladbach apud Kolonjo, estis germana esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento. Li estis filo de Wilhelm Wingen kun kiu li verkis multajn lernolibrojn post la Dua Mondmilito.

  • Post la kurso, Limburger Vereinsdruckerei, Limburg (Lahn), probable en 1953
  • Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Limburger Vereinsdruckerei, Limburg/Lahn , 1954, 180p, 12X17;
  • Esperanto für den Amateurfunk;

Kun Wilhelm Wingen

  • Ni stenografas - laŭ la Germana Unueca Stenografio. Bailieboro, Kanado: Esperanto Press 1980, 40 paĝoj
  • WIR LERNEN ESPERANTO, DIE WELTHILFSSPRACHE. Eld. Limburger Vereinsdruckerei, Limburg/Lahn, probable en 1954
Recenzoj

Pri Wörterbuch Deutsch-Esperanto

Citaĵo
„ La vortaro delonge atendita fine ekzistas. Ofte ni sentis la mankon de german-esperanta vortaro en la postmilitaj jaroj, kiam ne plu estis haveblaj la vortaroj de Paul Bennemann, de Paul Gottfried Christaller nek la tre utila Liliputvortaro „10.000 Worte". Nu, la Wingen-vortaro certe ne estas liliputa, ĝi enhavas ĉ. 25.000 gvidvortojn kaj ampleksas 177 paĝojn. Tamen oni tuj konstatos ke ĝi estas malpli granda ol la standarda vortaro de la antaŭmilita tempo, tiu de Benneman, kiu havis 450 pagojn (kun iom malpli granda kompostformato). Kompreneble tio nun prezentas la avantaĝon, ke la Wingen-vortaro havas ankoraŭ tolereblan prezon, kaj tio verŝajne estas la kaŭzo de la malgrandigo. Se la prezo ne ludus rolon, oni ja plej bone represus la Bennemann-vortaron farante la necesajn aldonojn por novaj vortoj kaj la forstrekojn kaj ŝanĝojn, kiujn necesigas la moderna lingvoevoluo.

Se oni volas kritiki vortaron oni devas kompari ĝin, kaj tion mi faris. Mi prenis pagon 218 de Paul Bennemann (aperinta en 1926) kaj notis, kio estis alia. En Wingen mankis jenaj vortoj Mastix, Mastodon, Masturbation, Masure, Matinee, Maturitât, Mâtzchen, Matze, Maurerkelle, Maueranschlag -pfeffer -kronezinne, mausig, Mausebussard, Mausoleum, Maut, maximal, Mayonnaise, Mazedonien, Mazurka, Media. El tiuj, pluraj estas internaciaj vortoj facile esperantigeblaj eĉ por komencanto, sed jam pli malagrabla estas la manko de Maturitât (en Svislando ekzemple tiu vorto estas sole uzata kaj neniam Abitur), Maurerkelle, Mayonnaise (la esperantigo „majonezo" ne estas memkomprenebla kaj kiel sciu serĉanto, kiu ne posedas P.V. ĉu ĝi estas permesebla?). Bennemann enhavas ankaŭ tre multajn parolturnojn kiel Maulaffen feil halten, ein gutes Maul haben, jemandem das Maul stopfen, jemandem ums Maul gehen. Tiaj esprimoj mankas tute ĉe Wingen, aliel li ne estus povinta tiagrane redukti la amplekson de sia vortaro. Aliflanke li donas kelkajn vortojn, kiuj mankas ĉe Bennemann nome Matthias, mâuschenstill kaj meckern en la senco de grizmbli aŭ kritikaĉi. Unu vorto estas malĝusta ĉe Bennemann, nome por Mastkorb „marso" (ne ekzistas), Wingen korekte uzas „topo". Alie mi trovis kelkajn kritikindaĵojn. Kial li mencias ĉe la vorto Matrose nur „ŝipano" kaj ne „maristo", kiu ŝajnas al ni pli ofta ol la unua. Kial li enkondukas la maltaŭgan vorton „amaĵistino" por Matresse, kial li mencias por matschig nur „kota"? Ĉu oni povas diri „kota piro" por „matschig Birne"? „Matte" ne estas nur „monta herbejo", sed ĉiu herbejo.

Kion pruvas ĉi tiu analizo de unu paĝo? Ĝi montras, ke Wingen devis tute rezigni pri la strebado al certagrada kompleteco, efektive li nur faris poŝvortaron — kaj oni ankaŭ povas tre bone preni lian vortaron en la poŝon, kio ankaŭ estas avantaĝo. Ĝi montris kritikindaĵojn, sed ne gravajn erarojn. Ĝi montras memstarecon de la aŭtoro. Koncerne la lastan punkton certaj aliaj paĝoj estus provokintaj ankoraŭ pli favoran juĝon, ĉar la aŭtoro tre klopodis adapti sin laŭ la aktuala lingvouzo kaj de la germana kaj de la esperanta lingvoj.

La rimarkinda romanĉa vortaristo Ramun Vieli iam ekĝemis dirante: „Kiun dio volas puni, tiun li igas verki vortaron". La laboro estas klopodiga kaj poste la kritikistoj pendigas la aŭtoron ĉe radikoj kaj silaboj. Ni ne volas fini sen esprimi al Hans Wingen la dankon en la nomo de la tuta germanlingva esperantistaro, ke li plenumis tiun tre necesan kaj utilan laboron kaj prezentis al ni verkaĵon, kiu enhavas la maksimumon, kiun la spaco permesis. ”
— A. Baur.Belga Esperantisto - numero 330, februaro 1955
Citaĵo
„ Dudek mil vortojn oni povas trovi per la nova vortaro de Wingen, eldonita de la Esperanto-Fako de la Limburger Vereinsdruckerei en Limburg / Lahn. La postmilita epoko montris gravan mankon de bona vortaro german-esperanta. Ĉi tiun mankon majstrece forigis ia aŭtoro, kiu estas konata jam kiel eldoninto de aliaj lernolibroj kaj esperantaĵoj. Agrabla aranĝo ebligas al la serĉanto de vortoj kaj esprimoj baldaŭ trovi la ĝustan. Per fakaj signoj oni estas ĉe du- aŭ pli sencaj vortoj, kiuj en germana lingvo abundas, direktata al la konvena loko. Por la germanaj esperantistoj kaj interesatoj verdlingvanoj pri germana lingvo la eldonaĵo estas de supera valoro kaj povas esti ĝenerale rekomendata. La eldonaĵo trovas specialan intereson en la germanaj regionoj malantaŭ la Fera Kurteno, kie nun eksentiĝas nova freŝa blovo por la veloj de niaj tieaj samlingvanoj. ”
— Bruno Gahler. Boletín n086 (feb 1956)

Pri Post la kurso

Citaĵo
„ Por germanlingvanoj ĵus aperis ĉi tiu gramatika broŝureto, celante perfektigan kurson al gelernantoj. Oni ekzercas la ĝustan parol- kaj skribmanieron Esperantan; inter kromaj germanlingvaj klarigoj ebligas, ke la lernado estu kompleta; estas interesa la detala konigado pri uzo de prepozicioj kaj la vortfarado per afiksoj; ĉefa kono, kiun nepre oni devas scii pri aglutina lingvo, kiel estas Esperanto. Ĉio estas klarigata per amuzaj ekzemploj kaj rakontetoj, kion certe ŝatos la gelernantoj, kiel ĉiuj ŝatas ĉie; do, rekomendinda uzo; klaraj presliteroj kaj bela presado kompletigas la bonan broŝuron. ”
— Boletín n052 (apr 1953)
Citaĵo
„ Ĉi tiu germanlingva lernolibro estas tre taŭga por esperantistoj, kiuj jam trapasis la unuan kurson kaj eĉ mi konsideras, ke se oni atente studas ĉion ĝis la fino, certe la esperanta kapableco estos kompleta. Ĝi ankaŭ signifas ke la movado en la germanlingvaj landoj fariĝas pli forta kun ia paso de la tagoj, ĉar oni povis eldoni tiel kompetentan kaj belaspektan lernolibron. Mi gratulas la eldonejon pro ĝiaj klopodoj havigi taŭgan lernolibron. Kune kun ĉi tiu lernolibro, oni havigas en aparta volumo Ŝlosilon pri ĝiaj ekzercoj. ”
— M . Rodriguez. Boletín n074 (feb 1955)

Yvonne WINKLER von MOHRENFELS (naskiĝis la  19-an de aprilo 1966, do nun 60-jara) estas denaske germana juristino, ekonomistino kaj esperantistino, vivanta ekde 2005 en Usono. Ŝi en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis komisionano de Germana Esperanto-Junularo pri internaciaj rilatoj.[1]. Ŝia patro estas jura profesoro, kaj subtenis ŝin bone kunordigi honoroficajn taskojn kun la duobla studo en Saarbrücken. Ekde 2005 ŝi laboras ĉe la internacia firmao Ashland en Bridgewater (Nov-Ĵerzejo).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 13

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Julie WINTER (naskiĝis en 1906, mortis en 2004 en Wolfhagen, Germanio) estis konstanta membrino de Societo Zamenhof ekde 1969. De 1969 ĝis 1992 ŝi estis respondeculo de Veterana Esperantista Klubo.

Hannelore Winzer (mortis 1985) estis esperantisto el Leinefelde.

Alfred WOLLBACHER (naskiĝis en 1912, mortis komence de novembro 1996) estis multjara UEA-delegito pri fervojoj kaj turismo en Bamberg (Germanio).

Max Wolter, komercisto, estis esperantisto en Turingio komence de la 20-a jarcento.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n166 apr 1914

Hans Würtz (mortis probable fine de 1914) estis esperantisto el Rohrbach mortinta komence de la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n173 jan 1915

Alfred Zaumseil (mortis en 1915) estis esperantisto el Gera, kiu mortis dum la Unua mondmilito[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n176 apr 1915

Kurt Zeisig (mortis en 1920) estis esperantisto el Berlino komence de la 20-a jarcento.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n244 dec 1920

Theodor Zempe (mortis en 1915) estis esperantisto el Berlino, kiu mortis dum la Unua mondmilito.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ revuo Esperanto n176 apr 1915

Gerhard ZIEGLER en 1981 verkis Esperanto-tradukon de pluraj "elektitaj satiroj" de Efraim Kiŝon, kiuj sub tiu titolo publikiĝis en eldonejo Bleicher.

Oskar (foje ankaŭ skribita Oscar) ZIEGLER estis esperantista presisto kaj librobindisto, kiu eldonis multajn librojn pri Esperanto en la unua duono de la 20-a jarcento. Lia firmao havis sidejon en Stutgarto ĝis la fino de la Unua Mondmilito kaj en Marktredwitz, norda Bavario, poste. Inter la unuaj eldonaĵoj en la nova urbo estis Humoraĵoj (Baucon) kun antaŭparolo de Paul Gottfried Christaller, eldonita en 1919.

Noto: Familiaj ligoj al la pliaj esperantistoj kun sama familia nomo Gerhard Ziegler (vidu supre), Siegfried Ziegler (n. 1902 en Essen, m. en 1984 en Seefeld), germana geografo, esperantisto kaj politikisto, la unua postmilita prezidanto de Germana Esperanto-Asocio kaj Sven Ziegler (n. en 1935 en Kopenhago), dana esperantisto kaj kortuma prezidanto en Kopen­hago) estus teorie eblaj, sed ne tre probablaj.

Rudolf Zimmermann (naskiĝis la 15-an de septembro 1904) estis germana esperantisto. La familia rilato al la samnoma esperantisto Wilhelm Zimmermann (m. en 1981) ne jam estas konata. La du laŭ la vivdatoj povus esti fratoj, sed pri tio ankoraŭ mankas ia konfirmo.

Wilhelm Zimmermann (mortis la 14-an de septembro 1981) estis esperantisto el Fürstenwalde. Li vojaĝis en 1927 per Esperanto tra Sovetunio[1]. Ekde 1949 li estis civitano de la socialisma ŝtato GDR, do orienta Germanio. Wilhelm Zimmermann ĝis 1933 jam estis aktiva membro de la antaŭmilita socialisma asocio Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA) kaj ekde 1965 ankaŭ apartenis al la Centra Laborrondo Esperanto en la Kulturligo de GDR.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Der Esperantist n110 jun. 1981