Kolumo
Aspekto
| Ĉi tiu artikolo temas pri homa vestero. Por besta vestero rigardu la paĝon Kolzono. |

Kolumo estas parto de vesto ĉirkaŭanta kolon. Ĝi estas aŭ alkudrita al vestaĵo aŭ memstara vestaĵo. Ĝi havas funkciojn – protekti kolon kaj plibeligi ĝin; la estatika funkcio superas, kaj en historio kaj en nuntempo.
Vestaĵoj havantaj kolumon povas esti: mantelo, ĉemizo, robo kaj aliaj.
Aparta, karakteriza kolumo en la eŭropa modo de la 16-a kaj 17-a jarcentoj estis la krispo.
Por komparo oni uzas tiun terminon ankaŭ por la kolo de birdoj (aŭ aliaj bestoj) kiam ties plumaro aŭ kola zono havas specifan koloron aŭ apartan trajton, kiu utilus kiel distingilo de la specio, genro ktp.