Dendrokopoj
Blankdorsa buntpego, Dendrocopos leucotos | ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
|
12, vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Dendrocopos aŭ Dendrokopoj (esperante) estas birdoj de la genro de familio pegedoj. Membroj de ĉi genro vivas en Eŭropo, Azio kaj Nordafriko. En ĝi estas 12 specioj. La teritorio de la specio etendiĝas el Filipinoj ĝis Britio.
Ofte oni nomas la speciojn ankaŭ per la nomo de buntpegoj, sed tiu nomigo taŭgas ankaŭ por aliaj similaj genroj de la tribo Dendropicini ene de la subfamilio Picinae.
Temas pri mezgrandaj birdoj kun bela plumaro kie ĉefas nigro kaj blanko kun diversaj bildoj (kaj de tie la nomo de buntpegoj) kaj multaj montras ankaŭ diversformajn ruĝajn markojn en krono.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genron Dendrocopos enkondukis en 1816 la germana natursciencisto Carl Ludwig Koch.[1] La nomo kombinas la malnovgrekan vorton dendron, signifantan "arbon", kun kopos, signifantan "frapado".[2] Kiel tipa specio estis indikita Picus major Linnaeus, 1758 — nome Granda buntpego — fare de la skota ornitologo Edward Hargitt en 1890, en lia katalogo pri pegoj el la kolekto de la Brita Muzeo.[3][4][5]
La genro iam enhavis ĉirkaŭ 25 speciojn. Analizo pri molekula filogenetiko de la buntpegoj publikigita en 2015 trovis, ke Dendrocopos estas polifiletika. En la rearanĝitaj genroj la nombro de specioj en Dendrocopos estis limigita al 12 kiel oni listas malsupre.[6][7]
Specioj
[redakti | redakti fonton]| Bildo | Scienca nomo | Ordinara nomo | Distribuado |
|---|---|---|---|
| Dendrocopos hyperythrus | Rufaventra pego | Hinda subkontinento kaj Sudorienta kaj Orienta Azio, etendiĝante tra Bangladeŝo, Butano, Kamboĝo, Barato, Nord-Koreio, Sud-Koreio, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamio | |
| Dendrocopos macei | Okrabrusta pego | Bangladeŝo, Butano, Nepalo, Barato kaj Birmo | |
| Dendrocopos analis | Strekobrusta pego | Indonezio, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio | |
| Dendrocopos atratus | Stribrusta pego | Barato ĝis Vjetnamio kaj la provinco Junano en sudokcidenta Ĉinio | |
| Dendrocopos darjellensis | Darĝilinga pego | Butano, Barato, Birmo, Nepalo kaj Tibeto | |
| Dendrocopos himalayensis | Himalaja pego | Afganio, Barato, Nepalo, Butano kaj Pakistano | |
| Dendrocopos assimilis | Pakistana pego | Barato (pleja okcidento), Irano kaj Pakistano | |
| Dendrocopos syriacus | Siria buntpego | sudorienta Eŭropo orienten ĝis Irano | |
| Dendrocopos leucopterus | Blankflugila pego | Afganio, Ĉinio, Irano, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Turkmenio, Uzbekio | |
| Dendrocopos major | Granda buntpego | De la Britaj Insuloj ĝis Japanio, kaj en Nordafriko de Maroko ĝis Tunizio | |
| Dendrocopos noguchii | Okinava pego | Okinavo en Japanio | |
| Dendrocopos leucotos | Blankdorsa buntpego | Orienta Eŭropo tra la Palearkto ĝis Japanio |
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- (2016) “Taxonomic recommendations for Western Palearctic birds: 11th report”, Ibis 158 (1), p. 206–212. doi:10.1111/ibi.12322.
- (2014) “Relationships of Old World woodpeckers (Aves: Picidae)—new insights and taxonomic implications”, Annalen des Naturhistorischen Museums in Wien, Serie B für Botanik und Zoologie 116, p. 69–86.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Koch, C.L.. (1816) System der baierischen Zoologie 1 (germane). Stein, p. [htt://books.google.com/books?id=ID9mAAAAcAAJ&=PR27 xxvii], [htt://books.google.com/books?id=ID9mAAAAcAAJ&=PA72 72].
- ↑ Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ (1948) Check-list of Birds of the World 6. Harvard University Press.
- ↑ Hargitt, E.. (1890) Volume 18: Catalogue of the Picariae in the collection of the British Museum, Catalogue of Birds in the British Museum 18. British Museum.
- ↑ (2013) The Howard & Moore Complete Checklist of the Birds of the World, 4‑a eldono 1: Non-passerines, Eastbourne, UK: Aves Press. ISBN 978-0-9568611-0-8.
- ↑ (2015) “A new classification of the pied woodpeckers assemblage (Dendropicini, Picidae) based on a comprehensive multi-locus phylogeny”, Molecular Phylogenetics and Evolution 88, p. 28–37. doi:10.1016/j.ympev.2015.03.016. Bibkodo:2015MolPE..88...28F.
- ↑ Woodpeckers. World Bird List Version 6.2. International Ornithologists' Union. Alirita 5a de Majo 2016 .
| ||||||||||||||||||


