And Tango Makes Three
| And Tango Makes Three | |
|---|---|
| literatura verko | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Justin Richardson, Peter Parnell |
| Lingvoj | |
| Lingvo | angla lingvo |
| Eldonado | |
| Eldondato | 26-a de aprilo 2005 |
| Eldonejo | Simon & Schuster |
| Ĝenro | porinfana literaturo • GLAT-literaturo |
And Tango Makes Three (kaj Tango faras tri) estas porinfana libro de 2005 verkita de Peter Parnell kaj Justin Richardson kaj ilustraciita de Henry Cole. La libro estas bazita sur la vera historio de Roy kaj Silo, du maskloj de antarktaj pingvenoj en la Centraparka Zoo de Novjorko, Usono. La libro kovras la ses jarojn de ilia vivo kiam ili estis formanta paron kaj ricevis kovotan ovon.
La libro ricevis multajn premiojn sed ankaŭ estis kerno de nombraj cenzuroj kaj de kulturaj polemikoj pri samseksa edz(in)eco, adoptado, kaj samseksemo ĉe animaloj. La Usona Biblioteka Asocio asertis, ke And Tango Makes Three estis la plej provoka libro de 2006 ĝis 2010, escepte pri 2009 kiam ĝi estis la dua plej provoka.[1][2][3]
Eldonoj
[redakti | redakti fonton]- And Tango Makes Three, eldonejo Simon & Schuster Children's Publishing, la 26-an de aprilo 2005, ISBN 0-689-87845-1
- Con Tango son tres, eldonejo Kalandraka Editora, la 1-an de majo 2016, ISBN 8-484-64984-9
- Zwei Papas für Tango (la germana titolo estas pli eksplicita: "Du paĉjoj por Tango"), eldonejo Thienemann 2006, ISBN 3-522-43528-1
- E con Tango siamo in tre (ankaŭ la itala titolo estas iom varia: "kaj kun Tango ni estas tri"), eldonejo Edizioni Junior, 25-a de februaro 2011, ISBN 8-884-34345-3
- alialingvaj eldonoj kompreneble ankaŭ estas, jen nur kvar ekzemplaj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Attempts to remove children’s book on male penguin couple parenting chick continue (Provoj forigi infanlibron pri vira pingvena paro gepatranta kokidon daŭras)", Usona Biblioteka Asocio, 2009-04-16. Kontrolita 2009-08-10.
- ↑ . Book About Gay Penguins Is Most Banned of the Year (Libro pri samseksemaj pingvenoj estas plej malpermesita de la jaro). Asylum.com (2-a de oktobro 2009). Arkivita el la originalo je 2012-03-08. Alirita la 3-an de marto 2012 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-08. Alirita 2013-11-02 .
- ↑ "And Tango Makes Three" waddles its way back to the number one slot as America’s most frequently challenged book ("Kaj Tango Faras Tri" ŝanceliĝas reen al la unua loko kiel la plej ofte defiita libro de Usono). Usona Biblioteka Asocio (11-a de aprilo 2011). Arkivita el la originalo je 2011-04-14. Alirita la 3-an de marto 2012 .
