Doliornis
Aspekto
| Biologia klasado | ||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||
|
Dolyornis | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Doliornis estas genro de birdoj el la familio de kotingedoj. Ĝi enhavas 2 speciojn troviĝantajn en norduesta Sudameriko.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[1], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu genro, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:
- Passeriformes - paseroformaj
- Cotingidae - kotingedoj
- Doliornis Taczanowski, W, 1874
- Doliornis sclateri Taczanowski, W, 1874 - brunventra kotingo
- Doliornis remseni Robbins, MB; Rosenberg, GH; Sornoza-Molina, F, 1994 - kaŝtanventra kotingo
- Doliornis Taczanowski, W, 1874
- Cotingidae - kotingedoj
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La scienca genra nomo Doliornis estas kunmetaĵo de 2 antikvaj grekaj vortoj, δόλιος (dolios = "ruza") kaj ὄρνις (ornis = "birdo"), ĉar tiuj birdoj, kiuj vivas en la densa subarbaraĵo de Andoj, estas tre diskretaj, kaŝemaj kaj malfacile observeblaj[3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ AviList v2025, konsultita la 21-an de feb. 2026.
- ↑ Ornitologia taksonomio.
- ↑ Birds of the World, Bay-vented Cotinga.
| ||||||||||||||||||


