Eisenach
| Ĉi tiu artikolo temas pri ubro en subŝtato Turingio. Por vilaĝo en subŝtato Rejnlando-Palatinato rigardu la paĝon Eisenach (Eifel). |

| Eisenach | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| Luterurbo mezgrada regiona centro urba komunumo de Germanio | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| Lando | Turingio | ||||
| Distrikto | distrikto Wartburg (ekde julio 2021) | ||||
| |||||
| Poŝtkodo | 99817 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Christoph Ihling | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 40 505 (2025) [+] | ||||
| Loĝdenso | 389 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 50° 58′ N, 10° 19′ O (mapo)50.97472222222210.324444444444Koordinatoj: 50° 58′ N, 10° 19′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 215 m [+] | ||||
| Areo | 104,17 km² (10 417 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
| |||||

Eisenach [AJzenaĥ] estas urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. Ĝis la 1-a de julio 2021 temis pri eksterdistrikta urbo, ekde tiam la urbo apartenas al la distrikto Wartburg. Ĝi situas borde de la rivero Werra. Laŭ la stato de 2025 en la komunumo vivis 40 505 loĝantoj sur areo de 104,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 389 loĝantoj/km².
Industrio kaj folkloro
[redakti | redakti fonton]En Eisenach oni produktas maŝinojn, tekstilaĵojn, elektronikaĵojn, aŭtojn. Ĝis 1915 estis mondfama Forstista akademio en tiu ĉi urbo. Ĉiujare festatas Sommergewinn, kiu estas enskribita je la listo de la nemateriaj heredaĵoj de Unesko.
Vidindaĵoj kaj historio
[redakti | redakti fonton]La plej konata vidindaĵo estas memkompreneble la kastelo Wartburg. Krome ne neglektu dum vizito la romanikstila Preĝejo Sankta Nikolao, la malfrugotika Georgo-kirko (kie estas statuo de Johann Sebastian Bach) kaj la Kastelo Klemda de 1260.
Vizitindaj estas ankaŭ la Luther-domo kie pasigis Marteno Lutero verŝajne parton de sia junaĝo, la Bach-domo, la Muzeo Reuter-Wagner, la Muzeo en la Dominikana kirko, la Urba kastelo kaj la Teĉambro en la kartuzia ĝardeno. En la urbocentro troviĝas belaj aroj da mezepokaj konstruaĵoj. Teknikemuloj vizitu la aŭtomuzeon Aŭtomobila mondo Eisenach. Pri la iĝo de germana nacia ŝtato en la 19-a jarcento rakontas sur la monteto situanta Monumento de la studentaj korporacioj. En 1817 oni festis la Wartburgfeston. La urbocentra Kastelo Charlottenburg malkonstruiĝis en 1908. Tre gravis iam la Ĉaskastelo Hohe Sonne, ĝis nun elirpunkto migradturisma tre ŝatata.
Jen la kompleta listo de vizitindaj aferoj, historiaĵoj - sed ne nur:
Religiaj aĵoj
[redakti | redakti fonton]Servaj ejoj, ĝardenoj, lagoj
[redakti | redakti fonton]Muzeoj, kasteloj, putoj
[redakti | redakti fonton]- Aŭtomobila mondo Eisenach
- Azenstacio ĉe Wartburg
- Bach-domo
- Ĉaskastelo Hohe Sonne
- Elizabetputo ĉe Wartburg
- Georga Puto
- Kastelo Berteroda
- Kastelo Fischbach
- Kastelo Neuenhof
- Luther-domo
- Malsupra kastelo (Stedtfeld)
- Memorigloko Ora Leono
- Monumento de la studentaj korporacioj
- Wartburg
- Muzeo Dominikana kirko
- Muzeo Reuter-Wagner
- Muzeo Urba kastelo
- Palaco Bechtolsheim
- Thüringer Museum Eisenach
Placoj kaj aliaj aferoj
[redakti | redakti fonton]- Bismarck-turo, pereis
- Mallarĝa domo ĉe Johano-placo
- Mario-placo kun pereinta Mario-katedralo
- Phantasie, eksa hotelo kaj klubejo
Historio kaj socialdemokratia lulilo
[redakti | redakti fonton]Turingiaj landografoj fondis la urbon en la 12-a jarcento. Estinte ĝis 1498 rezidejo de negrava grafolando, Eisenach inter 1596 kaj 1741 plurfoje por pli longa daŭro funkciis kiel rezidloko de la dinastio Wettin. Poste la urbo ekregatis de la domo de Saksio-Weimar. Karitate gravis la Diakonisejo de Eisenach.
En 1869 August Bebel kaj Wilhelm Liebknecht fondis tie ĉi la partion Sozialdemokratische Arbeiterpartei (SDAP).
La partoj de la urbo
[redakti | redakti fonton]
La kvartaloj de Eisenach estas jenaj:
- Berteroda, kun la Kastelo Berteroda
- Hötzelsroda
- Madelungen
- Neuenhof-Hörschel
- Neukirchen
- Stedtfeld, kun la Malsupra kastelo
- Stockhausen
- Stregda
- Wartha-Göringen
Tiuj komunumopartoj posedas proprajn lokokonstituciojn. Neuenhof kaj Hörschel, kaj Wartha kaj Göringen estas kunigitaj al po unu loko.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Homoj rilataj al la urbo
[redakti | redakti fonton][laŭ alfabeta ordo familinoma]
- Ernst Abbe (1840-1905), fizikisto, teknika optikisto kaj sociala reformanto
- Johann Sebastian Bach (1685-1750), muzikkomponisto, orgena kaj klavicena virtuozo de la baroka epoko
- Margot Baum (1932-2023), pedagogino kaj verkistino
- Julius von Eichel-Streiber (1820-1905), mecenato
- Walter Flex (1887-1917), verkisto
- Marko Grgić (n. 2003), manpilkisto
- Eleonore Heerwart (1835-18911), infanĝardenteoriistino
- Friedrich Koch (1813-1872), instruisto
- Gottlob König (1779-1849), forstoscienculo
- Harry Lange (1930-2008), germana kina scenografo
- Friedrich Lienhard (1865-1929), kulturfilozofia ĵurnalisto kaj verkisto
- Hugo Flintzer (1862-1917), pentristo kaj ilustristo
- Christian Franz Paullini(1643-1712), kuracisto kaj teologo
- Ludwig Pfeiffer (1842-1921), kuracisto kaj prahistoriisto
- Friedrich Preller la Maljuna (1804-1878), pentristo, gravuristo kaj arta profesoro
- Anna Hilaria Preuß (1873-1948), verkistino
- Nikolaus Rebhan, konsilisto teologia
- Johannes Rothe (ĉ. 1360-1434), historiisto
- Christian Friedrich Schnauß (1722-1797), politikisto
- Carl von Stegmann (1832-1895), publicisto, arkitekto kaj arthistoriisto
- Hermann Trebelius (1475-1515), germana poeto, verkisto kaj libristo
- Hermann Wislicenus (1825-1899), pentristo





