Saltu al enhavo

Amisa lingvo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amisa lingvo
Mapo
natura lingvomoderna lingvo
orienta formoza lingvaro
Parolantoj 215 000
Skribo latina alfabeto
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 ami
  Glottolog amis1246
Angla nomo Amis
Franca nomo amis
vdr

ISO-lingvokodo :

639-1 = -
639-3 = ami

La amisa (Pangcah) estas formoza lingvo de la amisoj, indiĝena popolo vivanta laŭlonge de la orienta marbordo de Tajvano.[1] La plej granda el la formozaj lingvoj, ĝi estas parolata de Hualjan en la nordo ĝis Tajtung en la sudo, kun alia loĝantaro en la Hengchun-duoninsulo proksime de la suda fino de la insulo, kvankam la nordaj specoj estas konsiderataj apartaj lingvoj.

Registaraj servoj en distriktoj kie multaj amisoj loĝas en Tajvano, kiel ekzemple la fervojaj stacioj Hualjan kaj Tajtung, elsendas en la amisa kune kun la mandarena. Tamen, malmultaj amioj sub la aĝo de 20 en 1995 parolis la lingvon. Oni ne scias kiom da el la 200 000 etnaj amioj parolas la lingvon, sed entute triono de la indiĝena tajvana loĝantaro parolas la lingvon.

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]
Vorto Traduko Norma prononco
unu cecay
du tosa
tri tolo
kvar sepat
kvin lima
ses 'enem
sep pito
ok falo
naŭ siwa
dek poloꞌ

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. http://glottolog.org/resource/languoid/id/amis1246 (angle)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]