Saltu al enhavo

Espoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Espoo · Esbo

Blazono de Espoo

Espoo sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
Map
Espoo · Esbo
urbo • komunumo • urbego • geografia objekto
www.espoo.fi
Gubernio Suda Finnlando
Provinco Uusimaa (Novlando)
Fondita 1963
Areo 312 km²
Loĝantaro 234,000
Finnlingvaj 85,6%
Svedlingvaj 8,8%
Administrado
Poŝtkodo 02100–02980
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Jukka Mäkelä
Demografio
Loĝantaro 262 140  (2014) [+]
Loĝdenso 839 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 12′ N, 24° 39′ O (mapo)60.20555555555624.655555555556 [+]
Alto 27 m [+]
Areo 312,35 km² (31 235 ha) [+]
Espoo (Uusimaa)
Espoo (Uusimaa)
DEC
Situo de Espoo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Espoo [+]
v • d • r

Espoo [ˈespoː] svede Esbo [ˈesbo], estas urbo en suda Finnlando en la provinco Uusimaa (Novlando), en la eksa gubernio Suda Finnlando. Espoo situas okcidente de Helsinko kaj estas parto de la metropola regiono de Helsinko. Espoo estas la dua plej granda urbo en Finnlando: Laŭ la stato de 2014 en la komunumo vivis 262 140 loĝantoj sur areo de 312,35 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 839 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan akvan limon kun Kirkkonummi, Vihti, Nurmijärvi, Vantaa, Helsinko kaj Kauniainen.

Origine Espoo estis svedlingva kampara regiono, sed pro la situo apud Helsinko ĝi komencis fariĝi urbo. Espoo komencis rapide kreski post ĝia urbiĝo en 1963. La finnlingvanoj fariĝis plimulto en la 1940-aj jaroj kaj en la 1950-aj jaroj la kvanto de svedlingvaj loĝantoj malkreskis de 43,1 % (en 1950) al 23,5 % (en 1960). En la jaro 2005, 194 656 loĝantoj (85,6 %) parolis la finnan kaj 20 067 (8,8 %) la svedan kiel gepatran lingvon.

En Espoo estas ekzemple la lagoj Bodominjärvi kaj Nuuksion Pitkäjärvi, kaj inter la urbopartoj propran esperantan artikolon havas Haukilahti kaj Tapiola.

Evoluo de la loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Nuboskrapulo en Kivenlahti, Espoo
Jaro  |  Loĝantoj

1.1.1901   |       5 888
1.1.1910   |       7 891
1.1.1920   |       8 817
1.1.1930   |     11 370
1.1.1940   |     13 378
1.1.1950   |     22 874
1.1.1960   |     53 042
1.1.1970   |     92 655
1.1.1980   |   133 835
1.1.1985   |   153 019
1.1.1990   |   169 833
1.1.1995   |   186 507
1.1.2000   |   209 667
1.1.2005   |   227 472
1.1.2006   |   231 704
30.9.2006   |   234 185

Esperanto en Espoo

[redakti | redakti fonton]

D-ro Vilho Setälä, membro de la Akademio de Esperanto, loĝis longe en Espoo en la urboparto Iirislahti. Nuntempe la strato, ĉe kiu troviĝis lia domo, estas nomita Esperantotie. Ĝi estas la sola Esperanto-rilata stratnomo en Finnlando. Fakte la UK 1969 kiu afiŝiĝis kiel okazanta en Helsinko, okazis plejparte en la senpere najbara Espoo, en la kongresejo Dipoli en la urboparto Otaniemi de Espoo.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Konataj lokuloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]