Kaleedoj
| Biologia klasado | ||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||
Genroj | ||||||||||
|
Callaeas | ||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||
|
Callaeatidae | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Kaleedoj (Calleidae aŭ iam Callaeatidae) estas malgranda familio de paseroformaj birdoj, endemiaj en Aotearoo.
La familio enhavas tri genrojn kaj kvin speciojn. Unu el la specioj, la hujo (Heteralocha acutirostris), formortis en la komenco de la 20-a jarcento. Alia specio, la suda kaleo, estas draste endanĝerita kaj povas ankaŭ esti jam formortinta.
La dikkarnaj brilkoloraj karunkloj ambaŭflanke de la beko donis al la familio la sciencan nomon Calleidae (de latina calleum, "kalo") kaj komunlingvajn nomojn en multaj aliaj lingvoj, ekzemple en la germana ili nomiĝas Lappenvögel (de Lappen, "lobo"). En la angla, kiu estas la ĉefa lingvo de Aotearoo, ili nomiĝas wattled crows ("karunklaj korakoj"; vere kaleedoj estas tre malproksime parencaj al korvedoj, sed oni nomis ilin tiel pro plejparte nigra koloro de ilia plumaro), aŭ New Zealand wattlebirds ("Aotearoaj karunklobirdoj").[1]
Biologio kaj evoluo
[redakti | redakti fonton]Kaleedoj estas mezgrandaj surteraj kantobirdoj, 26–38 cm. Ili vivas en densaj Aotearoaj arbaroj, kaj plejparto de ilia dieto konsistas je insektoj kaj aliaj teraj senvertebruloj. Ili havas nudajn karnecajn karunklojn malantaŭ kaj ĉe ambaŭ flankoj de la beko. Iliaj kruroj estas longaj kaj fortaj, kaj la flugiloj mallongaj kaj sufiĉe malfortaj. Ili kapablas flugi, sed ne tre longe kaj rapide, kaj en okazo de danĝero preferas forkuri. Ili estas monogamaj kaj havas permanentajn teritoriojn.[2]
Kaleedoj estas unu el malmultaj restaĵoj de frua ekspando de paseroformuloj en Aotearoo. La travivanta frata grupo, kaj ĝenerale la sola proksima parence familio, estas la monotipa Notiomystidae kun la sola specio Novzelanda notiomisto (Notiomystis cincta).[3]
La ĉi-sekva kladogramo de interrilatoj inter la specioj baziĝas je esploro de jaro 2022. La suda selkaleo (Philesturnus carunculatus) ne estis esplorita.[4]
| |||||||||||||||||||||||||
Genroj kaj specioj
[redakti | redakti fonton]Laŭ la nuna sistematiko de AviList, la familio havas la sekvan sistematikon:[5]
- Callaeas
- Norda kaleo, Callaeas wilsoni
- Suda kaleo, Callaeas cinereus (eble formortinta)
- Philesturnus
- Norda selkaleo, Philesturnus rufusater
- Suda selkaleo, Philesturnus carunculatus
- Heteralocha
- Hujo, Heteralocha acutirostris (formortinta)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Higgins, P.J. & J.M. Peter (eds) 2002. Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 6: Pardalotes to Shrike-thrushes. Oxford University Press, Melbourne. (ISBN 0-19-553762-9)
- ↑ Lindsey, Terence. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. London: Merehurst Press. ISBN 1-85391-186-0.
- ↑ (2006) “Systematic affinities of two enigmatic New Zealand passerines of high conservation priority, the hihi or stitchbird Notiomystis cincta and the kokako Callaeas cinerea”, Molecular Phylogenetics and Evolution 40 (1), p. 281–284. doi:10.1016/j.ympev.2006.01.026.
- ↑ (2022) “Recent evolution of extreme sexual dimorphism in the huia (Heteralocha acutirostris; Callaeidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 175. doi:10.1016/j.ympev.2022.107575.
- ↑ Ornitologia taksonomio surbaze de la listo de AviList kun Esperantaj nomoj proponitaj far Alain Gerard


