Bremerhaven

Bremerhaven [bremerHAfen] estas havena urbo en nordokcidenta Germanio, kiu fine de decembro 2024 havis 118 610 loĝantojn. Ĝi situas ĉe la orienta bordo de la riverego Weser, nur malmultajn kilometrojn for de ĝia enfluejo en la Nordan Maron. Kune kun la urbo Bremeno (situanta je 53 km pli sude), ĝi konsistigas la germanan federacian landon Bremeno. En 2005 la urbo estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĉe la havenaj kajoj por grandaj transatlantikaj ŝipoj en la 17-a ĝis 20-a jarcentoj multegaj eŭropanoj komencis sian longan ŝipan vojon al la Nova Mondo de Ameriko. Nun proksime de la kajoj vidindas aparte tri grandaj muzeoj, el kiuj elstaras impresa interaktiva muzeo pri klimata ŝanĝiĝo, sed ankaŭ vidindas la muzeo pri ŝiptransportado kaj la muzeo pri elmigrado de Eŭropo al aparte norda Ameriko.
Servoj
[redakti | redakti fonton]Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Inter la partneraj urboj estas
la urbodistrikto Steglitz-Zehlendorf de Berlino
Ŝĉeĉino / Szczecin en Pollando




