Saltu al enhavo

Krika lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri lingvo kun kodo "mus" parolata en malgranda regiono en centra Nordameriko. Por lingvo kun kodo "cr" parolata en regiono en norda Nordameriko rigardu la paĝon Nehijaŭa lingvo.
Krika lingvo
Mapo
natura lingvomoderna lingvo
muskoga lingvaroindiĝena lingvo de Ameriko
Parolantoj 4 300
Skribo latina alfabeto, Muscogee alphabet
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 mus
  Glottolog cree1270
Angla nomo Muscogee
Franca nomo creek
vdr

La krika lingvo (laŭ la anglalingva eksonimo Creek) aŭ muskoga lingvo estas parolata en malgrandaj partoj de Nordameriko, ĉefe en Oklahomo, kie vasta areo deklariĝis muskoga rezervejo. Ĝia ISO-kodo estas mus. Ekzistis Vikipedio en la krika lingvo sed ĝi estis fermita. La lingvo apartenas al iam vasta muskoga lingvaro de pluraj etnoj loze kulture parencaj; la etnanoj kun tre kompleksa lingva situacio estis inter el la unuaj, kiuj ekhavis kontakton kun eŭropanoj. Multaj lingvoj el la lingvaro, eĉ tutaj familioj da ili, estis ekstermitaj antaŭ ol lingvistika priskribo povis esti farita. Nun kun malgrandaj lingvokomunumoj ankoraŭ uzatas la krika kaj la ĉaktaa lingvoj.