Bad Honnef

| Bad Honnef | ||||||
|
| ||||||
| mezgranda distrikta urbo • urba komunumo de Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
| Distriktaro | distriktaro Kolonjo | |||||
| Distrikto | distrikto Rhein-Sieg | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 02224 | |||||
| Poŝtkodo | 53604 | |||||
| Aŭtomobila kodo | SU | |||||
| Oficiala Municipokodo | 05382008 | |||||
| Subdivido | 3 urbopartoj | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Otto Neuhoff | |||||
| Adreso de la administrejo | Rathausplatz 1 | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 25061 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 50° 39′ N, 7° 14′ O (mapo)50.6457.2269444444444Koordinatoj: 50° 39′ N, 7° 14′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 455 m | |||||
| Areo | 48,3 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://meinbadhonnef.de/ | |||||
Bad Honnef estas urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, proksime de Bonn. Ĝi apartenas al ties distrikto Rhein-Sieg kaj krome grupiĝas en la administra distriktaro Kolonjo. Fine de decembro 2024 la urbo havis 25 061 loĝantojn sur areo de 48,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 518 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon interalie kun la komunumoj Königswinter kaj Rheinbreitbach.
La urbo situas ĉe la orienta bordo de la rivero Rejno, kaj havas grandan apudriveran promenejon kun luksaj vilaoj el la 19-a jarcento. Tuj oriente komenciĝas la pitoreska montetaro Siebengebirge - la apudurbaj montodeklivoj plenas je vitejoj. Al la urbo apartenas la rejna insulo Grafenwerth kun granda parko kaj naĝejo.
En la urboparto Rhöndorf cetere loĝis la unua kanceliero de la postmilita okcidenta Germanio, Konrad Adenauer.
Organizoj
[redakti | redakti fonton]Lokaj esperantistoj
[redakti | redakti fonton]Partneraj komunumoj
[redakti | redakti fonton][en alfabeta ordigo]
Berck en Hauts-de-France, Francio
Cadenabbia, komunumoparto de Griante en Italio
Ludvika, Svedio
Wittichenau en Supra Luzacio, Saksio, Germanio (la ĝemeleco instaliĝis post la reunuiĝo de Germanio)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]ruino de la burgo Löwenburg vitejoj en Rhöndorf rigardo al Bonn angilo-kapta ŝipo Aranka, fone la monto Drachenfels kirko Johano Baptisto parko sur insulo Grafenwerth seminarieja hotelo de la firmao Deutsche Telekom vilao Mauser fizika centro poraŭta pramŝipo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
| ||||||



