Saltu al enhavo

Funkcia grupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En ĥemio oni nomas funkcia grupo la atomgrupojn specife en organikaj kombinaĵoj, kie ili forte karakterizas trajtojn de la materialo kaj la ĥemiajn reakciajn ecojn. La kombinaĵoj, kiuj portas la saman funkcian grupon grupiĝas pro la similaj ecoj en materialgrupoj.

La funkcia grupo troviĝas aŭ en la prefikso aŭ en la sufikso, se ne ekzistas malnova nomo por la kombinaĵo.

Strukturo Nomo Prefikso Sufikso Reprezentanto
R-OHhidroksila grupo"Hidroksi-""-olo "Metanolo Fenolo
R-SHtiola grupo"Tio-""-tiolo"Metanotiolo Tiofenolo
R-C=OHaldehida grupo "-alo"
Formaldehido
Acetonokarbonila grupo, ketogrupo"Okso-", "Keto-""-ono"
Acetofenono
Acetonokarbonila grupoEstearato de n-ila
Etila acetato
R-Xhalogenido(F, Cl, Br, J)"Halogen- " 
Acetila jodido
Acetila kloridoacetila grupo"Acetil-"acetil-koenzimo A, acetil-ĥolino
Acetila klorido
R-COOHkarboksila grupo"Karboksi-""-acido"
Formiata acido
R1-C=C=R2duobla ligo "-eno"
Etileno
R1-CΞC-R2triobla ligo "-in"
Acetileno
R-SO3H"-sulfonata acido"
Metanosulfonata acido
R-CΞNNitrilgrupo"ciano-""-nitrilo"
Acetonitrilo
R-NH2aminogrupo"Amino-""-amino"
Metilamino
R-NO2Nitrogrupo"Nitro-" 
Nitrometano
R1-N=N=R2Azogrupo"Azo-" 
Duazometano
R1-N=ONitrozogrupo  
Nitrozila jodido
R1-O-O-R2peroksido"Peroksi-" 
Hidrogena peroksido
Fosfata acidofosfato  
Trietila fosfato

Plimulto de la alligitaj funkciaj grupoj forte influas la ĥemiajn kaj fizikajn ecojn de la fina materialo.

Ĉi-sube prezentiĝas en komparo la 2 derivaĵoj de (alkano) butano:

Derivaĵo Ĥemia kombinaĵo Duon-strukturaj formuloj Ecoj
Fina kombinaĵo n-butano senodora
karboksila kombinaĵo Butanata acido ankaŭ butirata acido acida, fiodora
Amina kombinaĵo 2-butanamino ankaŭ sek-butilamino baza, fiŝodora


La funkciaj grupoj sen aliatomoj kiel C=C kun duobla aŭ triobla ligo ne estas veraj funkciaj grupoj; ili estas strukturaj grundoj de la ĥemiaj konmbinaĵoj, kaj mem ne estas tre reakciemaj.

Ĉe benzolo oni parolas nur malofte pri funkcia grupo de duoblaj ligoj, kvankam tio karakterizas la ĥemiajn ecojn de tiu kombinaĵo (funkcia grupo: aromata sistemo).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]