Saltu al enhavo

Granda kalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda kalidro
Reprodukta plumaro
Reprodukta plumaro
Nereprodukta plumaro
Nereprodukta plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Kalidro Calidris
Specio: Granda kalidro C. canutus
Linnaeus 1758
Calidris canutus
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Granda kalidro, Calidris canutus, (aŭ simple kalidro en Eŭropo), estas mezgranda fortika kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Taksonomio, sistematiko kaj evoluo

[redakti | redakti fonton]

Grandan kalidron unue formale priskribis Karolo Lineo en la 10-a eldono de sia fundamenta verko Systema Naturae en jaro 1758. La originala dunomo estis Tringa canutus.[1] La latina epiteto canutus referencas nordĝermanan nomon Cnut aŭ Knud. Lineo donis neniun klarigon pri elekto de tiu ĉi nomo; oni supozas ke temas pri reĝo Knuto la Granda kaj, aparte, pri la legendo de li kaj la tajdo. Laŭ la legendo, la reĝo uzis tajdon kiel ekzemplon de tio, kiom povo de dio superas povon de eĉ la plej potenca reĝo: li staris sur la marbordo kaj ordonis al tajdo haltiĝi, sed la akvo daŭre alvenis, kaj li estis devigita malantaŭeniri de ĝi. Kalidroj, samkiel aliaj vadbirdoj, kondutas similmaniere: furaĝas laŭ la bordo de la akvo, kaj malantaŭeniras kiam tajdo alvenas.[2] Alia versio pri deveno de la nomo estas ke ĝi estas onomatopea, referenca al ĥaraktereca raspa voko de la birdo.[3]

Granda kalidro kaj grandega kalidro estis la du specioj originale metitaj en la genron Calidris, sed poste oni vastigis ĝin kaj aldonis multajn aliajn speciojn al la genro.[4] Esploro de jaro 2004 montris, ke la tiama genro estas parafiletika, kaj la plej filogenetike proksima al la granda kaj grandega kalidroj estas la nigroblankpuga kalidro, kiu tiam eĉ ne apartenis la la genro.[5]

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]


canutus





roselaari



rufa



islandica





piersmai



rogersi





Kladogramo de subspecioj de grand kalidro laŭ Buhler k. al.[6]

IOC agnoskas ses subspeciojn de granda kalidro,[7] listigitajn ĉi tie laŭ averaĝa grando:

  • C. c. roselaari (Tomkovich, 1990) – (plej granda)
  • C. c. rufa (Wilson, 1813)
  • C. c. canutus (Linnaeus, 1758)
  • C. c. islandica (Linnaeus, 1767)
  • C. c. rogersi (Mathews, 1913)
  • C. c. piersmai (Tomkovich, 2001) – (plej malgranda)

Studoj de mitoĥondria DNA kaj paleoklimatologiaj modeloj sugestas, ke C. c. canutus estas la plej baza subspecio, kiu apartiĝis antaŭ inter 60,000 kaj 4,000 jaroj, kaj de ĝi antaŭ inter 45,000 kaj 3,500 jaroj disiĝis du apartaj branĉoj: la Siberia kaj la Amerika.[6][8]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en tundro de malproksima nordo de Kanado, Eŭropo kaj Rusio.

Migradvojoj de la ses subspecioj de Granda kalidro

Nordamerikaj birdoj migras vintre al marbordaj zonoj -estuaroj kaj strandoj- de oceanoj Atlantiko kaj Pacifiko tiom malproksime suden kiom ĝis Argentino kaj pli aparte al Britio kaj Irlando.

Malnovmondaj birdoj migras al marbordoj de okcidenta Eŭropo, la tuta profilo de Afriko, kaj insuloj de regionoj de Papuo-Nov-Gvineo, Aŭstralio kaj Novzelando (vidu apudan mapon). Tiu specio formas grandegajn arojn vintre, kiuj foje flugas grupe kaj rapidege formante bildojn kiuj ŝajnas kiel imago de fumo.

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La Granda kalidro, Calidris canutus, konstruas nestojn surgrunde, ĉe akvo, kaj kutime en insulo. La ino demetas 3 ĝis 4 brunverdecajn makulecajn ovojn en ne profunda truo kovrita de folioj, likenoj kaj musko. Ambaŭ gepatroj kovas la ovojn dum ĉirkaŭ tri semajnoj, sed la ino formigras antaŭ fino de zorgado. Tio povus ŝajni ne sentema, sed tiele la idoj povas profiti pli grandan kvanton da predoj. Ili ekflugas post 18 tagojn. Post tiu zorgofino, migras la masklo kaj poste la idoj migras ili meme.

Plenkreskulo de Granda kalidro, Calidris canutus, estas 23–27 cm longa kun enverguro de 47–54 cm. Ĝi havas mallongajn malhelajn verdecajn krurojn kaj mezdikan malhelan bekon. La korpo estas grizpunktita supre kun cinamokoloraj vizaĝo, gorĝo, brusto kaj antaŭa ventro kaj helkolorita malantaŭa ventro. Vintre la plumaro iĝas senŝanĝa helgriza. En ambaŭ plumaro restas malhela traokula strio en pli hela vizaĝo. Vosto estas grizeca. Dumfluge videblas blanka angula strio en supraj flugiloj kaj helaj pugo kaj supra vosto. La rasoj canutus, islandica kaj piersmai estas la plej malhelaj subspecioj; rogersi havas pli helan ventron ol ĉu roselaari ĉu piersmai, kaj rufa estas la plej hela en ĝenerala plumaro.

Pezo varias laŭ subspecioj, sed ĝi estas inter 100 kaj 220 g. La Granda kalidro, Calidris canutus, povas duobligi sian pezon antaŭ migrado.

La Granda kalidro, Calidris canutus, en reproduktejoj manĝas ĉefe araneojn kaj artropodojn preditajn per plukado el akvosurfaco kaj en vintrejoj manĝas variajn predojn kun malmolaj konkoj kiel duvalvulojn, gastropodojn kaj etajn krabojn kiuj estas englutitaj kompletaj kaj rompitaj de specifa stomaka muskolo.

Populacio

[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la fino de la 19-a jarcento, grandaj nombroj de kalidroj estis mortpafitaj kiel manĝado dum migrado en Norda Ameriko. La populacio de tiu specio malpliiĝis en tiu kontinento poste pro troa kolekto de Hufuma krabo en Rivero kaj Golfo Delavaro, grava haltejo dum printempa migrado; kalidroj haltas tie por mallaciĝi danke al manĝado de ovoj de tiu krabo.

Ili vivas ĝis 16 jarojn.

La Granda kalidro, Calidris canutus, en ties subspecioj C.c.canutus kaj C.c.islandica estas inter la specioj protektitaj de la Traktato por la konservado de afrikeŭraziaj migrantaj vadbirdoj (AEWA).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata. (latine). Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 149. “T. roftro laevi, pedibus cinerascentibus, remigibus primoribus ferratis.”.
  2. ↑ Holloway, Joel Ellis. (2003) Dictionary of Birds of the United States: Scientific and Common Names. Portland, Oregon: Timber Press. ISBN 0-88192-600-0.
  3. ↑ (1996) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds Vol. 3: Snipe to Pigeons. Melbourne, Victoria: Oxford University Press, p. 224–232. ISBN 0-19-553070-5.
  4. ↑ Piersma, T.. (1996) Handbook of the Birds of the World Volume 3, Hoatzin to Auks. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 84-87334-20-2.
  5. ↑ (2004) “A supertree approach to shorebird phylogeny”, BMC Evolutionary Biology 4 (28), p. 1–18. doi:10.1186/1471-2148-4-28.
  6. 1 2 (2006) “Reconstructing palaeoflyways of the late Pleistocene and early Holocene Red Knot Calidris canutus”, Ardea 94 (3), p. 485–498. Arkivigite je 2011-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
  7. ↑ (2014) “IOC World Bird List 4.2”, IOC World Bird List. doi:10.14344/IOC.ML.4.2.
  8. ↑ (2005) “Population divergence times and historical demography in red knots and dunlins”, The Condor 107 (3), p. 497–513. doi:[[doi:10.1650%2F0010-5422%282005%29107%5B0497%3APDTAHD%5D2.0.CO%3B2|10.1650/0010-5422(2005)107[0497:PDTAHD]2.0.CO;2]]. 34914405.

Aldona literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • BirdLife International (2004). Calidris canutus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a de Majo 2006.
  • Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-395-60237-8
  • Piersma, T., de Goeij, T. P. & Tulp, I. 1993 An evaluation of intertidal feeding habitats from a shorebird perspective: towards relevant comparisons between temperate and tropical mudflats. Netherlands Journal of Sea Research 31, 503-512.
  • Piersma, T., Dietz, M. W., Dekinga, A., Nebel, S., van Gils, J. A., Battley, P. F. & Spaans, B. 1999 Reversible size-changes in stomachs of shorebirds: when, to what extent, and why? Acta Ornithologia 34, 175-181.
  • Tomkovich, P. S. 1992 An analysis of the geographic variability in knots Calidris canutus based on museum skins. Wader Study Group Bulletin 64 Supplement, 17-23.
  • Tomkovich, P. S. 2001 A new subspecies of Red Knot Calidris canutus from the New Siberian Islands. Bulletin of the British Ornithologists Club 121, 257-263.
  • Tulp, I., Schekkerman, H., Piersma, T., Jukema, J., de Goeij, P. & van de Kam, J. 1998 Breeding waders at Cape Sterlegova, northern Taimyr, in 1994. Zeist: WIWO - Report 61.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]