Kantono Marin

| Marin (Kalifornio) | |
|
| |
| kantono de Kalifornio | |
|---|---|
| Mapo | |
Situo en Kalifornio | |
| Statistikaĵoj | |
| Fondita | 1850 |
| Ŝtato | |
| Subŝtato | |
| Ĉefurbo | San Rafael |
| Areo - Sume - Tero - Akvo |
2 145 km² 1 346 km² 799 km² |
| Loĝantaro - 2020 (censo): - Loĝdenso: |
262 321 122 / km² |
| Horzono: | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 |
| Nomita laŭ: Chief Marin | |
La Kantono Marin - angle Marin County - estas kantono de Usono en la subŝtato Kalifornio. Ĝi situas inter la Pacifika Oceano okcidente kaj la Golfo de San-Francisko oriente, norde de la Golden-Gate-Ponto. Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 262 321 personoj sur areo de 2 145 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 122 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono Sonoma kaj Kantono San-Francisko. Ĝia ĉefurbo estas San Rafael, plia aparte konata loĝloko, rekte norde la la Golden-Gate-Ponto, estas Sausalito.
La kantono estas parto de la urbega "Areo Golfo de San-Francisko". La averaĝa pokapa jara enspezo laŭ la censo de 2000 estis 44 962 usonaj dolaroj USD, en 2007 temis pri 51 950; en tuta Usono la averaĝa pokapa jara enspezo estas 21 587, kaj la averaĝa pokapa jara enspezo en la kantono klare estas la plej alta en Usono.
Pliaj urboj kaj signifaj loĝlokoj estas
[redakti | redakti fonton]- Bel Marin Keys
- Belvedere
- Black Point
- Black Point-Green Point
- Bolinas
- Corte Madera
- Dillon Beach
- Fairfax
- Fallon
- Hamilton
- Inverness
- Inverness Park
- Kentfield
- Lagunitas-Forest Knolls
- Larkspur
- Lucas Valley-Marinwood
- Marin City
- Marinwood
- Marshall
- Mill Valley
- Muir Beach
- Olema
- Nicasio
- Novato
- Point Reyes Station
- Ross
- San Anselmo
- San Geronimo
- Santa Venetia
- Stinson Beach
- Strawberry
- Tamalpais-Homestead Valley
- Tiburon
- Tomales
- Woodacre


