GMT
Aspekto
GMT estas la angla mallongigo de Greenwich Mean Time, do "Grenviĉa Meza Tempo", t.e., la tempo ĉe la Reĝa Observatorio de Grenviĉo oriente de Londono, Britio. Tra la observatorio iras la nulmeridiano, la bazo de la horzonoj kaj, kune kun la ekvatoro, de la metodo por mapi lokojn sur la tero.
Horzono, laŭ kutimo, estas specifita kiel horoj post aŭ antaŭ GMT.
La moderna posteulo de la "Grenviĉa Meza Tempo" GMT estas Universala Tempo Kunordigita (universale konata kiel "UTC").
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Nula estas la longitudo de la Grenviĉa meridiano (vertikala ruĝa linio kiel referenco sur la mapo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- retejo greenwichmeantime.com (angle)
- teksto "Čas v astronomiji" (tempo en astronomio) arkivigita en septembro 2005 el retejo de la universitato de Ljubljano (slovene)
- paĝo de la "fizika laborejo" de la usona Nacia Instituto de Normoj kaj Teknologio en Gaithersburg (Q752719), kantono Montgomery de Marilando, jam arkivigita en julio 1997 (!) (same angle)